• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 14:14:05    
Raporto pri vizito al Japanio (1)

cri


De la 4-a ĝis la 16-a de oktobro, laŭ invito de japana amiko sinjoro Miyoshi Etsuo, mi faris viziton al Japanio. Invititaj estis ankaŭ miaj samfakulinoj respektive el Pollanda Radio sinjorino Barbara Pietrzak kaj Kuba Radio sinjorino Maritza Gonzalez. Ambaŭ ili estas kapablaj parolistinoj de Esperanto-elsendo.

La ĉifoja voĵago fontis de tio, ke antaŭ du jaroj sinjoro Miyoshi Etsuo partoprenis en la 86-a Universala Kongreso, okazinta en Kroatio. Kiam li ĉeestis al kunsido de aŭskultantoj de radioj aranĝita okaze de la kongreso, demando aperis al li en la kapo: “kia efikos estos, se radio-fakuloj persone propagandos Esperanton en Japanio, se oni intencas prosperigi la Esperanto-movadon en Japanio?” Sekve naskiĝis la ideo inviti nin al Japanio. Post 2-jara preparado li finfine sukcesigis la inviton.

Sinjoro Etsuo funkciigas familian kompanion Swany, kiu ĉefe produktas ekskursajn valizojn kaj gantojn por skiado. Estas intimece por mi el Ĉinio, kiam mi aŭdis, ke li havas fabrikojn en Ŝanhajo de Ĉinio.

Nia vizito havis tri celojn laŭ la plano de sinjoro Etsuo: prelego, propagando kaj partopreno en la 90-a Japana Esperanto-Kongreso. Krome, ni ĉiuj mem portis taskon: intervjuo kaj raporto.

Ni oficiale faris trifojajn prelegojn respektive en la Centra Publika Halo de Higashi-Kagawa en Shikoku; la Publika Halo de Takamatu kaj Gakushi-Kaikan (Akademia Domo) en Tokio. Antaŭ tio, oni jam anoncis la okazigojn per flugfolioj kaj ĵurnaloj. Ĉiufoje ni havis ĉirkaŭ 60-70 ĉeestantojn. Mirinde estas, ke prelegante ni sukcesis konigi pri nia propra lando per lingvoj nek la ĉina nek la pollanda nek la hispana sed Esperanto! Samtempe ni propagandas Esperanton dank` al la konigado pri koncernaj temoj.

Tio estas neforgesebla, ke ĉiuokaze mi renkontis aŭskultantojn de Ĉina Radio Internacia, ili fidele sekvas nian elsendon jam de kelkaj jaroj, iuj eĉ povas detale kalkuli niajn programerojn per iliaj titoloj. Estas tiel kortuŝe, ke sinjoro Hideki Harada, kiu prezidis nian duan prelegon, montris al mi artikolojn presitajn el nia retpaĝo, temas pri la programero Vojaĝo en Ĉinio. Li diris al mi, ke li plej ŝatas tiun programeron, precipe la lastatempajn, rilatajn al la Mondaj Heredaĵoj. Li petis min skribi ĉinajn ideogramojn de iuj lokaj nomoj por pliprofundigi la komprenon. Li eĉ petis min fari subskribon sur la folioj de la artikoloj, por ke ili estu eternaj memoraĵoj. Dum la japana Esperanto-Kongreso, mi faris intervjuon kun sinjoro Hideki Harada.

En la tuta tempo nin akompanis laborantoj de Oomoto sinjoroj Yano Hiromi kaj Acuŝi Niŝinaga kiuj, kune kun sinjoro Etsuo, detale kaj senlace prizorgis nin pri loĝado, manĝado, turismado, veturado kaj ĉiuj agadoj. Ili kapablas en kontaktiĝo kun amaskomunikiloj por diskonigi nian alvenon kaj propagandi Esperanton. Dank`al ilia klopodado, ni sukcesis intervjui oficiston de Kongresa kaj Turisma Buroo de la urbo Yokohama, kie oni aktive preparas kaj klopodas por gajni la gastigantecon de la Universala Kongreso de Esperanto en 2007.

La 11-a de oktobro estas datreveno de la 80-a jariĝo de la fondiĝo de de Esperanto-Propaganda Asocio kadre de Oomoto. En ĉiu deka jaro, japanaj esperantistoj kongresas en Kameoka, unu el la sidejoj de Oomoto. Feliĉe ni partoprenis ne nur en la 90-a Japana Esperanto-Kongreso, sed ankaŭ en la solena celebrado de Oomoto.

Dum la kongreso ni renkontis ankoraŭ pli multajn amikojn, inter kiuj troviĝas kelkaj devenintaj el diversaj landoj. Tie, mi tute dronis en etoso de granda familio, en kiu ĉiuj interparolas per la sama lingvo, nome la internacia lingvo kvankam devenintaj el malsamaj anguloj de la mondo. Ni fojrefoje propagandis la utilon de Esperanto, ĉu nia alveno mem ne estas ĝia avantaĝo?

Oftis la demando, kian impreson Japanio donas al vi, se estas via unua vizito? Mi diris al miaj amikoj konataj kaj nekonataj, kiel mi fojrefoje menciis en miaj prelegoj, ke de antikvece ekzistas la amikaj interfluoj inter Ĉinio kaj Japanio. Sur la hibiska tero nun plenas de vigleco, modernigeco kaj evolueco. La popolanoj estas gastamaj, amikaj kaj entuziasmaj. Precipe esperantistoj, kun la sama idealo por la monda paco, diligente laboras kaj senlace batalas por praktiki la komunan idealon iniciatitan de nia majstro Zamenhof. Kredeblas, ke dank`al klopodado de generacioj al generacioj, la homaro pli kaj pli proksimiĝos al la grandioza celo kaj finfine realigos la idealon. (Yu Jianchao)