• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 21:26:47    
Ardas instruado per du lingvoj en Ŝanhajo

cri
Karaj aŭskultantoj, en la kuranta semestro, en diversaj distriktoj kaj gubernioj de Ŝanhajo oni aktive efektivigas instruan provon per du lingvoj en mezaj kaj elementaj lernejoj. Nun senprecedence aperas ardo de instruado per du lingvoj. 19 distriktoj kaj gubernioj en diversaj tavoloj funkciigas esploron de la instruado, sume 30 miloj da lernantoj kompakte sin kontaktas kun la instruado. Du-lingva Lernejo de Ŝanhaja Fremd-lingva Universitato, kune kreita de Eduka Buroo de la distrikto Yangpu kaj Ŝanhaja Fremd-lingva Universitato, estas lernejo kun la du lingvoj ĉina kaj angla. Lernej-estro Wang Wenlong opinias, ke plifortigo de la angla lingvo estas bazo por funkciigi du-lingvan provon kaj samtempe la provo estas efika rimedo por altigi kapablon de lernantoj uzi la anglan lingvon. La lernejo dependante de Ŝanhaja Fremd-lingva Universitato prenas rimedojn por efektivigi instruan celon—distingiĝu fremda lingvo. Ekzemple, relativa multigo de lecionoj de fremda lingvo, sume 9 lecionoj ĉiusemajne; altdenseco, rapid-ritmo kaj riĉa enhavo, kapablo de aŭdo kaj parolo estas emfazataj. Nun en la lernejo estas 46 aktivaj kaj esploraj lecionoj, inter ili 17 koncernas al la angla lingvo. Iu Prova Lernejo jam 6-jare esploras kaj praktikas la du-lingvan instruadon. Ili zorgas pri kulturado de kapablo de lernantoj uzi la anglan lingvon. Nun la lernejo jam starigis kelkajn dulingvajn lecionojn, kiaj sinteza scienc-teknika angla lingvo, kemio, matematiko, geografio, medio, viv-scienco kaj informadika tekniko. La lernejo persistas en tio, ke oni ĉiam uzas anglan lingvon kiel instruan lingvon en leciono, pli kaj pli profunde funkciigas instruan provon. Tia maniero celas kulturi interesiĝon de lernantoj pri angla-lingva lerno, vastigi lernan sferon, altigi vortan kvanton de lernantoj kaj liveri terenon por lernantoj uzi la anglan lingvon. Tiel estas relative facile plifortigi kontaktan funkcion de la angla lingvo kaj efike likvidi embarasan staton de angla-lingva lerno. En la nova jarcento, Ĉinio pli kaj pli ofte sin kontaktas kun la mondo. Konstanta vic-estro de Esplora kaj Gvida Grupo pri Du-lingva Instruado de Ŝanhaja Eduka Komisiono Zhu Pu diris al raportisto, ke nun 90% de informoj en la interreto montriĝas per la angla lingvo. Neatento de fremd-lingva instruado kaj neesploro de la du-lingva instruado severe malhelpos disvolviĝon de Ŝanhajo, eĉ de Ĉinio. Tio estas strategia problemo.