• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 10:37:15    
Estrara raporto marŝo

cri

Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni plue konigu al vi la estraran raporton de UEA.

 

Arabio

 

La juna Araba Komisiono de UEA, sub gvido de Trude Sinno, aktive laboris por pretigi la terenon al grava agado en tiu mondoparto, kaj dank' al instigo de la gvidanto de la komisiono, la revuo Kontakto dediĉis numeron al la araba mondo. Ĉi-jare la komisiono enfokusigis sian atenton al Maroko, per anoncoj en tagĵurnaloj pri korespondaj kursoj. Rezulte, pluraj personoj nun lernas Esperanton kaj komenciĝis preparlaboroj por okazigo de Seminario pri Esperanto. Kunlabore kun Agado Espero de UEA la araba komisiono lanĉis la kampanjon Lughatu-ssalam por helpi militviktimojn. Kroman mencion meritas la nova Jordana Esperanto-Asocio, kiu starigis propran hejmpaĝon.

 

Azio

 

La ĉefa kunordiganto de agado en Azio, la Komisiono por la Azia Esperanto-Movado (KAEM) havis ses komisionanojn el Japanio, Ĉinio, Koreio, Vjetnamio, Barato kaj Pakistano kaj kelkajn subkomisionanojn en Japanio. Ĝin prezidis Hori Yasuo el Japanio kaj la vicprezidanto estis Tran Quan Ngoc el Vjetnamio. Por eviti disperdon de fortoj pro neorganizita laboro, tiu ĉi komisiono de UEA laboris laŭ klaraj prioritataj projektoj jam antaŭe difinitaj.

 

Projekto A rilatis al kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj. La bulteno Esperanto en Azio estis eldonita trifoje kaj sendata al ĉirkaŭ 500 legantoj. Estis ankaŭ starigita retpaĝaro dank' al kunlaboro de s-ro Sibayama el Japanio. Projekto B celis sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie oni bezonas tiujn: tiu ĉi projekto estas ankoraŭ en preparo. Projekto C celis membrigi aziajn aktivulojn en UEA: en 2002 membriĝis 59 el Ĉinio, 1 el Irano, 3 el Pakistano kaj 14 el Vjetnamio.

 

La tria Azia Kongreso de Esperanto okazis en Seulo, Koreio, fine de aŭgusto, kun impona partopreno de 408 esperantistoj el 15 landoj, ne nur aziaj. Pluraj fakkunsidoj okazis, sed oni ne preterlasis la kulturan flankon interalie per okazigo de kurso de la Akademio Internacia de la Sciencoj. Estis decidite ke la kvara kongreso okazos en 2005 en Nepalo. En Nepalo jam okazis la kvara Himalaja Renkontiĝo fine de februaro. En Mongolio, interalie pro energia agado de vicprezidanto de UEA Lee Chong- Yeong, la landa movado intensigis sian laboron, kongresante en Ulaanbaatar kun sepdeko da partoprenantoj. En Irano aperis la unua oficiala revuo en Esperanto, kio markas gravan atingon de tiu ne tro konata sed tre aktiva movado. Nova atingo en Irano estas instruado de Esperanto al afganaj rifuĝintoj. Dume, en Singapuro kunvenis esperantistoj por revigligi la tiean movadon.

 

Eŭropo

Malfacilas raporti pri eŭropa agado, ĉar ĝi estas tiel multflanka kaj ĉar la diversaj asocioj emas iri propran direkton. La Asocio ankoraŭŭ ne sukcesis starigi regionajn komisionojn kiuj kunordigu la agadojn de la diversaj landoj de Eŭropo, kvankam tio iagrade okazas pere de la Eŭropa Esperanto- Unio kaj ties kongresoj kaj aliaj aranĝoj (inkluzive de la Brusela Inform-centro, sub la lerta gvido de kimra ĵurnalisto Dafydd ap Fergus). Aktivis tamen la Balkana Komisiono de UEA, kiu zorgis pri vigligo de la movado en Turkio, kaj pri okazigo de klerigaj seminarioj por instruistoj. Ankoraŭ nesolvita estas la starigo de komisionoj por mezeŭropaj kaj orienteŭropaj landoj. Ni kaptas la okazon por atentigi niajn membrojn en tiuj mondopartoj pri la ŝancoj, kiujn ili maltrafas.

 

Litovio, invitinte la Universalan Kongreson en 2005, tre serioze pretigas sin, aparte flegante la kontaktojn kun la landaj aŭtoritatoj. Citinda en tiu kunteksto estas la vizito de la prezidanto kaj vicprezidanto de UEA en aprilo kaj la instruado de Esperanto al centoj da interesitoj. Aparte menciinda agado estas eldono de litovlingvaj tradukoj de verkoj el Esperanto, aŭ de aliaj lingvoj per la internacia kiel ponto-lingvo. En Rumanio la movado estas tre aktiva en la kampoj eduka, kultura kaj literatureldona. En Italio okazis fine de la jaro, dank' al la IEFprezidanto Aldo Grassini, grava aranĝo, dum kiu oni atribuis por la unua fojo Premiojn Zamenhof al meritplenaj pacagantoj, inter kiuj estas la itala sekcio de Kuracistoj sen Limoj. La honora komitato konsistas el kelkaj italaj intelektuloj, inter kiuj prof. Tullio De Mauro kaj prof. Antonino Zichichi. La franca asocio daŭre aperigas sian novstilan kaj aparte belan revuon en la franca kaj en Esperanto, Le monde de l’espéranto; la brita instaliĝis en sia novkonstruita sidejo en Barlastono.

 

Dank' al obstina laboro de Salvatore Argentino, la kvina Eŭropa Kongreso okazis fine de aŭgusto en Verono, Italio. Altnivelan kulturan programon pretigis Edvige Ackermann, en kiu ĉefrolis du prezidintoj de UEA, John Wells kaj Humphrey Tonkin. En la laborkunsidoj de la Eŭropa Esperanto-Unio, la ĝistiama prezidanto, Umberto Broccatelli, estis nomumita honora prezidanto, kaj la torĉon transprenis irlanda diplomato Seán Ó Riain, kiu tuj prezentis tre konkretan planon por rekonigi la valoron de la internacia lingvo en la medioj de la Eŭropa Unio.

 

Oceanio

La laboro de la Oceania Komisiono estis relative malfacila pro la diseco de la diversaj landoj. Kiel jam tradicie, okazis Someraj Kursoj de Esperanto en Aŭstralio kun ĉeesto de 60 personoj el Aŭstralio, Novzelando, Vjetnamio, Germanio kaj Nederlando. Estis starigita hejmpaĝo de la komisiono. Dank' al Penny Vos, la entrepreno Lote Teaching Aids decidis eldoni instruhelpilojn en Esperanto. Komenciĝis la paca konkero de Indonezio per tradukoj en la tiean lingvon de varbmaterialo kaj lingvokurso.

 

Informado, Instruado, Utiligado: Esploro kaj Dokumentado

 

Respondeca estrarano pri esploro kaj dokumentado estis Humphrey Tonkin. La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, rekte subtenas la Strategian Laborplanon de UEA sur ĉiuj ties tri laborkampoj: informado, instruado, kaj utiligado. Jam en 2001 ni notis signifan kreskon en la agado de CED; tiu kresko daŭris kaj intensiĝis en 2002.

 

En la jaro 2002 CED daŭrigis sian agadon sub direkto de forta kaj bone informita estraro, kiu konsistis el profesoro pri slavistiko Jouko Lindstedt (Universitato de Helsinki), docento pri interlingvistiko kaj la hungara lingvo Ilona Koutny (Universitato de Poznań ), docento pri interlingvistiko Detlev Blanke (Universitato Humboldt, Berlin), vicprofesoro pri edukado Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Vankuvero), kaj la direktoro de CED, Humphrey Tonkin, universitata profesoro pri humanistiko (Universitato de Hartford, Usono). Sur la kampo informado, d-ro Blanke redaktis la regule aperintan Informilo por Interlingvistoj, kiu celas teni ĝisdataj la sciojn de interlingvistoj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj, ktp. D-ro Tonkin kunlaboras kun d-ro Blanke en kompilado de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono), kiu por la jaro 2001 (registrita en 2002) enhavis pli ol tricent bibliografiajn erojn pri Esperanto kaj interlingvistiko. Tiu ĉi estas nepre la plej kompleta bibliografio pri interlingvistiko kaj esperantologio.

 

Sur la kampo instruado, d-ro Fettes, en sia rolo kiel direktoro de Esperantic Studies Foundation (ESF), donis konsilojn kaj kunlaboron al pluraj projektoj subvenciataj de ESF, ekzemple www.edukado.net, nova retpaĝaro, kiu grave antaŭenigas unu el la celoj de UEA, la lernadon kaj instruadon de Esperanto.

 

Edukado.net liveras informojn ĉefe por instruistoj, pri lerniloj kaj instruiloj kaj aliaj helpiloj rilate Esperanto-pedagogion. ESF ankaŭ subtenas www.lernu.net, kiu donas helpon al lernantoj de la lingvo. D-ro Tonkin estas prezidanto de ESF.

 

La kampon utiligado kovras precipe la revuo de CED, Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo- Planado) eldonata de la granda nederlanda eldonejo Benjamins, kaj redaktata de d-ro Tonkin kaj d-ro Probal Daŝgupto, profesoro pri lingvistiko ĉe la Universitato de Hajderabado. La revuo aperas trifoje jare. Inter la artikoloj aperigitaj en 2002 estis detala recenzo de la etimologia vortaro de Vilborg (de Carlo Minnaja), studo pri lingva komunikado en internaciaj organizaĵoj (de Claude Piron), kaj prezento de la latina kiel internacia lingvo (de Vera Barandovská-Frank). La interlingvistikan fakon de la revuo redaktas d-ro Fettes. La artikoloj aperas en diversaj lingvoj, plej ofte la angla, sed kun resumoj de ĉiuj artikoloj en Esperanto. La revuo estas abonata de ĉiuj ĉefaj esplorbibliotekoj kaj membras en ĝia redaktokomitato eminentaj lingvistoj. Pro tio, ke tiu ĉi unuaranga faka periodaĵo estas direktata unuavice al la ekstera publiko, ĝi estas relative nekonata en Esperanto-rondoj, sed ĝi ludas gravan rolon en la akceptigo de Esperanto inter lingvistoj kaj aliaj universitatanoj.

 

Aperas ĉe UEA ankaŭ la plurlingva serio Esperanto- Dokumentoj, broŝurformaj informiloj pri diversaj aspektoj de UEA, Esperanto, kaj rilataj temoj. Aldoniĝis al tiu serio en 2002 i. a. traduko de verko de Robert Phillipson, Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. En preparo ĉe UEA estas traduko de libro de Phillipson pri la eŭropa lingvopolitiko. Inter la ĉefaj prioritatoj de CED estas la kreado de granda reprezenta korpuso de Esperanto taŭga por utiligo fare de esploristoj; tiu projekto bone antaŭeniras sub la gvido de Bertil Wennergren, en kunlaboro de d-rino Koutny kaj kun subvencio de ESF.

 

En la Universala Kongreso en Fortalezo, la Esperantologia Konferenco pritraktis la temon La Esperanto-kulturo: Diverseco en unueco, unueco en diverseco. Finiĝis la serĉado de subvencio por la Biblioteko Hodler, la biblioteko de UEA en Roterdamo: ESF subskribis kun UEA kontrakton por plena analizo de la financaj kaj aliaj bezonoj de la Biblioteko.

 

Vigle progresas ankaŭ la agado de organizaĵoj kaj iniciatoj, kiuj diversmaniere apogas aŭ komplementas la laboron de CED: aperis en Svedio plia numero de la revuo Esperantologio; la germana interlingvistika organizaĵo Gesellschaft für Interlinguistik aperigis sian informilon kaj aliajn eldonaĵojn; ESF subvenciis plurajn interlingvistikajn projektojn kaj gastigis (kaj daŭre gastigas) la retpaĝaron de CED; la nova docento pri interlingvistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, Wim Jansen, bone komencis sian agadon per organizado de publika kolokvo ĉe la universitato en decembro. Daŭris bonaj kaj intimaj rilatoj kun la Akademio de Esperanto: pluraj kunlaborantoj sur la tereno esploro kaj dokumentado estas samtempe Akademianoj.

 

Kompreneble, la esplorado kaj dokumentado pri Esperanto kaj rilataj temoj estas preskaŭ senlima temo, sed la agado en kaj ĉirkaŭ UEA antaŭeniris tre efike en 2002.