• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 10:24:27    
Pli kaj pli riĉas la kultura vivo de ĉinoj

cri



Sekve de la disvolviĝo de la ĉina ekonomio, la kultura vivo de ĉinoj pli kaj pli riĉas. Jen vi aŭdas kanton en Beihai-parko, la fama parko de Pekino. Ĉu en frosta vintro ĉu en varmega somero, ĉiutage tie kolektiĝas multaj maljunuloj, dekoj aŭ centoj da, kaj ĝojplene kunkantas. Ĝenerale la kantoj estas tre popularaj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kaj akompanis ilin en la juneco. Infektite de la gaja humoro, ankaŭ multaj pasantoj aliĝas. En diversaj urboj de Ĉinio troviĝas multaj similaj kulturaj societoj. Tie maljunuloj dancas, kantas, faras sanigan gimnastikon, akceptas trejnadon pri pentrado kaj kaligrafio. Ilia kultura vivo estas neniom pala ol tiu de junuloj. En la lastaj dekkelkaj jaroj, la ĉina registaro plifortigas la konstruadon de la bazaj kulturaj instalaĵoj. En grandaj kaj mezgrandaj urboj la perfektaj kulturaj establaĵoj, kiaj kinejo, teatro, biblioteko kaj loĝkvartala kultura centro, liveras buntajn kulturajn programojn por la urbanoj. En Ŝanhajo, en la lastaj tri jaroj la magistrato asignis ducent milionojn da juanoj de renminbi por plifortigi la kulturan konstruadon de baza nivelo.

Laŭ la ĉiam pli ofta kultura interfluo inter Ĉinio kaj aliaj landoj, iuj internacie famaj kulturaj kaj artaj rondoj alvenas kaj sin prezentas en ĉinaj grandaj urboj, tio havigas al ĉinoj multajn ŝancojn ĝui la unuaklasajn kulturajn programojn de la mondo. Zhang Nan estas kantema knabino. Ŝia hejmo estas en la urbo Taiyuan, norda parto de Ĉinio. Nia raportisto vidis ŝin tamen en la orienta ĉemara urbo Qingdao. Ŝi venis tien por partopreni en iu konkurso de kantado de junaj amatoroj. Ŝi ĝoje konigis la ŝanĝiĝon de sia hejmloko. “En la lastaj jaroj ege ŝanĝiĝis mia hejmloko Taiyuan. Altiĝis la nivelo de ideo, ĝua gusto kaj kvalito de la urbanoj. Antaŭe en la urbo estis nenia alia kultura vivo ol vizito al kinejo. Sed nun, same kiel aliaj grandaj urboj de la lando, troviĝas multaj amuzejoj kaj kulturaj lokoj. La urbanoj antaŭe estis fermitaj, sed nun ili scias ĝui diversajn artajn prezentojn, ekzemple baleton.” Samtempe kun plifortigo de la urba kultura konstruado, la ŝtato asignas plimultan monsumon al la okcidenta landparto kaj vilaĝoj por la kultura konstruado, kaj instigas sociajn rondojn aliĝi al tiuflanka afero. Kiel ekzemple, ekde 1996, diversaj fakoj de la ĉina registaro organizis kulturajn, publik-sanajn kaj sciencteknikajn branĉojn sendi librojn, artajn prezentojn, filmojn, kuracajn taĉmentojn kaj sciencteknikajn helpantojn al la kamparo, akiris bonegan efikon kaj varman aplaŭdon de kamparanoj. Kun vivnivela leviĝo, la kultura konsuma nivelo de ĉinoj altiĝas jaron post jaro. Laŭinforme la proporcio de kultura elspezo de ĉinoj en la totala viv-elspezo rapide kreskas, nun jam proksimiĝas al 20%. La sumo por kultura, eduka kaj amuza konsumado komencis superi tiun por ĉiutaga vivbezona konsumado en la lastaj jaroj. 41-jara sinjoro Yuan, kiu laboras en iu pekina kompanio, konigis sian konsumadon por kultura kaj amuza aferoj.

“Mia kompanio havas bonan efikon de la lastaj jaroj, tial mia enspezo estas kontentiga. Mi uzas 1/3 de la enspezo, eĉ iom pli, por kultura kaj amuza aferoj. Mi havas 7-jaran filon. Mi neniom avaras por lia edukado. Mi sendas lin al diversaj trejnaj kursoj, aĉetas multajn librojn kaj diversajn ludilojn por li. Mia edzino ŝatas muzikon. Ŝi konservas proksimume mil kompaktajn diskojn. Miaopinie ni ne devas haltigi la klopodon kiam ne mankas al ni manĝoj kaj vestoj, sed devas paŝi antaŭen por altnivela vivo.” Jen vi aŭdas la unuan retan kanton de Ĉinio. La tiel nomata reta kanto ja estas kanto cirkulanta tute pere de la interreto. La verkanto ne estis fama, sed dank’ al la potenco de la reta cirkulado, li famiĝis ŝajne en unu nokto. La interreto disvolviĝas en Ĉinio ne longe, nur 7 jarojn, sed mirinde rapide. La reta kulturo rapide leviĝis kaj venis en la vivon de ĉinoj. Reta poŝto, reta babilado kaj retaj vortoj jam fariĝis propraĵoj de la ĉina juna generacio en komunikado. La popularigo de la reta literaturo kaj reta movebla karikaturo (FLASH) liveras kondiĉojn por multaj senfamaj aŭtoroj manifesti la talenton. Lastatempe ĉinaj amaskomunikiloj tre atentis la stafeton de la verkado de la kartona reta teatro Gluriza Testudo. La iniciatintoj estas 9 lernantoj de la mezlernejo Huiwen de Pekino. Ili planis kartonan figuron de la heroo kaj skeleton de la teatro, kaj poste kunligis multajn volontajn kunlernantojn. Tiuj, laŭ sia ideo kaj kreivo, elvolvis la intrigon volumon post volumo. Post tio, kunlabore kun iu reta kompanio, ili faris dubladon kaj prilaboris la movadon per FLASH. La intrigo ĉenere kunligas, kaj donas grandan imagan spacon al spektantoj. Ĝis nun ili jam elfaris 8 volumojn. La ĝenerala projektanto Shi Chuan estas lernantino de la dua klaso de la supera mezlernejo Huiwen. Ŝi tiel klarigis sian motivon: “Ni deziras partopreni en la socia praktiko, por ke nia juneco estu pli brila. Ni vidis multajn fremdlandajn kartonajn figurojn, tre amindajn. Kial ĉinoj ne havas sian propran kartonan figuron? Pro tio ni volas elfari la nian , tiun Glurizan Testudon.”

 En Pekino troviĝas multaj modaj junuloj, kiuj stafetas en reto por komponi elektronan sintezan muzikon (TECHNO). Kelkaj ferveraj muzikamantoj, kiuj eble neniam vidis unu alian, povas stafete komponi elektronan muzikon en reto. Ili povas havi saman ideon, ankaŭ ne saman, gravas nur tio ke dum la verkado ili donu sian propran komprenon. Iu gitaristo diris ke tiu reta stafeta komponado estas eksperimento de kunkomponado, ankaŭ maniero de komponado.