• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 21:34:21    
Promenado en Pekina Eksterafera Ekonomia Instituto

cri
Pekina Eksterafera Ekonomia Instituto situas en la gubernio Changping, kie troviĝas fama vidindejo Dek-tri Maŭzoleoj de Ming-Dinastio. Junie de 1994, aprobite de la Pekina Eduka Komisiono, fondiĝis Pekina Tongyi Esplora Instituto en Changping, nuna Pekina Eksterafera Ekonomia Instituto. La instituto areas 300 muojn kun lerneja domaro de 410 mil kvadrataj metroj. Kun kompletaj ekipaĵoj kiaj plurfunkciaj haloj, plurperilaj klasĉambroj, komputilaj salonoj, diversformaj haloj por akademiaj raportoj, ŝtuparaj klasĉambroj, sanigejoj, piedpilka kampo, korbpilka kampo, manĝejoj, banejoj, supermerkatoj krom loĝdomoj kaj instruaj domoj, la instituto estas rara inter pekinaj similaj altlernejoj. Xie Longfei estas la entreprenisto, posteniĝante kiel vicdirektoro de la instituto: “Nun en nia instituto estas pli ol 30 fakoj kun 3 000 studentoj el diversaj lokoj de la lando. Ni havas pli ol 160 oficialajn instruistojn kaj laborantojn. Ni ankaŭ invitas iujn profesorojn kaj eksterlandajn instruistojn.” La instituto havas ĉefe 6 fakultatojn kiaj scienco pri aĝuloj, fremdlandaj lingvoj, ekonomiko, komputilo, juroscienco kaj media arto kun pli ol 30 fakoj. Inter la fakoj, pri akcio kaj lombardo en la ekonimia fakultato, Esperanto en la fakultato de fremdlandaj lingvoj kaj la fakultato de sciencoj pri aĝuloj estas apartaj, kiuj enhave riĉigis la altlernejan edukadon de Ĉinio. La enlaboriga perspektivo de studentoj estas brila. La Pekina Eksterafera Ekonomia Instituto persistas en la orientilo de “laŭleĝa funkciado, permorala regado, normaliga administrado kaj ekspluatado por senĉesa progresado”. La instituto, metante la interesojn de studentoj sur la unuan lokon, kondukas plurajn premiajn sistemojn por kuraĝigi studentojn diligente labori en lernado. Estas ankaŭ sistemo de lernokosta malŝarĝo. Ĉiujare la instituto premias pli ol 26% elstarajn studentojn kaj tutkoste monhelpas 4-5 studentojn. Pli ol 35% lernantoj el malriĉaj familioj ĝuas redukton de lernokosto. Kun la monda ekonomia integriĝo kaj la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la instituto sin direktas al la internacia merkato de kulturado de kapabluloj por kulturi alte kleriaj kaj internacie taŭgajn kapablulojn. En la lastaj jaroj, la instituto sendis 250 studentojn al Japanio, Usono, Kanado kaj aliaj landoj por la pluapaŝa lernado. Vicdirektoro de la instituto Xie Longfei konigis, ke por adaptiĝi al la rapida disvolviĝado de Ĉinio, la instituto senĉese reguligas sian funkciigan strategion. Ilia vidpunkto jam sin direktas al la estontaj kelkaj jaroj. Li konigis: “Konsiderinte tion, ke la Olimpikoj de Pekino en 2008 bezonos grandnombron da ceremoniaj fraŭlinoj, ni kontaktiĝis kun la Pekina Olimpika Komitato por kulturi tiajn kapablulinojn. Nun ni planas malfermi novan fakultaton. Ni faros kunlaboron kun Franca Fasona Turisma Kolegio por kulturi ceremoniajn fraŭlinojn, kiuj speciale servos por la pekinaj Olimpikoj.” Tiu programo estas alloga. Xie Longfei konigis, ke ankaŭ Pekina Koalicia Universitato volas konkure gajni la programon. Tamen li fidoplene diris, ke lia instituto havas la forton sukcesi en la konkurenco, li jam subskribis la interkonsenton kun la franca flanko. Xie Longfei mem estas kompententa kaj kapabla. Li naskiĝis en la gubernio Jichun de la provinco Hubei. En la gubernio Jichun estas 300-metra vojeto, sur kiu eliris proksimume cent doktoroj. Tial la vojeto havas titolon: Doktora Strato. Sinjoro Xie eble estis influata de la vojeto infanece. Kompare kun la vojeto, la Pekina Eksterafera Ekonomia Instituto, ĉefe funkciigata de sinjoro Xie Longfei, naskiĝinta en la Doktora Strato, havas pli favoran cirkonstancon por kulturi ankoraŭ pli multajn doktorojn. En mallongaj kelkaj jaroj, Pekina Eksterafera Ekonomia Instituto akiris elstarajn atingojn kaj jam akumulis kapitalon je pli ol 200 milionoj da juanoj, tamen Xie Longfei ne kontentas pri tio, li estas prudenta. Li diris al raportistoj, ke la instituto daŭre enkondukos eksteran kapitalon por disvolvi translandan edukadon. La instituto konsistitgas Pekinan Tongyi Ornaman Kompanion kaj Pekinan Tongyi Filman kaj Televidan Kompanion por solvi la problemon pri enlaborigo de studentoj kaj liveri ejojn por ke la studentoj gajnu la lernokoston je propra lukro en libertempo. Krome, la instituto sin apogas sur la produktaĵoj de la kampanioj por solvi la monrimedojn. Aparte menciinde estas, ke de kelkaj jaroj la instituto monhelpas la esperantan revuon La Mondo---ĉina oficiala Esperanta organo. Sinjoro Xie mem estas Esperantisto, kaj kulturis esperantistojn en sia instituto unuj post aliaj. Lastatempe, oficiale ekfunkciis en la Pekina Eksterafera Ekonomia Instituto Esperanta kurso por renkonti la 89-an UK en Pekino 2004. La kurso estas kune funkciigata de la instituto kaj ĈEL. Li invitis sinjoron Li Shijun (Laŭlum)---unu el la du ĉinaj akademianoj kiel instruiston. En la malferma ceremonio, Xie Longfei emocie rakontis sian travivaĵon en lernado de Esperanto kaj donis esperon al la kursanoj: “Mi devas esprimi varman bovenenon al ĉiuj novaj kursanoj venintaj el diversaj lokoj. Mi esperas, ke nia kurso sukcesos dank `al diligenta instruado de nia estimata sinjoro Li Shijun. Mi mem kredas, ke ni ĉiuj sukcesos en la lernado de Esperanto.”