• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 21:30:01    
La ruĝologo Zhou Ruchang

cri
La kuranta jaro estas la 240-a datreveno de forpaso de la ĉina fama verkisto Cao Xueqin. Lia majstra romano RUĜDOMA SONĜO estas unu el la plej grandaj antikvaj literaturaj verkaĵoj de Ĉinio. Multaj erudiciuloj tutkore studis lin kaj la romanon, sekve de tio naskiĝis internacia akademia fako RUĜOLOGIO. ruĝoZhou Ruchang estas tre fama logo de Ĉinio. Cetere ni devas mencii ke la romano RUĜDOMA SONĜO el tri volumoj estis Esperantigita de nia kolego Xie Yuming kaj eldonita respektive en 1995 ĝis 1997. La ruĝologo Zhou Ruchang verkis prefacon speciale por la Esperanta versio. Hodiaŭ ni iom parolu pri la ruĝologo kaj legu kelkajn paragrafojn el lia prefaco.
Sinjoro Zhou Ruchang, 85 jara, ĝuas altan famon en la ĉina kaj internacia ruĝologiaj rondoj. Li estas la unua, kiu prenas la studon pri la romano RUĜDOMA SONĜO kaj la aŭtoro Cao Xueqin kiel sian tutvivan aferon, levis la studadon de la literature studa tavolo al la fako de la ĉina nacia kulturo kaj akiris rimarkindan sukceson.
Sinjoro Zhou Ruchang komencis la ruĝologan karieron tre hazarde. En 1947 kiam li studis en Yanjinga Universitato (nuna Pekina Universitato), en biblioteko li trovis poemaron, en kiu estis ses poemoj rekte prikantantaj Cao Xueqin. Kompreninte ke la poemaro estas tre grava historia dokumento, li verkis sian unuan ruĝologian artikolon. Rememorinte la aferon li diris ke la verkado tute rezultis de la intereso:
“Kiel studento, tiam mi sciis nek publikigon de la artikolo, nek famon, honorarion kaj sekvan mondumaĵon. En mia cerbo ne estis tiaj aferoj. Finskribinte la artikolon mi metis ĝin en mian loĝĉambron. Mi ne memoris kiom longa tempo pasis, mia instruisto hazarde proponis publikigon de la skribajo.”
La artikolo titolita REZONADO PRI LA JARO DE FORPASO DE CAO XUEQIN publikiĝis en ĵurnalo kaj tuj vekis atenton de fama erudiciulo Hu Shi. Li sesfoje skribis al Zhou Ruchang pri ruĝologiaj problemoj. Tio ege kuraĝigis la junan Zhou, kiu de tiam iris sur la vojon de ruĝologia studado kaj neniam haltis dum la duona jarcento.
En 1953 Zhou Ruchang publikigis sian unuan monografion NOVAJ ATESTOJ PRI RUĜDOMA SONĜO. Bazite sur detala studado li elmetis multajn novajn opiniojn. Ekster lia atendo la libro debitis dum tri monatoj kaj surprizatakis la ruĝologian rondon. Li ne kontentiĝis je tiu ĉi atingo. En la postaj dekoj da jaroj li verkis disertaĵojn kun milionoj da ideogramoj malgraŭ seriozaj orelaj kaj okulaj malsanoj. Li opiniis ke li faris kion li devas fari:
“Mia tiel nomata eta atingo estas ne por mi mem. Se jes, mi elektus alian facilan vojon, farus surfacan studadon kaj per tio gajnus famon, profiton kaj socian pozicion. Sed nun mi restas ankoraŭ neriĉa simpla intelektulo. Tre maldensa estas mia koncepto pri famo, mono kaj rango. Mi sentas forte, pli kaj pli, tion ke mi estas profunde influita de la romano RUĜDOMA SONĜO, de lia aŭtoro Cao Xueqin.”
Zhou Ruchang diris ke RUĜDOMA SONĜO estas la plej granda klasika romano de Ĉinio. La romano entenas profundan orienta filozofion kaj multajn flankojn de la ĉina tradicia kulturo. Tamen tre bedaŭrinde estas ke multaj legantoj prenas ĝin kiel ordinaran amrakonton. Li diris:
“Mi legas RUĜDOMAN SONĜON ne kiel rakonton. Cao Xueqin lasis al ni tiel abundan trezoron, kies plej granda valoro kuŝas en tio ke ĝi ampleksis diversajn belajn flankojn de nia ĉina nacio kaj priskribis ilin tre bone.”
Sinjoro Zhou Ruchang nun ankoraŭ persistas en sia amata ruĝologia studado. Li ofte prelegas pri la romano RUĜDOMA SONĜO laŭ sia kompreno kaj pri la aŭtoro Cao Xueqin en sia koro al publikoj en bibliotekoj, universitatoj kaj mezlernejoj.