• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 21:27:38    
Koloro-riĉa naciminoritata moro en Xinjiang

cri
Xinjiang okupanta unu sesonon de la ĉina tuta areo estas koloro-riĉa loko, al kiu sopiras vizitantoj ĉinaj kaj alilandaj. En Xinjiang loĝas multaj naciminoritatoj, iliaj kutimo kaj moro harmonie kunfandiĝas. Vizitante Xinjiang, turistoj estas tuj tirataj de Xinjiang-a aparta kaj dens-nacieca stilo. De urbaj konstruaĵoj, korta aranĝo, mebloj, kaj ujoj ĝis manĝaĵo, vesto, etiketo kaj edziĝa ceremonio, vi ĉiam povas senti la naciecan trajton. Vestoj kaj ornamoj de naciminoritato kun pimpa koloro havas multajn specojn. Virinoj de la naciecoj ujgura kaj kazaĥa preferas sin vesti per kolora virina robo. Plaĉas al ili ankaŭ pimpa aŭ blanka kufo, orelringoj, kolĉeno, braceleto kaj fingroringo. Surmetante tion, ili aspektas ĉarmaj kaj pompaj. Viroj ŝatas broditajn ĉemizojn. La ujgura nacieco estas floro-ŝatanta. Ĉapoj, vestoj, ŝuoj, ĉiaj vestoj kaj ornamoj estas prilaboritaj kun floraj bildoj. Por ili, ĉio koncernas al floro. En vestoj kaj ornamoj de la ujgura nacieco, la flora ĉapo havas la plej okulfrapan trajton. Ĉiuj ujguroj ŝatas tian kvar-angulan ĉapon. Por ujguroj, flora ĉapo estas ne nur nacieca fasono kaj delikata artaĵo, sed ankaŭ amdonaco, per kiu fraŭlino esprimas sian amon al fraŭlo. Vizitante parencojn aŭ amikojn, pasigante festojn kaj okazigante kunvenon, preskaŭ ĉiu ujguro portas tian ĉapon. Ujgura fraŭlino konigis al raportisto: “Ni ujguroj opinias de generacio al generacio, ke porto de ĉapo estas ia virto. Per ĉapo ni povas distingi ies homajn profesion, aĝon kaj naskolokon.” Ekzistas multaj specoj de la flora ĉapo. Oni elektas ĝin laŭ aĝo, sekso, plaĉo kaj kutimo. Ĝenerale virina ĉapo havas abundan koloron kaj la vira estas relative simpla. Ĉapo por gejunuloj estas vigla kaj luksa kaj tiu por maljunuloj serioza kaj malfrivola. Ĉiĉerono Li Yang konkrete konigis al la raportisto: “Vestoj de virinoj en la gubernioj Minfeng kaj Yutian estas tre specialaj. Tieaj virinoj surmetas kaj jupon kaj pantalonon, kaj kufon kaj ĉapon. En la gubernio Yutian troviĝas la plej malgranda ĉapo en la mondo kun diametro de 10 centimetroj. La diametro de ĝia supro ne atingas centimetrojn, tial ĝi ŝajnas vintaseto. Ĉiuj ujguroj ŝatas porti ĉapon, ĉar ĉapo ne nur povas rezisti al frosto kaj varmego sed ankaŭ ludas gravan rolon en etiketo postulata de diversaj okazoj kiaj societa renkontiĝo, parenco-vizito, festivalo kaj festa kolektiĝo. Porto de la flora ĉapo preskaŭ estas komuna plaĉo de plejpartaj naciminoritatoj en Xinjiang. Tamen koloro kaj formo diferencas laŭ nacieco kaj lokeco. Malgraŭ tio, diversaj floraj ĉapoj estas delikataj, elegantaj kaj koloro-riĉaj. Vi povas gajni ĝuon per la momenta rigardo. Xinjiang estas regiono, kie loĝas multaj naciminoritatoj. Ĝi ankaŭ famas per sia mult-nacieca trajto. Ankaŭ ĝia manĝaĵa kulturo estas riĉa kaj speciala. Xinjiang-anoj ŝatas manĝi ŝafaĵon. Ŝafaĵo okupas tre gravan lokon en manĝaĵa kulturo de naciminoritatoj en Xinjiang. Estro de bongust-manĝaĵa ĝardeno de Xinjiang Nacieca Strato sinjorino Zhu Yuqin konigis al la raportisto: “Fama plado de Xinjiang estas rostita ŝafo, baŭzio kun maldika krusto (baŭzio---manĝaĵo farita el farĉo volvita en maldika krusto el gistita pasto), rostita baŭzio kaj man-prenata rizaĵo.” La rostita ŝafo estas fama kaj altvalora, ne nur pro zorga elektado de materialo, sed ankaŭ pro originala maniero de rostado. La elektita materialo estas malpli ol 2-jara ŝafido en seka loko de suda Xinjiang. La elektita ŝafido estas mortigata kaj senhaŭtigata, samtempe sekvas forigo de ĝiaj kapo, hufoj kaj internaj organoj. Oni ŝovas tra la ŝafida korpo, de ĝia anuso ĝis ĝia kolo, bastonon kun fera najlego en unu el la ekstremoj, tiel ke la ŝafida kolo kroĉigu sur la najlo. Poste, la ŝafido kovrata per suko de ovoflavo, salo, pipro kaj blanka tritika faruno estas metata en varmegan kavon kaj oni senĉese rotaciigas la lignan bastonon. Post unu horo, la rostita ŝafido estas farita kaj povas esti aĵo por manĝado. Ankaŭ rostita ŝafaĵ-grapolo estas kvalifikita produktaĵo en la popola socio de la ujgura nacieco en Xinjiang. Ĝi ne nur estas loka strata manĝaĵo, sed ankaŭ povas servi kiel frandaĵo por regali gastojn. Ŝafaĵ-pecetoj grasaj kaj malgrasaj estas interligita sur tredita bastoneto kaj senĉese disdonas bonodoron. Karaj aŭskultantoj, nun ĉu vi sentas la bongustaĵon kiel mi? Sinjorino Zhu Yuqin diris: “Ankaŭ man-prenata rizaĵo estas manĝeto ŝatata de diversaj naciecoj en Xinjiang. Ĝi estas farita el ŝafaĵo, sekvinbero kaj cepo. Kelkaj personoj preferas meti kondimenton el anetaj semeroj de Xinjiang. Kompreneble, malsama farado kaŭzas diferencan guston.” En la pasinteco, oni purigis la manojn kaj rekte manĝis per la manoj. La rizaĵo tiel gajnis nunan nomon. Nun man-prenata rizaĵo havas multajn specojn. En viando-elektado, krom ŝafaĵo, ankaŭ kokaĵo, anasaĵo, anseraĵo kaj bovaĵo estas ofte elektataj. Cetere, en kelkaj rizaĵoj troviĝas sekvinbero, abrikoto kaj persik-ŝelo anstataŭ viando, ĝi nomiĝas dolĉa man-prenata rizaĵo aŭ la vegetara. En somero, specoj de man-prenata rizaĵo estas pli multaj, ujguroj en suda Xinjiang preferas meti cidoniarbon, ovon kaj legomon en la rizaĵon. Iam jogurto estas metata. Krome, Nang, Sanzi kaj Latiaozi estas manĝaĵoj ŝatataj de popolanoj de naciminoritatoj en Xinjiang.