• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:14:05    
Lusin: La Vojo de la Vivo 1)

cri
Kiom terure kaj tragike, se la homaro pereus! Sed apenaŭ aŭ tute ne, ke iuj uloj neniiĝus.
Progresigas la vojo de la vivo, ĉiam laŭ la flanka edro de la eterna konuso de spirito, neniom haltigeble.
Ankoraŭ diversaflanke oni ne akordas kun la naturo, ankoraŭ multe homoj ŝrumpas, degeneras kaj regresas, malgraŭ kio la vivo ne returnas sin. Kia ajn tenebro kloŝu pensotajdon, kia ajn tragedio ataku la socion, kia ajn krimo sakrilegiu la humanismon, la homaro marŝas kaj marŝas sur tiaj ferpikiloj, kun potenca latentforto por aspiro kaj strebo.
La vivo ne timas morton, gaje ridante kaj dancante antaŭ ĝi. Marŝas homoj, impetintaj trans pereon.
Kio estas vojo? Ĝi sterniĝas post antaŭena paŝado sur senvoja loko; ĝi etendiĝas dank’ al dishakado en veprejo.
Vojo aperis jam praece. Vojo troviĝos por ĉiam’
La homaro ne falos en solecon, ĉar la vivo nur primaras kaj apriore gajigas.
Hieraŭ mi diris al amiko L.:
“Kies ajn morto estas plaga al la forpasinto kaj malfeliĉiga al ties familio; tamen eble neniom por vilaĝo, urbo, se ne paroli pri provinco, lando, raso…”
Tre kolera, L. kriis:
“Tio estas vortoj ne de Homo, sed de Natur 2). Gardu vin!”
Ekŝajnas al mi, ke li pravas.
-------------------------------------------------------------------1) Tiu ĉi eseo unuafoje aperis en novembro de 1919.
2) “Natur” estas tia, kia legiĝas en la originalo kun interkrampa klarigo en la ĉina lingvo –“ziran”, kiu signifas Esperante naturon.