• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:13:33    
Lusin: Nacia Kvintesenco 1)

cri
De la lastaj jaroj de la dinastio Qing (1644-1911) ofte aŭdiĝas la frazo: “Gardu la nacian kvintesencon!”
En la lasta tempo de la eksa Qing ĝin diris du specoj: tiu de patriotoj kaj tiu de korteganoj foje transmariĝintaj, kun respektiva celo – de la unua, rebriligi la paseon; de la dua, ke ĉinoj studantaj alilande ne fortondu la longan harplektaĵon.
Nun estas respubliko, jam libera de la du problemoj. Tial mi ne scias kiaspeculoj elbuŝigas la saman frazon; nek komprenas kian intencon, almenaŭ pozitivan, ili kovas.
Kio estas “nacia kvintesenco”? Laŭideograme io kion aliaj landoj ne posedas. Alivorte, io aparta. Tamen ne ĉiam bonas io speciala. Kial oni nepre gardu aĉan karakterizaĵon?
Nu, ekzemple, tumoro kronas ies frunton. Ja okulfrape. Sed ĉi “apartaĵon”, laŭ mi, oni prefere forigu, ke la tumorulo iĝu ordinara.
Ĉina kvintesenco apartas kaj tre bonas? Tamen kial ĝi nociĝis ĝis la nuna grado, tiel ke reformemuloj skuas la kapon, dum konservativaj homoj ellasas suspirojn?
Eble tio estus kaŭzo de nekonservo de la “nacia kvintesenco” kaj de forigo de la embargo 2), sekve oni devas gardi la “nacian kvintesencon”; kaj antaŭ la ĉesigo de la “embargo” la tuta imperio jam plenus de kvintesencaĵoj, ĉion kondukantaj al ordo kaj prospero. Se tiel, jam nek furiozus militoj en Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj 3) nek pelmelus la Kvino kaj Dekseso 4), kaj niaj antikvuloj jam ĉesus ĝemi.
Aŭ la kialo kuŝas en tio, ke oni ne lernas de Chengtang, Wenwang, Wuwang kaj Zhougong 5)? Sed kial jam tiam aperis Jie kaj Zhou 6), tumultis la rigidnukaj de Yin 7) kaj poste la Kvino kaj Dekseso; kaj niaj antikvuloj veadis?
“La ‘nacia kvintesenco’ devas gardi nin, se ni devas gardi ĝin”, trafe diris mia amiko.
Efektive, sur la unua loko estas, ke oni nin gardu. Gravas ne tio, ĉu oni apartenas al la
tiel nomata kremo, sed tio, ĉu oni havas forton por nin gardi
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------.
1) La titolon la tradukinto aldonis.
Ĉi tiu eseo publikiĝis en la 15-a de oktobro, 1918.
2) Embargo aludis ferman politikon de la dinastio Qing, praktikitan antaŭ la Opia Milito inter Ĉinio kaj Britio en 1840.
3) Printempo kaj Aŭtuno: Titolo de periodo (770 a.K. – 476 a.K.); Militantaj Regnoj: Titolo de periodo (476 a.K. – 221 a.K.)
4) En la daŭro de 304 p.K. ĝis 439 p.K. kvin nordaj gentoj de Ĉinio fondis sinsekve 16 regnojn, ĉiam interbatalantajn.
5) Chengtang: La unua reĝo de la dinastio Shang (1771 a.K. – 1066 a.K.);
Wenwang: Titolo de Ji Chang, gvidanto de la tribo Zhou;
Wuwang: Titolo de Ji Fa, filo de Wenwang kaj fondinto de la dinastio Zhou (1066 a.K. – 771 a.K.);
Zhougong: Titolo de Ji Dan, pli juna frato de Wuwang.
Ili estis de konfuzianoj kultataj kiel sanktaj gvidantoj.
6) Jie: La lasta, ege diboĉema reĝo de la dinastio Xia (2140 a.K. – 1711 a.K.);
Zhou: La lasta, ege bestia reĝo de la dinastio Shang (1711 a.K. – 1066 a.K.)
7) Rigidnukaj de Yin: Sklavposedaj nobeloj de Yin (alia titolo de supre menciita dinastio Shang) obstine rifuzis regadon de la dinastio Zhou.