• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 14:06:47    
Fermo de 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto

cri




En la 11-a de oktobro, ni jam raportis la inaŭguron de la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto,okazinta de la 1-a ĝis la 5-a de oktobro en la urbo Yanji, ĉefurbo de Yanbian-a Kore-nacieca Subprovinco, la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio. Hodiaŭ bonvole aŭskultu raporton pri la fermo de la Kongreso.
 
La 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto iris 4 tagojn. Dum la tempo, kongresanoj partoprenis en diskutado pri la kongresa temo “Universala Kongreso de Esperanto kaj la ĉina Esperanto-Movado en la nova jarcento” kaj pri preparado de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004, Pekino, Ĉinio, ili ankaŭ partoprenis en la simpozioj pri la temoj “Seminario pri Tikos, Ĉina Fama Esperantisto”, “Esperanto kaj Turismo kaj Komerco” “Esperanto kaj Interreto” kaj “Movado de Junaj Esperantistoj en Ĉinio”. Dume ankaŭ okazis oratora konkurso. Posttagmeze de la 4-a de oktobro, okazis la fermo de la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto.

La fermon prezidis samideano Zou Guoxiang, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo. En la fermo, unue, sinjoro Hu Guozhu, prezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio, donis parolon.

Poste, samideano Wang Hanping, asistanto de la ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanta-Ligo, faris resuman parolon. Li diris:

“Esperantistoj el ĉinaj diversaj lokoj kolektiĝis en Yanji, la ĉefurbo de la Yanbian-a Kore-nacieca Aŭtonoma Subprovinco, la provinco Jilin, kaj ĉeestas al la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Per nia komuna klopodado, plene sukcesas la Kongreso! Kvankam la urbo Yanji troviĝas en la fora loko, tamen ĉinaj diverslokaj esperantistoj venkis ĉiujn malfacilojn kaj ĉeestis al la kongreso kun plena entuziasmo. Ili venis el Jilin, Pekino, Liaoning, Interna Mongolio, Henan, kaj Xinjiang, sume 25 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, kaj Hongkong. Ankaŭ venis esperantistoj de Korea Respubliko kaj Rusio. Sume 236 kongresanoj, interalie, la plej maljuna estas 87-jara, kaj la plej juna estas 10-jara. La Kongreso estas la unua tutlanda kongreso en la nova jarcento, ankaŭ estas la preparado por la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004, Pekino, Ĉinio. Tial, ĝi posedas aparte gravan signifon.”

En la inaŭguro de la Kongreso, Yu Tao, ĝenerala sekretario de Ĉina-Esperanto-Ligo, donis rapoton pri la laboro de la Ligo. La raporto resumis 4-jaran laboron de la Ligo kaj elmetis estontan celon de la Ligo. Sekve li parolis pri preparado de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta venontjare en Pekino.

La Kongresa temo estas: “Universala Kongreso de Esperanto kaj la ĉina Esperanto-movado en la nova jarcento”. Kongresanoj vigle diskutis kiel bone okazigi la venontan Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino kaj kiel pli forte akceli la Esperantan movadon en Ĉinio. Han Zuwu, Xiao Huoli, Hou Zhiping, Qian Hongcheng, Li Shijun kaj aliaj kongresanoj donis parolon en la diskutado. Dum la Kongreso, okazis du kunvenoj de respondeculoj de ĉinaj Esperantaj asocioj de diversaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj. Cetere, okazis propona kunveno por la ĉina Esperanta-movado. Ĉina Esperanto-Ligo studos kaj diskutos pri la proponoj elmetitaj de kongresanoj kaj fine praktikos la proponojn. Dum la kongreso, ankaŭ okazis specialaj kunvenoj, ekzemple, “Seminario pri Tikos, Ĉina Fama Esperantisto”, “Simpozio de Esperanto kaj Turismo kaj Komerco”, kaj “Movado de Junaj Esperantistoj en Ĉinio”. Pli ol cent homoj ĉeestis al tiuj simpozioj. Ankaŭ aperis novaj esperantistaj verkoj kaj libroj dum la kongreso. Kongresanoj ankaŭ ĝuis mirindan prezentadon de esperantistaj artaj grupoj.

La sukceso de la kongreso certe akcelos la preparadon de la venonta Universala Kongreso de Esperanto, kaj puŝos antaŭen la ĉinan Esperantan-movadon!”

Poste, sinjoro Liu Junfang, mia instruisto en la Esperanta Redakcio de Ĉina Radio Internacia, proklamis diversajn premiajn rezultojn, inkluzive de progresintaj esperantaj asocioj, progresintaj esperantaj instruistoj, elstaraj esperantaj gazetoj en 2002 kaj la premiitoj de la oratora konkurso dum la kongreso.

Poste, podianoj disdonis la premiojn.

Ĝenerala sekretario de Ĉina-Esperanto-Ligo Yu Tao deklaris la kongresan rezolucion. La rezolucio diras:

“La 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto, okazinta en Yanji de Jilin-provinco, Ĉinio, de la 1-a ĝis la 5-a de oktobro 2003, kun 236 ĉeestantoj el 26 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj la Speciala Administra Regiono Honkong de Ĉinio, de Korea Respubliko kaj Rusio, kaj traktinte la temon “La Universala Kongreso de Esperanto kaj la ĉina Esperanto-movado en la nova jarcento” atentigas pri la graveco de la 71-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1986 en Pekino kaj la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en 2004 en Pekino, kiuj estis kaj estos grandskala diskonigo de la internacia lingvo kaj sinprezento de la Esperanto-movado al la socia publiko, kiuj aktivigis kaj sinpiros la ĉinajn samidenanojn al pli vigla partopreno kaj entuziasma kontribuo al la movado;

Li daŭrigas:

Kongresanoj pasigis la rezolucion per aplaŭdado.

Fine, sinjoro Hou Zhiping proklamis gratulan leteron al Ba Jin, ĉina fama verkisto kaj subtenanto de la ĉina Esperanto-movado, por gratuli lian centjaran jubileon. Ĉiuj kongresanoj skribis siajn nomojn en la letero.

La 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto jam fermiĝis, tamen bonaj memoraĵoj ĉiam restas en nia kapo. Kaj ni konvinkiĝas, ke dank’al nia klopodado, la Esperanto-movado en Ĉinio certe disvolviĝos pli bone kaj pli rapide!

Karaj samideanoj, ĝis la venonta Universala Kongreso de Esperanto, ĝis Pekino.