• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 14:10:32    
Raporto pri vizito al Japanio (2) ------Oomoto, EPA kaj la kongreso

cri


Mi daŭre raportos mian viziton al Japanio dum la antaŭaj du semajnoj de oktobro.Temas pri tio, ke la 90-a Japana Esperanto-Kongreso donis al mi impreson tre agrablan.

Ĉi-jare estas la datreveno de la 80-a jariĝo de la Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto. Oomoto estas religio fondiĝinta en 1892. en 1923, Oomoto enkondukis Esperanton kaj fondis Esperanto-Propagandan Asocion, kun la celo ackeli la mondan pacon. De la 50-a datreveno, nome de la jaro 1973, Oomoto-EPA prosperis inviti la Japanan Esperanto-Kongreson en ĉiu deka jaro. Do por la 90-a kongreso, Oomoto portas la ĉefan taskon en preparado kaj organizado. En la malfermo de la kongreso, sinjoro Kyotaro Deguchi, prezidanto de Esperanto-Propaganda Asocio salutas la kongreson, dezirante, ke ĝi estu la unika kaj signifoplena:

“Mi elkore bonvenigas vin ĉiujn en la urbo Kameoka kun abunda naturo, bele brokita de abuntaj koloroj, kaj en la 90-a Japana Esperanto-Kongreso, dezirante la varman kunlaboron de ĉiuj partoprenantoj kaj la fruktoriĉan sukceson de la la kongreso”

La kongreso ja estas la sukcesa, kaj donas al mi ion novan.

Kiel gastoj al la kongreso kaj Oomoto, ni loĝis en la akceptejo de Oomoto en Kameoka, urbo sub Kioto. Mi profunde perceptis la spiriton iniciatitan de Oomoto: Unu Dio, Unu Mondo kaj Unu Lingvo. Tie ĉiuj estas postulataj paroli Esperante, almenaŭ Esperante saluti. Ĉie regas penso de la homa amo kaj monda paco. Tiu etoso rekte influas la kongreson. En sia salutparolo, honora prezidanto de la kongreso kaj la kvina spirita gvidantino de Oomoto Deguĉi Kurenai klarigis la penson hereditan de oomotanoj: “Esperanto estas nepre necesa por la mondpaco”. Ŝi retrorigardis la historion de japana Esperanto-movado kaj esprimis la deziron reokazigi UK-on en Japanio. Ŝi diris:

“De Kiam D-ro Zamenhof publikigis Esperanton en la jaro 1887, jam pasis pli ol cent jaroj kaj la Esperanta movado de la mondo eniris en sian duan jarcenton. Ankaŭ la japana Esperanto-movado baldaŭ atingos sian 100-an datrevenon, de kiam fondiĝis Japana Esperanta Asocio. La origino de la nuna Japana Esperanto-Insitituto. Mi do esprimas profundan respekton al ĉiuj samideanoj, kiuj dum longa periodo sin oferis al la Esperanto Movado. Dume oni nun antaŭenpuŝas la agadon por inviti Universalan Esperanto-Kongreson al Japanio en la jaro 2007 kaj se realiĝos ĉi tio, en nia lando ni havos UK-on ekde tiam kiam ĝi okazis en Tokio en la jaro 1965. En tio mi sentas la novan tajdon de la japana Esperanto-movado.”

Tion ankaŭ ni forte perceptis, kiam ni vizitis la japanan havenan urbon Jakohamon antaŭ la kongreso. En tiu urbo kun altgrada modernigeco nin renkontis sinjoro Huzimaki Ken`iti, sekretario de la pra-LKK por la 92-a UK en Jokohamo. Kvankam UEA ankoraŭ ne dicidis okazigi la 2007-ajaran kongreson en Japanio, tamen, oni jam plenforte laboras por gajni la gastigantecon al Jokohamo. Sinjoro Huzimaki Ken`iti diris:

Eble de nun, oni ankoraŭ pli energie laboras por realigi la celon gastigi UK-on. En la urbo Kameoka kongresanoj vidis esperon. La orelplaĉa melodio, la naiva voĉo prezentita de infanoj dum la paŭzo de la malfermo informis la esperon.

Intervjuate, sinjoro Hori Yasuo, prezidanto de KAEM, kiu konigis pri la stato de Japana Esperanto-Movado kaj la klopodo por reokazigi UK-on en Japanio.

“La jaro 2006 estos centjara jubileo de japana Esperanto-movado. Ni planas festi la jaron. Ni havas diversajn planojn kaj ili parte jam plenumiĝis. En Svedio, ni invitis UK-on al Jokohamo en 2007 jam. UEA principe decidis la inviton. Tamen en novembro venos Steele el UEA. Li esploros pri la kondiĉo de Jokohamo kaj eble en venonta aprilo UEA decidos la okazigon de UN en Japanio.”

Li metis sian esperon sur junan generacion:

“Esperanto estas ideala movado, en la socio ĝenerale troviĝas kelkaj procentoj da idealistoj. Mi kredas, ke eble naskiĝos novaj kaj junaj esperantistoj en Japanio.”

Kiel kutime, la kongreso aranĝis ankaŭ iujn kunsidojn kaj prelegojn, Aparte menciinde estas, ke la kongreso honore gastigis profesoron Reinhard Selten, Nobel-premiiton pri ekonomiko, por fari prelegon. Lia prelego titoliĝas: La Distribuo de fremdlingvaj spertoj kiel ludoteoria ekvilibro. Per ludoteorio el ekonomia vidpunkto, li eksplikis la neceson de la komuna lingvo en la internacia interfluo:

“Mi volas diskuti la demandojn: kial oni lernas kelkajn lingvojn pli multe ol la aliajn……”

Ankaŭ prefesoro Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de UEA, faris prelegon titolitan Esperanto kaj Internaciaj Organizoj. Kamarado Kreŝimir Barkoviĉ, delegito de SAT, prelegis pri sia libro titolita 7000 tagoj en Siberio.

Dum la kongreso mi kelkloke rigardis kaj sonbendigis iujn okazaĵojn, kiaj “Interreta Esperanto-Universitato”,“Azia Agado” “Ni kantu” (de la Esperanto-propaganda Asocio), kaj tiel plu.

Al mi eble la plej grava kaj interesa estas kunsido de aŭskultantoj. Pli ol cent amikoj kuniĝis por aŭskulti vid-al-vide al esperantlingvaj parolistinoj el Ĉinio, Pollando kaj Kubo. Ili akre demandis kaj varme prezentis proponojn, kiuj certe estos riĉajo por ke ni plibonigu nian estontan Esperantan elsendon. Kortuŝe, ke ĉeestantoj donis multe da zorgojn pri la 89-a UK en Pekino venontjare. Iu amiko diris:

“Mi havas intereson pri la venontjara Pekina UK, tamen ĝis nun mi neniam aŭskultis el via radio informojn pri LKK……”

La kongreso daŭris nur du tagojn, tro mallonga kompare kun UK eĉ kun iuj landaj kongresoj. Posttagmeze de la 13-a de oktobro, kun la bato de ligna martelo kontraŭ la tablo sur podio, sinjoro Takashi Ago, kiu prezidis la tutan kongreson deklaris la fermon de la kongreso. La kongreso, kvankam mallonga, estas fruktodona. Oni spertis altnivelan, bonkvalitan kaj sukcesan kongreson. Kiel sinjoro Yu Tao, ĝenerala sekretario de ĈEL kaj komitatano de KAEM, parolis en la fermo:

“La japana Esperanto-movado ludas gravan rolon en Azio eĉ en la monda movado. Ĉi tie la kongreso havas pli ol mil aliĝintojn. Tio estas atesto, ke la japana Esperanto-movado prosperas. Kun granda ĝojo, mi informiĝis, ke JEI invitis 92-an UK-on de 2007 en Jokohamo. Mi Esperas, ke venos ĝojiga informon en Pekino venontjare kiam la estraro de UEA faros decidon pri tio. Certe, via sukceso estos triumfo ankaŭ de Azia movado. Do mi deziras al ĉiuj kongresanoj sukceson kaj sanon. Mi deziras, ke pli prospera kaj pli progresa estos la japana Esperanto-movado en la venontaj jaroj.”

Finiĝis la kongreso, tamen nia restado en Oomoto je dutagoj daŭris. Mi travivis apartan Esperanto-kongreson en Japanio, precipe la restadon en Oomoto. Mi pli multe perceptas la oomotan etoson: modesta, diligenta kaj esperanta. Kiel sinjoro Lee Chong-Yeong kelkfoje admiris: Se ekzistus paradizo, ĉi-tie estus.