• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 10:13:26    
Ĉinio senĉese klopodas por protekti la aŭtorrajton kaj akiris grandan sukceson

cri




Jen vi aŭdas tre faman malnovan kanton de Ĉinio. Lastatempe produktanto de iu televida filmo, tre ŝatata de ĉinoj, prenis la kanton en sia filmo sed ne pagis honorarion al la aŭtoro, tial estis trafita de proceso. Tio estis ne realigebla en Ĉinio antaŭ du jaroj, kaj des pli ne imagebla antaŭ dekkelkaj jaroj. Tiam ĉinoj ne havis la ideon pri la aŭtorrajto. Sed nun ili ofte informiĝis pri tiaj procesoj . Rilate al la ŝanĝiĝo de Ĉinio en protektado de aŭtorrajto dum la lastaj dek jaroj, sinjoro Xu Chao, vicestro de la aŭtorrajta administra fako sub la Ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Administra Buroo, diris: “En mallongaj dek jaroj granda ŝanĝiĝo okazis al Ĉinio. En ĉiu kelkjara periodo aperis nova historia progreso en protektado de la aŭtorrajto. Ĉinio esploras la problemon ekde 1979, kaj donis la leĝon en 1990. Tio estas grava turniĝa punkto. La modifo de la leĝo en 2001 estas alia grava turniĝa punkto. Ĉiuj tiuj turniĝoj markas ke en la dono de la aŭtorrajta leĝo nia lando pli kaj pli proksimiĝas al la internacia nivelo, kaj tre rapide kuratingas la internacian evoluan nivelon.” Ĉinio komencis praktiki la unuan aŭtorrajtan leĝon en la unua de junio, 1991.

Nelonge poste, Ĉinio aliĝis respektive al tri internaciaj aŭtorrajtaj paktoj, kaj per tio paŝis en novan stadion de aŭtorrajta protektado. Sed sekve de la senĉesa disvolviĝo de la politiko, ekonomio kaj kulturo kaj progreso de altaj kaj novaj teknikoj de Ĉinio, la leĝo postiĝis. Post trijara fermentado la <> elpaŝis en oktobro de 2001. La nova leĝo protektas la justajn rajtojn kaj interesojn de aŭtoroj de literaturaj, artaj kaj sciencaj verkaĵoj. Cetere la ĉina registaro senĉese plifortigas plenumon de la leĝo. La Ĉina Kultura Minsterio administras la merkaton de filmaj kaj muzikaj produktaĵoj de la tuta lando. Oficisto de la ministerio sinjoro Tuo Zuhai plurfoje partoprenis en la laboro kontraŭ piratado kaj kontrabandado de la produktaĵoj. Li diris: “La ĉina registaro ĉiam alte atentas la laboron kontraŭ piratoj.

En la lastaj jaroj la Ĉina Kultura Ministerio ellaboris kaj perfektigis koncernajn leĝojn, regulojn kaj sistemojn, kaj seninterrompe kondukis diversformajn specialajn batalojn laŭ la inundo de kontrabandaj kaj pirataj videoj kaj kasedoj en merkato.” Ĉinio kondukis tian grandskalan batadon dum sinsekvaj 13 jaroj ekde 1989. Laŭ statistiko, pasintjare la kultura ministerio kaj lokaj kulturaj administraj fakoj konfiskis proksimume centmilionon da kontrabandaj kaj pirataj diskoj. En aŭgusto ĉijare, pli ol cent urboj de la 31 municipoj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj unuece agis kaj detruis proksimume 30 milionojn da kontrabandaj kaj pirataj diskoj.

En majo ĉijare la Filma Asocio de Usono donacis honoran tabulon al la Kultura Ministerio de Ĉinio, por danki ĝin pro la elstara atingo en la laboro kontraŭ la piratado. Dume ĉiu ĉina civitano ja profunde sentas ke Ĉinio senĉese perfektigas la protektadon de aŭtorrajto. Fama muzikisto de Ĉinio Liao Yong montris ke la ĉina registaro kreas bonan verkan medion por aŭtoroj. Li diris: “Ni jam vidis multajn konkretajn rimedojn ĝojindaj por artistoj. La popolanoj ekhavis la ideon kontraŭ piratoj. La registaro plifortigas laŭleĝan batadon kontraŭ piratoj, ellaboris klarajn leĝajn artikolojn, kiuj sufiĉe fortimigas la piratojn. Por ni tio estas bona protektado, plifortigas nian konfidon en verkado, ke ni pli koncentrigu nian forton en la laboro, kaj donu pli bonan verkaĵon. Tio formas bonan cirkuladon.”