• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 10:26:11    
La 4-a Nanning-a Internacia Popolkanta Festivalo

cri
De la 22a ĝis la 26a de novembro, en Nanning, ĉefurbo de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, okazis la Kvara Nanning-a Internacia Popolkanta Festivalo. Al ĝi partoprenis centoj da artistoj kaj kantistoj el pli ol 20 landoj de Eŭropo, Ameriko kaj sudorientaziaj landoj. Ili faris la urbon Nanning maro de kantoj kaj dancoj. Bonvolu aŭskulti koncernan raporton de nia raportisto. Jen la vespero de la inaŭguro de la Kvara Nanning-a Internacia Popolkanta Festivalo. Akompanate de kunludo de centoj da gongoj kaj tamburoj, fama zhuang-nacieca kantistino Wei Wei plenverve kantis Tostan Kanton de zhuang-naciecanoj, esprimante la gastaman moron de la nacieco. Guangxi situas en sudokcidenta Ĉinio. Tie koncentre loĝas multaj naciecoj, el ili zhuang-nacieco estas la ĉefa. Ili ŝatas kanti. La popolaj kantoj estas la grava konsistiga parto de iliaj vivo kaj laboro. En festoj kaj gravaj aktivadoj, oni reciprokas kantojn kaj tiamaniere interfluigas sentimenton. Pro tio Guangxi ricevis la titolon Hejmlando de kanta maro. La Nanninga Internacia Popolkanta Festivalo ja estas evoluinta sur la bazo de la tradicia kanta festo de zhaung-nacieco. Por la festivalo, oni konstruis scenejojn sur stratoj kaj stratetoj. Loĝkvartaloj, publikaj placoj, altlernejaj ĝardenoj, malfermaj parkoj kaj grandaj stadionoj ĉiuj fariĝis senpagaj “subĉielaj teatroj”. Graciaj dancmovoj de Taj-landaj dancistinoj prezentis plenan sudorientazian guston; kantado kun gitara akompano de francaj kantistoj manifestis la enhavon de eŭropa kulturo; feste vestitaj geaktoroj de la gastiganta urbo montris la ĉarmon de kostumoj de ĉinaj nacimalplimultoj. La elstaraj artaj prezentadoj sate ĝuigis la urbanojn. Pri la festivalo, sinjorino Chen Xiaoling, vicdirektorino de la organiza komitato de la festivalo kaj estrino de la kultura buroo de la urbo Nanning, opinias ke kiel festa celebra aktivado, la festivalo devas esti daŭre okazigita kaj ĉiufoje renovigita, por allogi pli multajn aliĝintojn. Ŝi diris: “Ĉijare ni speciale lanĉis konkurson de popolkantoj de la ĉina nacio. Diverslokaj kantistoj, kun siaj originalaj popolkantoj, alvenis kaj partoprenis en la konkurso, kaj tiel eksponis la kantadajn stilojn de malsamaj naciecoj de la ĉina nacio. Alia parto de la konkurso estas konkurso de komponaĵoj. Ni esperas ke dank’ al tiu konkurso oni elpuŝos pli multajn nacistilajn komponaĵojn. Tio formis ĉijaran brilan punkton.” La konkurso de kantado de popolaj kantoj estas la plej spektakla. 80 elstaraj gekantistoj de diversaj lokoj tra la tuta lando venis al Nanning. Por ili estas limo nek de aĝo, nek de profesio, tamen ili nepre devas kanti unu popolkanton. Post streĉa konkurso restis nur 30 gekantistoj en la finala konkurso. Intervjuate de nia raportisto, prijuĝanto de la konkurso kaj fama voĉmuzika edukisto profesoro Jin Tielin diris: “Popolkanto mem estas entenanto de iuspeca muzika stilo kaj muzika nuanco. Laŭ sia kompreno pri kanto, la kantanto povas ĝin kanti per diversaj manieroj. Plej bone estas unuecigi la stilon, lingvon kaj nuancon de la verkaĵo. En ĉifoja konkurso ne estas limo de kantada maniero. Tio estas prava. Partoprenis en ĉifoja konkurso multaj gekantistoj, kiuj gajnis premiojn en la antaŭaj konkursoj, kaj ankaŭ novuloj, kiuj kantas tre bone. Iuj el la komponaĵoj estas tre bonaj. Laŭ mi la nivelo rimarkinde altiĝis.” Karaj geamikoj, en la tria Naning-a Popolkanta Festivalo, la invititaj eksterĉinaj artaj rondoj ĉefe estis tiuj de eŭropaj kaj amerikaj landoj, sed ĉifoje la invititoj ĉefe venis el proksimaj sudorientaziaj landoj. La kantdancaj ensembloj de Laoso, Malajzio, Tajlando, Singapuro kaj aliaj kvar landoj dancis kaj kantis, kaj dediĉis unu post alia kantdancajn vesperojn kun densa nacia gusto de sudorientaziaj landoj. Vi aŭdas nun Kanton de Luŝengo, prezentitan de laosaj artistoj. En Laoso estas la nacieca instrumento Luŝengo, sama kiel tiu de Ĉinio. Kun Luŝengo kiel la ĉefa akompana instrumento, artistoj de Laosa Ŝtata Arta Ensemblo aŭdigis tre sonoran muzikon, kaj tiel esprimis la elkoran ĝojon. La estro de la ensemblo Maisinh Honjsavanh informis nian raportiston: “Ni sentas grandan honoron ke ni povas aliĝi al la Nanning-a Internacia Popolkanta Festivalo, kiu estas grandskala festivalo kun partopreno de multaj landoj. Tio estas la unuafoja por nia ensemblo. Ni alportis al ĉinaj amikoj kantojn kaj dancojn, tre ŝatatajn de laosaj popolanoj. Pere de nia prezento, spektantoj povas kompreni la originalan ĉarmon de la tradicia kulturo de Laoso. Samtempe nia prezento povas akceli la interfluon kaj reciprokan lernadon de artistoj de diversaj landoj de sudorienta Azio.” La kvintaga Nanning-a Internacia Popolkanta Festivalo sukcesplene finiĝis. Diverslandaj gekantistoj bedaŭre adiaŭis unu alian, kaj promesis revidiĝon venontjare.