• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 14:08:22    
Raporto pri vizito al Japanio (3)---Rakonto de sinjoro Hideki Harada

cri



Nun mi rakontas mian renkontiĝon kun japana amiko, sinjoro Hideki Harada, dum mia vizito al Japanio okaze de ĝia 90-a Esperanto-Kongreso.

Estis en Domo de Publika Farto de urbo Takamatsu da Shikoku. Sinjoro Hideki Harado prezidis nian duan prelegon. Antaŭ tio, ni jam renkontiĝis en urbo Higasi-Kagawa, kie li diris al mi, ke li ŝatas nian esperantan elsendon. Jam estis kelkaj amikoj, kiuj rakonti al mi pri sia aŭskultado al nia elsendo. Tamen tiutage, post nia prelego, sinjoro Harada montris al mi materialojn kun bildo. Tiom konataj estas la materialoj! Ili ja estas nia programero Vojaĝo en Ĉinio presita el nia retpaĝo! Temas pri la Granda Muro! Sinjoro Harada petis min per la ĉinaj ideogramoj skribi iujn lokajn nomojn por ke la artikolo estu ankoraŭ plifacile komprenebla.

Kiam mi revidis sinjoron Harada dum la Japana Esperanto-Kongreso, mi faris intervjuon al li.

“Mi estas Hideki Harada, el Japanio. Mi tre ĝojas renkontiĝi kun sinjorino Jianchao. Mi ege ĝojas, ke vi partoprenas en la 90-a Japana Esperanto-Kongreso en Kameoka. Mi kutime aŭskultas elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi tre ŝatas la programeron Vojaĝo en Ĉinio. Nuntempe, Vojaĝo en Ĉinio estas titolita de Monda Trezoro de UNESKO, kaj vi disaŭdigas laŭvice la lokojn kaj konstruaĵojn kaj tiel plu.

“Okaze de la venontjara UK en Pekino, mi tre ĝoje aŭskultas tiun programeron. Mi jam registris kelkajn programerojn kaj fojrefoje aŭskultadas per kasedo. Ankaŭ mi prezentas tiujn kasedojn al samideanoj. Kompreneble mi ankaŭ legas vian TTT-ejon pri tio. Mi povas foje refoje legi la programeron (surrete).

(Ĉu vi iam aŭskultis la programeron surrete?)

“Jes, jes, mi tre ĝojas ke vi disaŭdigas vian elsendon surrete. Ĉar tio estas pli klare kaj bele aŭskultebla.”
El lia proprono mi sentas, ke sinjoro Harada ja ekstreme atentas nian elsendon.

“Laŭ mia opinio, en via TTT-ejo en kelkaj programeroj vi enmetis la sonmaterialojn kaj tio estas multe pli konvena por legi la programerojn. Se vi povos, mi petas, ke vi metu sonmaterialojn en ĉiuj programeroj.”

(Via proponoj estas tre bona. Ni klopodos por kontentigi la postulojn de aŭskultantoj.)

“Tio estas multe pliutila por aliaj aŭskultanltoj aŭ legantoj de via TTT-ejo.

(Estas kortuŝe, ke vi tiom prizorgas nian programeron)

“Ankaŭ mi prezentas kasedon de via elparolo kaj ankaŭ prezientas la presitajn programerojn (al amikoj ) por ke ni kune legu kaj aŭskultu viajn elsendojn.

(Ĝuste pro la laboroj kaj subtenoj de aŭskultantaro, nia Esperanto-elsendo povas longetempe daŭri.)

(Ĉu vi planis vojaĝi tra Ĉinio laŭ la spuro de la Mondaj Heredaĵoj, kiam vi parotprenos en la 89-a UK venontjare?)

“Antaŭ tio, mi legas (la programeron) kaj preparas min por kiam mi vizitos tiujn mondajn heredaĵojn en via lando, mi jam bone konas tiujn heredaĵojn. Mi devas preparas pro tio.

Iu sceno profunde gravuriĝis en mia memoro, ke en la bankedo celebre al la 80-a datreveno de la fondiĝo de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto, sinjoro Harada montris al mi metrialojn kun belaj koloraj bildoj elpresitajn el nia TTT-ejo. Estas seriaj raportoj pri perioda historio de la Komunista Partio de Ĉinio. La programero estas speciale farita de nia respektinda kolegino Wang Yuqin, intervjuinte en kelkaj lokoj por dediĉi al nia Nacia Tago—la Unua de Oktobro. Sinjoro Harada petis min fari subskribon sur la artikoloj por ke ili estu eternaj memoraĵoj!

La rakonto pri sinjoro Harada portempe finiĝas, tamen daŭras lia aŭskultado al nia elsendo kaj legado de nia retpaĝo, ĉar li planas vojaĝi tra Ĉinio kaj propraokule vidi la ĉinajn Mondajn Heredaĵojn jam bone konatajn pere de nia disaŭdigo. Mi deziras, ke sinjoro Hideki Harada havu agrablegan vojaĝon en Ĉinio venontjare!