• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 21:48:54    
Xingjiang-a Internacia Grandbazaro

cri
Urmuĉio estas politika, ekonomia kaj kultura centro de Xingjiang, antikvece estis grava pasejo de la Silka Vojo kaj historie kunfandejo de kulturoj orienta kaj okcidenta. Estas diro “Tiuj, kiuj ne vizitas Erdaoqiao, ŝajnas ne viziti Urumĉion”. Kie estas Erdaoqiao? Ni rakontu. Erdaoqiao estas titolo de parto en Urumĉio, ĝi estas ora sekcio de la antikva silka vojo por komercado. Kun la historia evoluado, ĝi jam estas plej fama kvartalo dense loĝata de diversaj naciecoj kun prospera komercado, kaj ankaŭ grava turisma vidindaĵo. Turistoj, alvenantaj al Xinjiang, senescepte vizitas tiun lokon por apreci la naciecajn folklorojn, gustumi manĝaĵetojn kaj aĉeti apartaĵojn de Xinjiang.
En la 28-a de aprilo, 2002, enmetiĝis la bazŝtono de la inĝenieriaĵo de Xingjiang-a Internacia Grandbazaro en Erdaoqiao. La konstruado finiĝis en junio kurantjare. La 14-monata konstruado kreis miraklon de la arkitektura historio de Xingjiang.
En la landoj kaj regionoj kun la islama kredo, la skalo de bazaro estas grava simbolo de lokaj ekonomia disvolviĝo kaj merkata prospero.
Ĝenerala direktoro de Xinjiang-a Internacia Grandbazara Kompanio sinjoro Ning Qi konigis:
“La granda bazaro areas je 100 mil kvadrataj metroj, je 9 mil kvadrataj metroj pli granda ol la monde fama granda bazaro de Turkio. Tia skalo estas internacie unua.”
La grandbazaro fidele observas la islaman konstruan stilon, la flava koloro aludas plej esencan kaj vivecan faktorojn en la islama konstruaĵo, revidigas la komercan prosperon de la antikva silka vojo kaj koncentre enkorpigas la naciecan apartecon kaj regionan kultruon. La konstruaĵo aspektas antikva kaj simpla, tamen la internaj instalaĵoj estas ekstreme modernaj: 3 000 butikoj de naciecaj manlaboraj metiartaĵoj, 80-metre alta belvida-turo, 3 000-kvadrat-metra gaja placo, mil-persona teatra kaj bankeda halo, pompa islama templo, 55 liftoj, grandskala reliefo pri aparta instrumento de Xingjiang 12-Mukam sur la ekstera muro, 500-metre longa piedira strato kaj muzika spruĉa fonto... … Vespere, 7-kolora lumkolono brilas kun la muzika spruĉfonto, ujguraj knabinoj dancas akompanate de folkloraj muzikaĵoj, tie do estas gaja maro.
Sinjoro Ning Qi, ĝenerala direktoro de la internacia grandbazara kompanio diris, ke en la komenco oni lokalizis la bazaron kiel kvartalon naciecan, turisman, kulturan kaj komercan. Li diris:
“Ni enkondukis iujn avangardajn konceptojn kaj administrajn manierojn en projektadon kaj plifrue kuntrakigis la komercan kvartalon kun la moderna administrado kaj funkcia modelo. En Erdaoqiao, la centjara komerca kvartalo, internacia grandbazaro ne nur levis la aĉetan medion sed ankaŭ riĉigis la entreprenadon de nacieca komercado de la regiono.”
Abunda entreprenado kaj ĉiuflanka kaj tridimensia funkciigo de la grandbazaro kreis la novan manieron de xinjiang-a komercado: aĉetado, turismado, vizitado, manĝado, kultura montrado, ĉio kuniĝas ĉi tie.
Raportistoj intervjuis mastron de iu butiko. Li konigis:
“Mi estas Nuaili, mia negocado estas ne malbona. Mi entreprenas naciecajn muzikinstrumentojn, tranĉilojn de Yingjisha, florĉapojn de Kashi, ŝalojn el Turkio, Rusio kaj Pakistano, miaj klientoj elvenas ĉefe de Pekino kaj la provincoj Sichuan kaj Guangdong.”
En la Xinjiang-a Internacia Grandbazaro ankaŭ regas la moderna komerca etoso. En la 20-a de majo, 2003, franca komercisto Carrefour oficiale eniris en la grandan bazaron, kun entreprena areo de 20 mil kvadrataj metroj. Kaj ankaŭ iuj enlandaj kaj mondaj famaj markoj, kiaj KFC, Dafhne, Seplupoj, La Costa kaj aliaj. La internacia grandbazaro kolektas la superegan merkaton, manĝan placon, butikon de famaj fasonaj vestoj, kulturan eksponejon, financon kaj elektronikan informadikan servadon kiel unu tuton, fariĝas granda platformo de moderna konsumado. Adaptiĝante kun la tajdo de la transformado de internacia komercado, Xinjiang-a Internacia Grandbazaro fariĝos vera “Fenestro de Xingjiang”, “Fenestro de la meza Azio” kaj la “Fenestro de la Mondo”. Samtempe ĝi ludos pozitivan rolon por la urbo Urumĉio en konstruado de ekonomia potenca municipo kaj starigo de turisma fama urbo, kaj akcelo de turisma merkato, levo de la figuro de naciecaj markoj, prosperigo de la naciecaj komercado, kulturo kaj ekonomio.
Xingjiang-a Internacia Grandbazaro, kiel simbola konstruaĵo de la urbo Urmuĉoi, estas figuro kaj fenestro de Xianjiang kaj la fiero de la xinjiang-a popolo, kaj certe fariĝas granda scenejo por ekspozicii la ekonomion kaj kulturon de diversaj naciecoj.
Karaj amikoj, finiĝis ĉifoja programero.