• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 10:25:09    
La skriba lingvo de zhuang-nacieco

cri
Zhuang-nacieco havas pli ol 17 milionojn da membroj, kaj estas la plej multnombra el ĉinaj nacimalplimultoj. En la formiĝo kaj evoluado de la ĉina nacia kulturo, la nacieco faris aktivan kontribuon. Ĝia kulturo estas grava konsistiga parto de la pompa kulturo de la patrolando. Kvankam zhuang-nacieco havas sian lingvon jam de antaŭ pli ol 1 400 jaroj, tamen ĝis la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, la nacieco ne havis sian unuecan skriban lingvon. En 1957, post atentema esplorado de lingvistoj, la Ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la projekton de fonetisma skriba lingvo de zhuang-nacieco bazitan sur latinaj literoj. Dum la pasintaj 45 jaroj, lernejoj de Guangxi praktikis dulingvan instruadon, kulturis multe da talentuloj, tio ludis gravan rolon por la vastigo de la zhuang-nacieca lingvo kaj progreso de la socio.