• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:04:58    
Prospero el papero (retrospektive II)

cri
Ĉinoj scias, kio estas “wenfang sibao”, rekte tradukite, “enkabinetaj kvar trezoraj pecoj” – skribilo (peniko), tuĉo, inkŝtono kaj papero. Nuntempe ili ne multe pli kostas ol pano, sed en la antikveco ili ja ege valoris. Laŭdire peniko ekaperis en la 16-a jarcento a.K., tuĉo kaj inkŝtono malpli frue je centoj da jaroj. Tiamaj kleruloj skribis ion sur testuda ŝelo, osta plato, bambua splito aŭ silko, jen penike jen grifele. Kaj pli poste, kiam – historiaj dokumentoj ne notas – inventemaj homoj provadis per diversaj materialoj por elfari ion pli faciligan ol duraj pecoj, malpli karan ol silko sed same facile kunporteblan kaj pli bone konserveblan. Proksimume en la jaro 105 de nia erao, Cai Lun resumis spertojn kaj lecionojn de antaŭuloj kaj komencis fari paperon en la vera senco. La papero kondukis la antikvan literaturon al prospero, tiom pli post kombiniĝo kun preso deveninta el stampado aperinta antaŭ nia erao. Oni certe komprenas, ke la “enkabinetaj kvar trezoraj pecoj” siatempe estis kvazaŭ patentaĵoj de korteganoj, prefektoj kaj riĉuloj, ĉar la vaka kaj furioze bruanta stomako de popolanoj ĉiam turnis ilian atenton al serĉado de manĝaĵoj en ŝvito kaj sango. Tamen vakis ne ilia animo, ofte sparkanta je brilaj perloj de versoj, distikoj aŭ kanzonoj. En la tempo de la dinastio Han (206 a.K. – 220 p.K.), Muzika Domo (muzika departemento aŭ institucio fondita en la pli frua dinastio Qin) dissendis oficistojn por kolekti popolajn kantojn. La Muzika Domo pli kaj pli grandiĝis, ĝis en la 6-a jaro de nia erao ĝi entenis 829 membrojn. La popolaj kantoj spegulis la ĉiutagan vivon de tiamaj homoj. La temoj, diversaj. Dank’ al la inventiĝo de papero, koncernaj oficistoj vaste kolektis poemojn kaj rakontojn kaj polure ordis ilin. Ĉi tio apenaŭ distordis la enhavon. Ekzemple, popola kanto titolita “Maljunulino” priskribis patrinon el malriĉa familio. Ŝi malsanis dum longa tempo kaj, mortante, lasis tri filojn al la edzo. Li povis fari nenion alian ol petadi almozon por vivteni la idojn. Bedaŭrinde, anstataŭ malkovri la subpremadon kaj ekspluatadon fare de registoj, oni atribuis ĉion al la tiel nomata sorto aŭ fatalo. Temis ankaŭ pri milita plago, tamen pleje pri amo kaj amoro. Multaj poemoj spegulis aspiron de gejunuloj al pura amo kaj libervola geedziĝo. Ekzemple, kanteto titolita “Ĵuro” esprimis fortan amon de fraŭlino, kiu ĵuris esti ĝismorte fidela al sia karulo. Ne pokaj estis tre longaj. Sed ilin eklipsas eposo “Pavo Flugas Sudorienten”, la plej fama historie, plej sukcesa artisme kaj plej influa socie, el 353 versoj, pri tragedio de amo. Jen juna virino Liu Lanzhi. Ŝi estis bonkora, laborema, klera kaj bela. Aĝante 13 jarojn ŝi jam lernis teksadon kaj fasonadon, poste ankaŭ muzikilan ludon kaj poeman verkadon. 17-jara ŝi edziniĝis al nobelo Jiao Zhongqing, kiu servis kiel prefekto sialoke. Ambaŭ amis unu la alian en la kuna vivo. Tamen tio estis mezalianco laŭ ŝia bopatrino. Kia ino! Rigidmora kaj molestema, ofte trovanta ion malplaĉa ĉe Liu Lanzhi. Ŝi diktadis, ke la filo faru repudion. Filo do obeu, ĉar feŭdisma etiko tion postulis! Survoje la paro faris ĵuron pri eterna amo. Sed reveninte la hejmon de la gepatroj Liu Lanzhi trafis eĉ pli grandan malagrablon. Svato sekvis svaton. Kaj lia frato devigis ŝin ekziniĝi al iu altarangula filo, avidante ties riĉaĵojn. Troviĝante en senelira situacio, ŝi konsentis. Kio sekvis? Ĉu vi povus diveni? Ve, nokte antaŭ tiu tago, en kiu nupto estis okazonta, ŝi sin dronigis! Poste ŝia eksedzo informiĝis pri ŝia suicido kaj pendumis sin en sia ĝardeno. Bela paro, sed jam ne por la altaro! Viktimoj de la feŭdisma etiko! En ĉi longa popolkanto la anonimaj aŭtoroj fandis ankaŭ malamon kaj indignon kontraŭ la obskura socio. En 1919, dum la movado de la Kvara de Majo, konata kiel Maj-kvara Movado, oni uzis ĝin kiel batalilon kontraŭ la malnova socio. Kaj en la nova Ĉinio ĝi frekventis diversaforme la scenejon kaj ekranon. La pavo flugas sudorienten, / turnante l’ kapon nordokcidenten……