• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 14:04:19    
Inaŭguro de 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto

cri



Invitite de la Yanji-a Esperanto-Asocio de la Yanbian-a Korenacieca Aŭtonoma Subprovinco, la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio, la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis de la 1-a ĝis la 5-a de oktobro en la subprovinca ĉefurbo Yanji. Vespere de la 1-a de oktobro, okazis la interkona vespero kaj antaŭtagmeze de la 2-a, la inaŭguro.

En la inaŭguro partoprenis pli ol 200 geesperantistoj el diversaj lokoj de nia lando. La urbo Yanji situas en la ĉina nordorienta limregiono, tamen venis tien por partopreni en la Kongreso geesperantistoj venintaj el la nordokcidenta limregiono Xinjiang. La du lokoj distancas inter si kelkmil kilometrojn. Iuj venis el la ĉina suda provinco Guangdong, suda ekstremo de la ĉina ĉeftero, kaj ankaŭ el la ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ni povas diri, ke la kongresanoj venis el plej diversaj lokoj de nia lando kaj ili posedas vastan reprezentantecon de la ĉina Esperantujo.

La inaŭguron prezidis samideanino Tan Xiuzhu, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo. Antaŭ ĉio, la kongresanoj stariĝis kaj kantis la himnon La Espero:

Poste la prezidanto donis parolon.

La subprovinco Yanji estas dense loĝata de niaj kore-naciecaj gefratoj. Tie viglas multaj kore-naciecaj esperantistoj. Kaj ankaŭ diversaj flankoj de la loka instanco donas de diversaj flankoj subtenon al esperantistaj aktivadoj. Ekzemple, en aŭgusto okazis tie la 22-a seminario de junaj esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. Pri la seminario ni jam raportis en niaj programeroj. En la inaŭguro de la Kongreso, koncerna flanko de la subprovinco esprimis sian subtenon al nia lingvo kaj al la esperantistaj aktivadoj. Jen parolas prezidanto de la subprovinca federacio de socisciencaj asocioj s-ro Kim (Jin Zhixi) (interpretis s-ro Li Jundao, prezidanto de Yanbian-a Esperanto-Asocio kaj prezidanto de LKK):

parolo en la ĉina lingvo tradukita en Esperanton

Lin sekvis sinjoro Li Jundao, prezidanto de Yanbian-a Esperanto-Asocio kaj prezidanto de LKK. Li diris:

La subprovinco troviĝas en la provinco Jilin. Ankaŭ reprezentanto de la Jilin-a Esperanto-Asocio s-ro Zhang Jiping, kiel gastiganto, donis parolon, bonvenigante diverslokajn s-anojn. Li diris:

Poste, reprezentantoj de diverslokaj Esperanto-asocioj donis salutvortojn al la inaŭguro. Interalie, estis reprezentantoj de la municipo Tianjin, Hongkong kaj Interna Mongolio.

LKK donis apartan lokon al ni, la Esperant-Sekcio de Ĉina Radio Internacia. Nome de nia redakcio, nia juna redaktorino samideanino Zhang Ping donis salutvortojn al la Kongreso. Ŝi diris:

Post la salutvortoj, samideano Yu Tao, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, donis raporton pri la laboro de la Ligo; samideano Wang Hanping, asistanto de la ĝenerala sekretario de la Ligo parolis pri preparado de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta venontjare en Pekino. Iliaj raportoj estas iom longaj, post nia raportado pri la inaŭguro kaj fermo de la Kongreso, ni invitos vin aŭskulti iliajn raportojn. El iliaj raportoj vi povos koni pli detale pri la ĉina Esperanto-movado en la lastaj jaroj kaj pri la preparado de la 89-a Universala Kongreso fare de ĉinaj esperantistoj.

Oni laŭtlegis iujn gratulajn leterojn al la Kongreso. Interalie estas gratulaj leteroj adresitaj de sinjoro Lee Chong-Yong, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Kley, Konstanta kongresa sekretario de UEA kaj prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio.

Post la inaŭguro, la kongresanoj sin fotis por memoro.

En la postaj tagoj, la kongresanoj diskutis pri la kongresa temo: Universala Kongreso de Esperanto kaj la ĉina Esperanto-movado en la nova jarcento, pri preparado de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto kaj pri aliaj temoj. Pri la riĉa enhavo de la Kongreso, ni raportos en niaj estontaj programeroj.