• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 22:15:26    
Lusin: Literaturo kaj Ŝvito 1)

cri
La profesoro 2) prelegis pri literaturo en Ŝanhajo opiniante, ke oni devas verki pri “eterne neŝanĝebla homeco”, alie la literaturo ne povas longe ekzisti; ekzemple en Britio, Ŝekspiro kaj kelkaj aliaj priskribis ĝuste la ĉiaman humanecon, tial iliaj verkoj popularas eĉ nun; sed tiuj pecoj de ceteraj jam mortis pro manko de la homeco. Ha, ĉu ne kiel oni diras, “Mi tre komprenas, se vi nenion diras; sed des pli mi stultas, ju pli vi babilas”? Mi pensas, ke tio certe ekzistas ke multaj verkoj de Britio el la antikveco ne cirkulas, tamen mi ne atendas ke ili “pereis” ĝuste pro nenioma priskribo de la “eterne neŝanĝebla homeco”. Nun mi jam scias tion! Sed mi tiom malpli komprenas, kiel la profesoro povas vidi kaj eĉ konkludi la senecon de la tiel nomata eterne senŝanĝa homeco en ili jam neniiĝintaj. Literaturo bonas, se ĝi popularas; ĝi aĉas, se ne. Nu, regas kiu konkure gajnas la mondon, alie tiu jam ŝtelistas! Ĉu ĉi tiu ĉinisme historia konkludo validas ankaŭ en la literaturo de Ĉinio? Cetere, la homeco efektive ne ŝanĝeblas? Antropoido, simihomo, praulo, antikvulo, nunulo, futura homo… la homeco ne povas resti senvaria, kiam la evolucio ekzistas. Ni neniel kapablas percepti la temperamenton de prauloj, kiel estontaj homoj ne la nian. Kiom malfacile skribi eternan homecon! Mi prenu ŝviton kiel ekzemplon! Ĝi ekzistas de la praeco ĝis nun, de nun ĝis la estonteco, de la estonteco ĝis… ĝi do povus esti kalkulata kiel iu speco de la “eterne neŝanĝebla homeco”. Tamen parfume ŝvitas riĉa fraŭlino tiom delikata ke ŝi ne rezistas al vento; dum malagrable ŝvitas laboristo “stulta kaj kruda kiel bovo”. Mi ekdronas en perplekso pri tio, ĉu tiu intencanta surpaperigi eternan verkon por la mondo kaj esti eterne fama verkisto en la mondo priskribu la aroman ŝviton aŭ la malplaĉan. Estus “ege danĝere” en estonta literatura historio, se oni ne solvus antaŭ ĉio tiun ĉi problemon. Laŭdire en la pasinteco britoj pli multe priskribis bonodoran ŝviton, ĉar ili verkis por sinjorinoj kaj fraŭlinoj; sed en la lasta duono de la 19-a jarcento, influite de la rusa literaturo, ili sin turnis al la laborula ŝvito. Kiu speco longe vivos, ankoraŭ ne scieble. En Ĉinio, la poroj spasmas kaj ŝvito ne kuraĝas eksudi, kiam oni aŭskultas taon ĉe ermito aŭ literaturan doktrinon ĉe recenzisto. Sed eble tio ŝajnas la “eterne neŝanĝebla homeco”de Ĉinio. ______________________________________________________________________ 1) Ĉi eseon Lusin verkis en la 23-a de decembro, 1927. 2) La profesoro: Liang Shiqiu (1902-1987), ĉina prozisto, recenzisto kaj tradukisto. Tiam li estis profesoro de du universitatoj en Ŝanhajo.