• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 10:35:15    
Informilo de ĈEL

cri

Karaj amikoj, kiel de ni konigite, en la Informilo estas kelkaj rubrikoj, kiaj Forumo pri UK en 2004, ABC de UK, Konversacio, Skizo pri Ĉina Esperanto-movado, Internacia Esperanto-movado, Por komencantoj kaj Esperanto marŝas.

 

Kadre de la Forumo pri UK en 2004, s-ano Xiao Ping verkis artikolon titolitan: Kion ni devas fari por UK?

 

La aŭtoro diras: Post la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en la jaro 1986, okazos la dua Kongreso en Pekino. Tio ja estas inspiro al ĉinaj esperantistoj. Por plene sukcesigi la Kongreson, Ĉina Esperanto-Ligo devas fari zorgemajn projektadon kaj organizadon kaj portas la plej gravan taskon; tamen por sukcesigi la Kongreson kaj antaŭenpuŝi pere de la Kongreso la ĉinan Esperanto-movadon, necesas kompakta kunagado kaj kuna klopodado fare de la Esperanto-asocioj en la provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de nia lando. Kion povas fari la lastaj? Laŭ mi, ĉu la jenaj laboroj estas taŭgaj:

 

Propagandi Esperanton kaj konigi la venontjaran Kongreson al gvidantoj de koncernaj fakoj de la provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, por ke ili plimulte komprenu, simpatiu kaj subtenu nian Esperantan laboron.

 

Informi lokajn amaskomunikilojn. Antaŭ la Kongreso, oni rekomendu al ili serion da artikoloj, kiaj tiuj pri Esperanto, pri Zamenhof kaj Esperanto, ĉinaj kaj alilandaj famaj personuloj kaj Esperanto, pri la rolo de Esperanto en kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, Esperanto kaj turismo kaj Esperanto kaj filatelio. Dank’ al konigado fare de amaskomunikiloj vastiĝos la influo de Esperanto kaj ankoraŭ pli multaj personoj konos Esperanton. Dum la Kongreso oni ankoraŭ devos ĝustatempe raporti la aktivadojn de diversalokaj esperantistoj.

 

Organizi Esperanto-kurson, unue en universitato por kulturi pli da esperantistoj.

 

Mobilizi pli multajn esperantistojn aliĝi al Ĉina Esperanto-Ligo por potencigi la vicaron de la Ligo.

 

Fari propagandajn materialojn pri Esperanto.

 

Trejni aktivulojn. En la Kongreso la kongresanoj parolas nur Esperante. Necesas fortigi ekzercadon por konversacio en Esperanto.

 

Profesiaj esperantistoj devas bone sinprepari, aktive partoprenos en diskutado kaj interfluoj pri diversaj fakaj problemoj.

 

Kadre de la rubriko ABC de UK, s-ano Yu Tao rekomendas kelkajn interesajn aranĝojn en UK, ekzemple, internacia kaj nacia vesperoj, aŭkcio, fakaj aranĝoj.

 

En la rubriko Skizo pri Ĉina Esperanto-movado, la informilo presis artikolon de ĉina veterana s-ano Li Sen. Temas pri la ĉina fervojista Esperanto-movado.

 

Karaj aŭskultantoj, nun ni daŭrigu nian konigadon pri la estrara raporto de UEA.

 

Informado, Instruado, Utiligado: Landa kaj Regiona Agado

 

La laboro en la landoj kaj regionoj ligiĝas al ĉiuj tri ĉefaj celoj de la Asocio: informado, instruado kaj utiligado. En 2002 la Asocio laboris per du ĉefaj rimedoj: (a) siaj regionaj komisionoj, kiuj kunordigas la laboron en la diversaj landoj, kaj (b) siaj rektaj rilatoj kun landaj asocioj. Estrarano Michela Lipari respondecis pri ambaŭŭterenoj. Ilin suplementis la intensa agado de s-ro Wu Guojiang, komisiito de UEA priĝĝemelaj urboj, kiu tre aktive klopodas por interrilatigi esperantistojn el urboj, kiuj jam havas ĝemelajn rilatojn, kaj instigi al kreo de novaj ĝemelaj kontaktoj. Li ankaŭŭredaktas regulan retan bultenon por informi pri la evoluo de la diversaj iniciatoj tra la mondo.

 

Afriko

 

UEA daŭre ludas gravan kunordigan rolon en Afriko - kontinento, kie nove floras la interesiĝo pri Esperanto (parte dank’ al la potenco de interreto). Sub gvido de estrarano Gbeglo Koffi, la Afrika Komisiono de UEA starigis laborgrupojn pri instruado, junularo, financoj, kaj eksteraj rilatoj. La kuriero de la komisiono (KUKO) aperis kvarfoje en la jaro, kaj la Komisiono tenis superrigardon super la Afrika Oficejo (AO) de UEA, en Togolando. En sia ĉiutaga funkciado, la Afrika Oficejo faras multon por la afrikaj esperantistoj, kies nombro daŭre kreskas. Alvenas multaj leteroj kaj retmesaĝoj de afrikanoj neesperantistaj kaj esperantistaj.

 

Komencantoj volas perfektigi sian lingvoscion kaj petas instruadon perkorespondan. Iuj naciaj asocioj petas al AO helpi pri organizado de kongreso aŭ nacia aranĝo. Ankaŭ venas leteroj de ekster-afrikaj esperantistoj kiuj scivolas pri la afrika movado.

 

Foje iu bonvolulo deziras helpi al afrikano sed bezonas informojn pri liaj meritoj. AO batalas, por ke afrikanoj finlernu perfekte la lingvon, parolu, skribu kaj komprenu ĝin senerare. Tial ĝi organizas kursojn por komencantoj kaj por progresantoj. Por progresantoj ekzemple, inter aliaj metodoj la AO uzas korektadon de leteroj fare de esperantistoj - kiel faradis Hans Bakker antaŭe - kun aldono de klarigoj pri la eraroj faritaj ĉefe koncerne gramatikajn punktojn.

 

Dumlonge Afriko "mankas" en la Esperanto-kulturo. Tial AO okupiĝas pri diskonigado de la afrika kulturo pere de eldono de verkoj de afrikanoj, interalie la Kajeroj de la 8-a kaj 9-a Togolanda Esperanto-Kongresoj (2000 kaj 2001), kaj la libretoj La Koko Kantas, La Unuan Fojon, La CO de UEA en vortoj, Kiam Bestoj Parolis, Togolando fabelas ktp. Kuŝas pretaj en la AO aliaj verkoj, sed mankas adekvataj financaj rimedoj por aperigi ilin.

 

AO redaktas/enpaĝigas periodaĵojn de afrikaj Esperantogrupoj: la informilon Alvoko de la togolanda Esperanto-movado, la trilingvan periodaĵon Tr'Afrik', kiu montras paĝojn de Esperanto sur la afrika kontinento, kaj la periodaĵon Ondo da Vero de la eduka instituto TIETo. AO ankaŭ dissendas, laŭkomisie de UEA, rutinajn cirkulerojn de la Asocio. Citinda estas ĝia kunlaboro kun la instruista asocio ILEI en la revigligo de ILEI-sekcioj, starigo de edukaj fakoj ĉe landaj asocioj, kaj planado de kampanjo ĉe Unesko-lernejoj.

 

AO disdonas subvenciojn de UEA al la aktivaj kluboj en Afriko. Ĝi kontrolas ĉu tiuj kluboj estas vere viglaj kaj helpas al tio. La kluboj estas foje rondoj de amikoj kiuj helpas unu la aliajn en malfacilaj vivkondiĉoj, ekzemple Esperanto-kluboj kiuj kreiĝis en rifuĝejoj en orienta kaj suda Afriko. Militoj forpelis multajn afrikanojn al tiuj rifuĝejoj kie ili vivas mizere kaj sen perspektivo.

 

Esperanto redonas al ili iom da espero. Fakte, esperantistoj abundas en rifuĝejoj, kaj aktive agadas. En Burundio, Tanzanio, Zimbabvo kaj Demokratia Kongolando svarmas tiaj rifuĝejoj. La tanzaniaj esperantistoj eĉ fondis unuiĝon, kies esenca tasko estas kunordigi la laborojn de la rifuĝejanoj.

 

Multas la malfacilaĵoj ĉefe financaj, sed la Afrika Oficejo obstine daŭrigas sian malfacilan vojon, esperante ĉiam ke la ĉielo sereniĝos iam. AO esperas pri kreado de Afrika Kapitalo, simila al la Azia Kapitalo. Jam estas kolektita ĉe UEA sumo de kelkdekmiloj da eŭroj. Se iuj mecenatoj kreskigus ĝin al kelkcentmiloj da eŭroj, la rento certigus ke neniam Esperanto en Afriko mortos pro monmanko.

 

La ĝenerala asembleo de la benina landa asocio BEF elektis novan estraron gvidatan de d-ro Gbozo Clement. Okazas Esperanto-kursoj en lernejoj: la Orfa Lernejo Esperantista, kaj Lernejoj en Kodji kaj Aguidahoue. En Niĝerio kaj Demokratia Kongolando elektiĝis novaj estraroj, ĉi-lasta sub gvido de Emile Malanda. La lernejo Orodo, Niĝerio, disponigas Esperanto-kursojn al siaj lernantoj.

 

En Togolando okazis la 10-a nacia kongreso. Funkciis ILEI-sekcio, kiu samtempe estis la eduka fako de la landa asocio. Kursoj okazis regule en kluboj, kaj ekzamenoj naciaj kaj internaciaj. Oni planas kurson por gvidantoj de porinfanaj kursoj.

 

En Malagasio, kvankam la jaro estis iom problema, la landa asocio okazigis sian 2-an nacian kongreson. Ankaŭ la sudafrikaj esperantistoj ne silentis: partopreninte ties nacian kongreson, zimbabvano Bernard Londoni fondis kaj nun gvidas Esperanto-klubon en Harare.

 

Ameriko

 

UEA grave kontribuis al la amerika movado per du iniciatoj en 2002. Unue, en majo malfermiĝis Amerika Oficejo de UEA en Brazilio. Ĝi celas kunordigi la agadojn en la kontinento, puŝi novajn iniciatojn, daŭre eldoni la bultenon AktivAmeriko kaj antaŭenigi informkampanjojn de UEA.

 

Due, okazigo de la Universala Kongreso de UEA en Fortalezo, Brazilo, kaj de la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco, Brazilo, estus la pinto de la pluraj eventoj raportindaj en tiu ĉi ĉapitro. Je pli regiona nivelo, okazis komuna kongreso de kolombiaj kaj venezuelaj esperantistoj: tre longdaŭra kongreso.

 

Al la landoj kie okazas Esperanto-agado aldoniĝis nova lando: Esperanto estas nun instruata en la urbo Asunción, Paragvajo.

 

En Kubo la esperantistoj laboris la tutan jaron cele al pretigo de la Sesa Amerika Kongreso en 2004. La Somera Kursaro, la t.n. Nord-Amerikaj Someraj Kursoj (NASK), transmigris el Sanfrancisko al Vermonto ĉi-jare.