• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 21:28:24    
Pri la 6-a Pekina Internacia Muzika Festivalo

cri
La 17an de oktobro inaŭguriĝis la 6-a Pekina Internacia Muzika Festivalo, kiu alportis ĝojan atmosferon al Pekino en ora aŭtuno.
Jen vi aŭdas la orkestran muzikon “Kanto pri la Ruĝa Flago”. La muziko, kun la ĉina nacia himno kiel la materialo, entenas plenan patoson kaj estas ege ŝatata de la ĉina popolo. En la inaŭguro direktate de fama germana direktisto la Ĉina Filharmonio ludis la muzikon kaj tiel montris la ĉiam pli potenciĝan Ĉinion antaŭ la aŭskultantoj.
La orkestran muzikon sekvis la muziko Ruĝa Violona Ĉakonno komponita de fama komponisto John Corigliano. Tiu muziko, gajninta premion de Oskaro de Usono kaj du grandajn muzikajn premiojn de Kanado, estas unuafoje prezentita en Ĉinio. Poste aŭskultantoj aprecis Karmenan Fantazion kun franca romantika opera melodio, Rapsodion Hispanan kun hispana vigleco kaj Rapsodion en Bluo kun usona ĵaza gusto. La ravitaj aŭskultantoj kvazaŭ farus muzikan vojaĝon en la koncerto kaj donis aplaŭdojn foje kaj refoje.
La Pekina Internacia Muzika Festivalo, kiel internacia kultura interflua aktivado de Pekino, okazas ĉiujare ekde 1998. Sekvante la principon “internacia nivelo, ĉina stilo kaj pekina karaktero” ĝi sukcesis en la pasintaj kvin jaroj. Nun ĝi estas la plej influohava muzika festivalo en Ĉinio kaj eĉ en Azio kaj fariĝis marka kultura aktivado de Pekino.
Okaze de la inaŭguro de la kuranta festivalo la ĝenerala arta reĝisoro Yu Long esprimis ke la festivalo okazos pli kaj pli bone kaj iros en novan disvolvan stadion. Li ĝoje diris:
“La pekina internacia muzika festivalo klopodas enkonduki en sin la humanisman olimpikan ideon. Ekspluati la originalecon de muzikaj elementoj, atente speguli gravajn eventojn de la monda muzika rondo kaj teni sinkronecon kun la lasta estas la celoj por kiuj ni ĉiam strebas. Ni senlace klopodos fari la Pekinan Internacian Muzikan Festivalon pli vasta kaj pli elstara arta plato de Ĉinio, kaj plie, de la mondo, kaj elpuŝos noblajn kaj altkvalitajn muzikaĵojn por manifesti al la mondo la ravantan forton kaj brilan estontecon de la ĉina kulturo, la ĉarmon kaj atingojn de ĉinaj orkestroj.”
La kuranta festivalo daŭris 17 tagojn. Pli ol 1 000 muzikistoj el proksimume 20 landoj kaj regionoj prezentis modernajn kaj antikvajn, ĉinajn kaj alilandajn klasikajn muzikaĵojn. Inter ili estas fama violonisto Gidon Kremer, majstra direktisto Christoph Eschenbach, fama pianisto Denis Matsuev, fama flutisto James Galway kaj fama tenorulo Giuseppe Sabbatini. La Ŝanhaja Kvarteto de Usono, kiu la duan fojon ĉeestis al la festivalo, kaj la Pekina Virina Kvarteto prezentis mondajn famajn muzikaĵojn en la sama sceno. Aŭskultantoj havis la ŝancon ĝui buntajn prezentojn kun malsamaj stiloj kaj malsamaj kulturaj fonoj.
Rimarkinde estas ke en la festivalo okazis la unua prezentado de du ĉinaj operoj “Nokta Bankedo” kaj “La Taglibro de Frenezulo”, de “La Dua Violona Konĉerto” de Dmitry Schostakovich kaj aliaj tri muzikaĵoj. La Brodkasta Simfonia Orkestro de Norda Germanio, la Luksemburga Filharmonia Orkestro kaj la Londona Ĉambra Ludista Orkestro, kiuj la unuan fojon prezentis en Pekino, donis novan artan ĝuon al pekinaj muzikamantoj.
En la internacia festivalo la ĉina nacia koncerto ne estis la ĉefa programo, tamen la sola koncerto de ĉinaj naciaj muzikiloj brile okulfrapis la spektantojn. Ĉina fama ludisto de antikva liro Li Xiangting ludis ĉinajn famajn antikvajn muzikaĵojn kaj eksterordinare faris improvizan ludadon laŭ temoj elmetitaj de ĉelokaj spektantoj. Tio mirigis ilin ke ili varme aplaŭdis foje refoje.
Jen vi aŭdis la antikvan ĉinan muzikon Trio de Umefloro, luditan de sinjoro Li Xiangting per antikva liro.
La Pekina Internacia Muzika Festivalo jam estis konata de pekinanoj. Fraŭlino Wu estas tre fervora aŭskultanto. Ŝi diris:
“En la festivalo mi povas apreci multajn famajn muzikaĵojn kaj la ĉarmecon de multaj majstroj. Tiu ŝanco estas tre malofta. Apreci ilian prezentadon estas efika malstreciga rimedo kaj ankaŭ ĝuo por mi. En la venonta aŭtuno mi atentos ankoraŭ la festivalon.”