• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 10:26:53    
En Pekino oni ĝoje celebras Kristonaskon

cri
La 25a de decembro estas la solena festo, en kiu la kristanoj celebras la naskiĝon de Jesuo. La festo estas tre solena por okcidentanoj. En la lastaj jaroj, kun profundiĝo de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, ankaŭ multaj ĉinoj, precipe junaj, tre atentas la feston kaj ĝojplene pasigas la tagon. En la lastaj tagoj, Pekino dronas en ĝoja festa atmosfero. Sur stratoj kaj stratetoj de Pekino,, en vitro-ŝrankoj de magazenoj, estas eksponataj riĉaj objektoj rilataj al la festo, kiel ekzemple kristoarboj, diversaj metiartaĵoj por ornami la arbojn, blankbarbaj kaj ruĝvestaj maljunulaj pupoj Sankta Niklao, ruĝaj botoj, ruĝaj ĉapoj kaj diversaj festaj donacoj. En disko-magazenoj aŭdiĝas kristonaskaj kantoj. Oni elektas diskojn de la kantoj. Mastroj de diversaj restoracioj sin okupas por akcepti mendon de festa vespermanĝo. En la densa festa atmosfero, la literaturarta prezentado por la Kristonasko fariĝis tre brila programo en Pekino. Antaŭvespere de la festo, en pekina teatro BAOLI oni havas ŝancon ĝui koncerton de oraj kristonaskaj kantoj. La koncerton prezentas la Koruso de la Centra Opera Teatro kaj la Eklezia Koruso de Ĉinio. La gekantistoj alportas al aŭskultantoj belecon kaj varmecon per tiuj kristonaskaj kantoj. En la teatro de la Nacieca Palaco de Pekino, oni povas spekti grandskalan kantdancan vesperon. La kantoj esprimas morojn de diversaj landoj, la dancoj estas diverslandaj popolaj dancoj kaj ankaŭ modernaj dancoj. Tio estas altnivela kaj enhavoriĉa vespero. Vespere de la 25a de decembro, en la Popola Halo de Pekino, estas koncerto de filmaj kantoj. La Holivuda Festa Orkestro de Usono dediĉas muzikaĵojn de klasikaj kaj nune furoraj filmoj. Tiu orkestro famiĝas tra la mondo per originala reaŭdigo de filmaj kantoj. Vespere de la 24a kaj 25a de decembro, pekinanoj havas aliajn ĝojplenajn vesperojn. La kvarmembra kant-grupo ABBAMAX, deveninta de la fama grupo ABBA, tre fama en norda Eŭropo kaj konata en Ĉinio, prezentas kantojn kun la stilo de ABBA en la Teatro de Pekina Ekspona Halo. En tiu periodo oni povas spekti ankaŭ multajn aliajn abundajn prezentadojn de ĉinaj artistoj, kiel ekzemple novstila dramo “Servistino Cuihua, donu acidan pladon”, kiu entenas la plej interesajn enhavojn de la inter-retoj; uŝua dramo Herooj, kiu kombinas la okcidentan scenejan dramon kaj cinan uŝuon en unu tuton, kaj ankaŭ novigita programo de pekina opero La Ruĝa Lanterno.