• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 10:40:01    
Verda literaturo el Svedio

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ bonvole aŭskultu unue la artikolon "Verda literaturo el Svedio", presitan en la revuo Esperanto n. 6 kaj verkitan de Sten Johansson, due, la artikolon "Nekutima sperto" verkitan de Nadine Riviere, fine, la artikolon "Ĉu fina venko en Bruselo", simpozio pri lingvopolitiko en Eŭropa Unio.
 
Jen estas la artikolo:

Verda literaturo el Svedio

La artikolo de sinjoro Sten Johansson diras:

La "diligenta kolegaro" en Svedio ne amase kontribuis al la originala literaturo Esperanta. Troviĝas esceptoj, sed por trovi la du plej gravajn, necesas retro-salti tra la tempo duonan jarcenton. En la jaroj 30-aj ĝis 50-aj Stellan Engholm (1899-1960) kaj Ferenc Szilágyi (1895-1967) apartenis al la pintoj de Esperanta prozo.

La verkoj de Engholm estas esence ideaj, tamen lokitaj en popolan medion. Grava verko estas la romano Homoj sur la tero, per kiu li gajnis romankonkurson de Literatura Mondo en 1931. Ĝi prezentas la vivon de tri generacioj da terkultivistoj, kaj ĉefrolas en ĝi la tero kaj ties signifo por la homa spirito. Konata estas ankaŭ lia trilogio pri Torento el 1934- 1946, kie rolas kelkaj infanoj kaj junuloj en sveda feruzina urbeto dum la jaroj tridekaj. Al hodiaŭa leganto mi tamen unuavice rekomendus liajn novelojn, kolektitajn en La lupo sur Kapitolo (1997). En ĉiuj liaj verkoj oni ĝuas simplan, konkretan stilon.

Szilágyi estis centreŭropa intelektulo el Budapeŝto, hazarde replantita en nordan humon. Li estas unu el la ĉefaj stilistoj de la Esperanta prozo el ĉiuj epokoj. Ankaŭ la humanismaj kaj toleremaj ideoj de liaj verkoj tre gravas. Elstaras la novelaro Koko krias jam! (1955) kaj la romano Mistero minora (1958), sed ankaŭ liaj pli fruaj novelaroj imponas. Ial Szilágyi ne estas laŭmerite konata, eble pro la ekzila vivo en Svedio, kiu tamen inspiris al li temojn de pluraj trafegaj noveletoj pri kulturaj diferencoj.

El la poezia kampo menciindas la poemoj de Magda Carlsson (1896-1971), kiu tamen pli multe tradukis ol verkis. Ankaŭ Engholm kaj Szilágyi bonege tradukis prozon kaj poezion.

Hodiaŭ eble plej famas poetoj: la konkretisto Jarlo Martelmonto (Jarl Hammarberg), konata poeto ankaŭ svedlingve, kaj la lirikisto Aira Kankkunen. De Martelmonto aperis tri originalaj poemaroj Esperantaj: Ajn (1983), Ike ize ive (1991) kaj Cetercetere (2002). En lia poezio ne estas frazoj, nur vortoj, kiuj kreas kvazaŭŭvortpentraĵon. De Kankkunen aperis du poemaroj kaj unu novelaro.

Jen kaj jen videblas en la Esperanta gazetaro poemoj ankaŭ de aliuloj, ekz. Franko Luin, Leif Nordenstorm, Malte Markheden. De Gunnar Gдllmo kaj Harold Brown aperis interalie dramoj, de Stig Jacobson noveloj. Kaj ankaŭ la verkinto de ĉi artikolo ŝutis aron da libretoj sur la verdajn librejojn, inter kiuj troviĝas du novelaroj, tri facillegaj rakontoj kaj kvar krimromanetoj. Informoj pri Esperantaj aŭtoroj kaj originalaj verkoj legeblas Interrete ĉe http://dreamwater.net/esperanto/ aŭ www.geocities.com/origlit/ .

Traktante la Esperanto-verkadon en Svedio, ni ne forgesu la muzikistojn. Unue la tekstoj de la Stokholma rok-grupo Persone atingis amason da ge- kaj eksjunuloj.

Plue la disfalo de Sovetunio ĵetis sur la Baltmaran bordon de Svedio aron da muziktalentuloj. Jam ĉie oni konas la tenerajn kantotekstojn. Jen literaturo kiu penetras ne nur tra la oreloj, sed eĉ en la korojn!

Karaj aŭsksultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon titolitan: Verda literaturo el Svedio.

Nun bonvole aŭskultu alian artikolon verkitan de Nadine Riviere:

Nekutima sperto

La artikolo diras:

Dum la someraj ferioj, nia familio vojaĝis kvinope al Benino, malgranda lando okcidente en Afriko. Dank' al Gaston Houssou kiu akceptis nin en la lokalo de la Esperanto-asocio de Lokossa, ni vivis dum du semajnoj laŭ la afrika maniero.

Ni tiel mem konstatis kiom bonŝancaj ni estas: premu la ŝaltilon, tuj aperos lumo; turnu la kranon, kaj alvenos trinkebla akvo, eĉ varma aŭŭ malvarma, laŭ via deziro! En Benino, multaj homoj ne havas elektron kaj devas paŝi tre longe por atingi la puton kie ili povos elĉerpi sitelon da netrinkebla akvo. En la vilaĝoj, la loĝejoj ankoraŭ estas faritaj el pajlargila mortero, la homoj dormas surgrunde kaj la infanoj estas preskaŭ iam senvestaj.

Unu el la celoj de nia vojaĝo estis vizito de la orfa lernejo esperantista, kies direktoro estas Gaston Houssou mem.

En Benino, la publikaj lernejoj ne estas senpagaj kaj, kvankam la prezo ne estas alta, multaj infanoj ne povas iri al tiuj lernejoj. La lernejo de S-ro Houssou akceptas la infanojn de tiuj kiuj ne povas pagi la publikan lernejon. Ĝi akceptas ankaŭ georfojn. Tial ĝi daŭre bezonas monhelpon.

Do, ni loĝis en Lokossa kaj dum dek tagoj ni veturis ĉiumatene je dudekkilometra distanco, laŭ vojoj tra la savano ĝis la vilaĝo Tozounmé.

La unuan tagon la infanoj (inter 4- kaj 13-jaraĝaj) akceptis nin per kantoj en la lingvoj fon, Esperanto kaj la franca, kaj per afrikaj dancoj. La programo estis tre simpla: matene, ni okupiĝis pri la infanoj; ni tagmanĝis en la orfejo, kaj poste piediris tra la vilaĝo por saluti iliajn familiojn.

Posttagmeze ni denove estis kun la infanoj.

La lernejo akceptas pli ol cent infanojn disigitajn laŭ tri klasoj. Mia patro Christian Rivière okupiĝis pri la plej grandaj kaj instruis al ili la bazojn de Esperanto; mia patrino Martine kaj la fratino Solange vartis la plej junajn (kantetoj, ludoj ...), kaj mi mem prizorgis la grupon de la mezaĝaj infanoj.

Ni rapide konstatis ke ni ĉiuj havas la saman problemon: kiel komuniki kun tiuj infanoj? Efektive, kvankam la franca lingvo oficiale estas la "lingvo de la lando", ni ekkomprenis ke ili tute ne regas ĝin. Konsekvence, ilia unua tasko, kiam ili eniras lernejon, estas eklerni fremdan lingvon kaj uzi ĝin dum ĉiuj kursoj (literaturo, matematiko, historio ...). Kaj eĉ la instruistoj kiuj supozeble devus paroli la francan por ĝin instrui, ofte nin ne komprenis (kaj inverse)!

Ni ĉiam estis reĝe akceptataj; ĉiam ni vidis ridetojn sur la vizaĝoj, eĉĉ se la vivkondiĉoj plej ofte estas minimumaj.

Krome ni estis komisiitaj transdoni, je la nomo de "Centre Culturel Nantes Espéranto" kaj "Espéranto 44" (du asocioj de suda Bretonio), sumojn kiuj ebligos restarigadon de klasĉambro kaj konstruadon de alia. Komence de la lernojaro, uzeblos entute kvar klasĉambroj.

Sed tia ago estas nur guto en oceano de bezono. Mankas ĉefe la lerniloj, libroj, papero, kajeroj, kreto, pli modernaj tabuloj ...

Ni varme gratulas la tutan sindediĉan skipon de la lernejo kaj orfejo, interalie G. Houssou, kiun ni plian fojon dankegas pro ĉio. Bela pruvo ke Esperanto estas kaj efika rimedo por helpi, kaj tutkontinenta celo por malaperigi lingvajn barilojn.

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon titolitan: Nekutima sperto.
Fine de nia hodiaŭa programero, ni konigu al vi pri

Simpozio pri lingvopolitiko en Eŭropa Unio:

Ĉu fina venko en Bruselo?

Kiom longe ekzistas diskriminacio en la interna komunikado de la institucio de la Unio, la kompetentaj organoj entreprenu esploradon en la kampo de ne-diskriminacia sistemo kiel universala lingvomodelo planlingva, diras la findeklaro de simpozio organizita de la esperantisto Michael Cwik, porparolanto de la organizanta 'Forumo por lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco'.

La simpozio, okazinta la 6-an de majo en la Eŭropa Parlamento en Bruselo pri la temo Kiun lingvopolitikon por plurlingva Eŭropa Unio?, allogis centon da politikistoj kaj interesitoj. Ĝi estis organizita de diversaj eŭropaj kaj lingvoasociaj organizaĵoj. Malgraŭ kontraŭaj klopodoj, la ĉeforganizanto Michael Cwik sukcesis teni mencion pri Esperanto en la fina deklaro. La grava simpozio alvokas la Eŭropan Union subteni studojn pri realigadoebleco kaj faciligi lingvoeksperimentojn rigarde al finfina solvo de restanta diskriminacio en interna kaj interetna komunikado.

Ĉu la simpozio estas antaŭsigno de la fina venko en Eŭropo? Entute ĝi estas utila afero, ĉar ĝi helpas pliatentigi pri la dimensioj de la eŭropa lingvo-problemo, diras Detlev Blanke, direktoro de la Societo por Interlingvistiko kaj docento ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino. Oni ŝajne pli ol antaŭe jam iel akceptas, ke ankaŭ tia alternativo almenaŭŭ estas diskutebla. Tamen nemulte da homoj - jam pro politikaj kaŭzoj - donas ŝancon al la proponita planlingva modelo. Se oni atingus, ke iam oni almenaŭŭ verkos oficialan ekspertizon pri la 'nuna stato de la aplikado de planlingvo(j) kaj eventuala perspektivo', tio jam estus granda sukceso. Tia oficiala ekspertizo devus okazi antaŭ la proponoj pri eksperimentoj.

Blanke prelegis pri "ŝancoj kaj limoj de planlingvoj". La planlingva problemo estis lerte enkadrigita en la tuton, do ne altrude. Tamen, dufoje 15 minutoj kompare al la aliaj programeroj, kaj foje senfinaj detaldiskutoj, estis iom maltro. Cwik gratulinde preparis, laboris, diskutigis, gvidis. Tiaj simpozioj valoras, se oni ne havas tro da nerealaj esperoj, opinias Blanke.

La simpozianoj havis okazon aŭskulti Esperantan prelegon de Věra Barandovská pri Planlingvo kiel ilo por lingvolernado.

Altnivelan interpretadon el Esperanto francen garantiis Angelos Tsirimokos, profesia tradukisto ĉe la Konsilio de la Eŭropa Unio. El lia franca la interpretĉeloj relajse interpretis al la aliaj oficialaj lingvoj de la simpozio: la angla kaj la germana. La interpretado al nur tri lingvoj fakte estis unu el la raraj kritikindaĵoj. Kial mi devas pagi dek eŭrojn por interpretado inter kaj el la grandaj lingvoj, nome la franca, germana kaj angla? plendis nederlandlingva partoprenanto.

La interpreta servo de la Eŭropa Komisiono ne pretis finance subteni interpretadon. La organizantoj devis en la lasta momento dungi privatajn interpretistojn por garantii bazan interpretadon en tri lingvoj. Tiuj tri estis relative egalkvante parolitaj. Estis tamen nur germanoj, kiuj pretis rezigni paroli en sia gepatra lingvo kaj ofte ŝanĝis al la angla. Germana parlamentano eĉ pretus limigi la uzadon nur al la angla, observis Marko Naoki Lins, projektmanaĝero de la Brusela Komunikadcentro.

La simpozio ne estas antaŭsigno de la fina venko. Tamen homoj serioze konsideras Esperanton kiel alternativon. Tiel resumis Dafydd ap Fergus, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, sian impreson pri la simpozio. Oni ankaŭ alimaniere kaj pli klare parolas pri la lingva malegaleco. Tio estas komenco kaj kelkaj neesperantistaj partoprenantoj laŭdis la agemon de esperantistoj en la defendado de la principo de la lingva egaleco, ĝojas Dafydd ap Fergus, kiu koncize prelegis pri kazoj de lingva diskriminacio en dunganoncoj. Post la simpozio parlamentano petis de mi pli da informoj pri la lingvaj problemoj.

Posttagmeze la simpozio koncentriĝis al praktikaj paĝoj por la estonto. La parlamentanoj Jean-Maurice Dehouse el Belgio kaj Astrid Thors el Finnlando konfesis ke la konkretaj rezultoj de la Eŭropa Jaro de Lingvoj en 2001 estis magraj.

Konkreta ideo por longdaŭre efika aliro povus esti establo de eŭropa oficejo por plurlingvismo. Mi ŝatas tiun ideon, opinias Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, ni bezonas eŭropan programon por lingvolernado kaj plurlingvismo, kiu kreas emon kaj instigon al fremdlingva lernado. Mi estas kontraŭ iu ne-intervena principo, ĉar mi ne kredas ke la merkato solvas ĉion. Kulturo kaj do lingvo sekvas la ekonomion. La merkato jam forte tendencas al 'solvo', kiu reprezentas nur la anglan. Sed se ni devas protekti lingvojn, necesas politike kaj individue kontraŭagi.

Dum la simpozio esperantistoj vigle atentigas pri konkretaj lingvaj problemoj en la eŭropaj instancoj. Lins ĝeniĝas pro decido ke la surbendigoj de la eĉropparlamentaj sesioj estu tradukitaj unue nur en la anglan. Tiu angla versio servu poste kiel fonto por la tradukoj en la aliajn lingvojn.

La sekvo estas sufiĉe klara: ekzemple kontribuo de portugala deputito estos unue tradukata en la anglan kaj el ĝi en la hispanan. Stultaĵo! Kial nur irlandaj kaj britaj civitanoj ricevu estonte profesiajn rekte tradukitajn dokumentojn kaj ĉiuj aliaj EU-civitanoj nur malplikvalitan, nerektan version? La Eŭropa Parlamento kaj ĝiaj politikistoj eĉ ne kapablas ordigi la lingvan demandon en sia propra domo, opinias Dafydd ap Fergus de Eŭropa Esperanto-Unio. Ne nur diskriminacia, sed ankaŭŭ praktike tute absurda estas tiu labormaniero, almenaŭ kiam temas pri lingvoj pli intime parencaj inter si ol al la angla, rimarkigas Tsirimokos. Jes, pragmatikan solvon, sed kial tiam tiom premi la anglan? Ofte ĝuste la angla havas malbonan koncepton por EU-diskutoj pri ekzemple leĝaro aŭ vino.

Post la plendoj pri specifaj lingvaj problemoj, la germana parlamentano Michael Gahler promesis trakti la problemon. La administracio ofte faras tion, kion ĝi opinias taŭga. La Eŭropa Parlamento insistas pri la plurlingvismo, asertas Gahler. Alia parlamentano Dehouse iomete pesimismas: Certe estas misproporcio inter la daŭra substreko de lingva diverseco kaj la realeco kun ĝia monolingvismiĝo al la angla.

Pluraj partoprenantoj proponis solvojn. Unu substrekis ke pragmatismo necesas same kiel pontolingvo, kiam EU havos 21 lingvojn - jam por subteni la tutan sistemon. Alikaze ja regus lingva anarkio. Alian ideon havas Yvo Peeters, flandra lingvorajta aktivisto: Neniu parolu sian gepatran lingvon. Tio jam en la 70-aj jaroj estis propono de la dana registaro.

La simpozio ne povis rezigni pri kelkaj kontraŭdiraj diskutaj temoj. Kelkaj tre emfazis la teknikan rolon de lingvo kiel komunikilo kaj vidis en la angla lingvo pragmatikanpraktikan solvon kiel 'Esperanto de hodiaŭ'. Aliaj substrekis la neceson distingi ĉe lingvopolitiko inter interna kaj ekstera uzo. Nome, ke ene de la EU-instancoj oni certe devas trovi pragmatikajn solvojn, sed la civitano kaj la elektita deputito ĉiam povu paroli en sia gepatra lingvo.

Pliaj informoj pri la simpozio haveblas ĉe la simpozia retejo: http://www.europe-citizen.net, http://www.lingvo.org/xx/3/285