• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 09:51:52    
Mondaj Heredaĵoj en la Okcidento de Ĉinio

cri


Laŭkutime ni unue donu du demandojn: l. En kiu provinco de Ĉinio situas la Kavernaro Mogao, unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj? 2. Kio faris la mondan naturan heredaĵon Jiuzhaigou tre mirinda?

Karaj geamikoj, en la 27a konferenco pri mondaj heredaĵoj, okazigita de UNESKO en julio ĉijare, ĉina pejzaĝo Tririvera Paralelo, situanta en sudokcidenta Ĉinio, estis enlistigita en la katalogon de la mondaj naturaj heredaĵoj. Sekve de tio entute dek pejzaĝoj en la okcidento de Ĉinio sin trovas en la katalogo de mondaj heredaĵoj. Inter ili estas ses kulturaj heredaĵoj, tri naturaj heredaĵoj kaj unu duoble kultura kaj natura heredaĵo. Cetere estas ankoraŭ multaj neenlistigitaj pejzaĝoj, kiuj havas ankaŭ tre altan valoron. Sinjoro Xie Ninggao, profesoro de la Pekina Universitato kaj fama specialisto de Ĉinio pri mondaj heredaĵoj, kiu faris kvar vojaĝojn tra tuta Ĉinio, ĝenerale analizis kial la okcidento de Ĉinio posedas tiel multe da altkvalitaj pejzaĝoj. “Nia lando havas tre komplikan topografion, de la baseno Tulufan malalta je 154 metroj sub la marnivelo al la monda firsto alta je 3 000 - 5 000 metroj super la marnivelo. Tial estas granda la ebleco naski geologian heredaĵon. Komplikas ankaŭ la ĉina klimato, ampleksanta diversajn tipojn de la tropika zono al la norda mezvarma zono. La komplika topografio kaj la komplika klimato kombiniĝis kaj tiel estigis diversecon de kreskaĵoj kaj specialan ekologian sistemon. Laŭ la homa historio, Ĉinio havas kvinmiljaran historion kaj postlasis riĉajn kulturajn heredaĵojn. Cetere nia lando havas 56 naciecojn, ĉiu kun siaj propraj kulturaj karaktero kaj enhavo.” Profesoro Xie diris ke la okcidento de Ĉinio havas vastan teron sed malmultajn loĝantojn, ĝiaj pejzaĝoj estas malmulte influitaj kaj damaĝitaj de homoj, tial oni povas vidi netuŝitajn pejzaĝojn. En tiu sola programero ni ne povas konigi ĉiujn la dek pejzaĝojn en la katalogo de mondaj heredaĵoj, do ni elektu du el ili: la kulturan pejzaĝon --- la kavernaro Mogao kaj la naturan pejzaĝon Jiuzhaigou. La kavernaro Mogao situas en la urbo Dunhuang, provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio.

Nun restas pli ol 700 kavernoj, el kiuj proksimume 500 entenas kolorajn skulptaĵojn kaj freskojn. Ili estas sinsekve hakitaj sur monta rokmuro dum mil jaroj de la 4-a ĝis la 14-a jarcento. En 1987 la kavernaro estis enlistigita de UNESKO en la katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj. En la kavernaro konserviĝas pli ol 2 000 koloraj budhaj statuoj kaj freskoj kun la areo de pli ol 40 000 kvadrataj metroj. Ili havas diversajn stilojn kaj ekstreme altan artan nivelon, kaj vivece spegulis la transformon de la skulpta kaj freska arto de Ĉinio en tiu periodo. Iuj taksis ke la kavernaro servas kiel la viva belarta historio de Ĉinio inter la 4-a kaj la 14-a jarcento. Pasis jam pli ol 1 600 jaroj ekde la kvara jarcento, tamen la freskoj restas ankoraŭ freŝaj kaj la skulptaĵoj perfektaj. Ili devas ŝuldi la bonan konservadon al sekegeco de la regiono kaj protektado de lokanoj. Karaj geamikoj, ni turnu nian konigadon al alia pejzaĝo Jiuzhaigou kun naturdotita ĉarmo. Jiuzhaigou estas mirinda montvalo longa je pli ol 40 kilometroj, situanta en la provinco Sichuan. Ĝia mirindeco devenas de la akvo kaj koloro. Kovrite de densa primitiva arbaro dislokiĝas pli ol 100 lagoj grandaj kaj malgrandaj, pliparte ligitaj kun akvofalo. La laga akvo estas pura, kristala kaj eĉ bunta, kaj vidigas malsaman koloron kaj diferencan ĉarmon laŭ malsama angulo de sunradioj, alterno de sezonoj kaj ŝanĝiĝo de ĉirkaŭa medio. Inter la lagoj okulfrapas la lago Kvin Floroj situanta en la centro. Same kiel la nomo la koloro de la lago varias, jen helflava, jen glaŭka, tamen plej ofte, safira. Sciencistoj opinias ke tion kaŭzas la radia reflektado. La pejzaĝon Jiuzhaigou beligas ankaŭ arbaroj kaj sovaĝaj floroj ĉirkaŭ la lagoj. Tie la aŭtuno estas la plej bunta sezono. La arboj estas tegitaj per ruĝa kaj flava koloroj. Iliaj reflektitaj bildoj en lagoj formas fabelan mondon la same kun la multkolora kristala akvo. En 1992 la paradiza pejzaĝo Jiuzhaigou estis enlistigita en la katalogon de la naturaj heredaĵoj de la mondo.

Karaj geamikoj, ĵus ni konigis du el la dek mondaj heredaĵoj en la okcidento de Ĉinio. Je la fino de la programero ni ripetu la du demandojn: 1. En kiu provinco de Ĉinio situas la kavernaro Mogao, unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj? 2. Kio faris la mondan naturan heredaĵon Jiuzhaigou mirinda? Kredeble vi jam sciis la respondojn. Se ne, vizitu nian reton.