• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 15:26:10    
Buntaj Naciecaj Moroj en la Okcidento de Ĉinio

cri



Kiel kutime ni unue donu du rilatajn demandojn: 1. Kio estas la nomo de la plej grava festivalo de la mongola nacieco de Ĉinio? 2. Kiu nacieco el la ĉinaj naciminoritatoj havas la plej multajn membrojn? La respondoj troviĝos en la jena disaŭdigo. Ĉinio havas 56 naciecojn, el kiuj la hana estas la trunko, kies membroj okupas proksimume 93% de la totala loĝantaro de Ĉinio. Aliaj 55 naciecoj havas malmultajn membrojn, tial ili estas nomataj kiel naciminoritatoj. El ili pli multaj loĝas en la okcidento de Ĉinio. Ni jam konigis la tibetan, hui-an kaj ujguran en la pasintaj programeroj, ĉifoje ni konigos ĉefe la mongolan kaj aliajn, vivantajn en tiu landparto. Jen vi aŭdas mongolan kanton, sterniĝintan, larĝan kaj sentoplenan. La mongoloj ĉefe loĝas en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio. Kompare kun aliaj ĉinaj naciminoritatoj, la mongola havas relative multajn membrojn, nombriĝintajn je pli ol 4 milionoj. La vasta stepo kaj nomadisma vivo en la historio faris la mongolojn bravaj, senbridaj, duraj kaj entuziasmaj. En ĉiu somero, kiam herboj prosperas kaj brutoj grasas, ili okazigas tradician amasan festivalon Nadam sur stepo. Tio estas la plej grava festivalo por mongoloj en la Interna Mongolio kaj aliaj lokoj. Ĝenerale la festivalo daŭras tri tagojn. En la mongola lingvo Nadam signifas amuzadon kaj ludadon. Oni unue faras kultan ceremonion por peti riĉan rikolton, poste sportan konkurson ampleksantan luktadon, ĉeval-vetkuron, sago-pafadon kaj tiel plu. Nokte tendaraj fajroj ekbrulas, muzikaĵoj de mongola ĉevalkapa violono ŝvebas en la aero, viroj manĝas kaj drinkas, virinoj kantas kaj dancas, ĉiuj dronas en la festa gajeco. Ni turnu nian parol-temon al la sudokcidento de Ĉinio. Tie loĝas pli ol 30 naciminoritatoj, el kiuj la zhuang-a, yi-a, miao-a, dong-a, yao-a, bai-a kaj dai-a naciecoj ĉiuj havas pli ol milionon da membroj. Nun vi aŭdas horaĵon de dong-aj knabinoj. La dong-a nacieco, vivanta ĉefe en la provinco Guizhou, estas la nacieco kun naturdotita muzika talento. Ili bone scias plurvoĉan kunkanton. En la kantado ili povas elkanti diversajn harmoniojn kun pluraj voĉoj, tute ne bezonante akompanon de instrumentoj. En la provinco Yunnan loĝas la plej multaj naciminoritatoj, entute 25. El ili la bai-a ĉefe loĝas en la Dalia Bai-nacieca Aŭtonoma Subprovinco. Bai-oj preferas blankan koloron, iliaj vestoj kaj loĝdomoj prenas la blankan kiel la ĉefan koloron. Por ili la plej alta ceremonio en gastigado estas prezenti tri tasojn da teo propra al sia nacieco, kun malsama gusto. Tiu ceremonio jam fariĝis kompleta te-ceremonio kun bai-nacieca originaleco. Jen vi aŭdas montkanton de la zhuang-a nacieco. Inter ĉinaj naciminoritatoj la zhuang-a havas la plej multajn membrojn, nombriĝintajn je pli ol 15 milionoj. Ili ĉefe loĝas en la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. La nacieco estas la plej kantema en Ĉinio. En la kamparo kaj montvilaĝoj, kie koncentre loĝas zhuang-oj, la kantado estas ne mankigebla en la vivo. Ili povas elkanti ĉiujn aferojn kiujn ili vidas, aŭskultas kaj spertas. Ĉiujare en la tria tago de la tria monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, zhuang-oj okazigas kantadan festivalon. Tio estas la plej ĝoja tago por ili. En belaj vestoj ili kolektiĝas por kanti. Ili plene kantas pri sia vivo, pri amo, pri amikeco, pri la granda naturo. La elstaraj kantantoj estas elektitaj al la konkurso por reciproki kantojn, la venkantoj gajnas ne nur premion, sed ofte ankaŭ amon. Karaj geamikoj, ĉe la fino de la hodiaŭa programero ni ripetu la du demandojn: 1. Kio estas la nomo de la plej grava festivalo de la mongola nacieco de Ĉinio? 2. Kiu nacieco el la ĉinaj naciminoritatoj havas la plej multajn membrojn? Ĝis hodiaŭ ni jam elsendis ĉiujn kvin artikolojn por la konkurso de scioj pri la okcidento de Ĉinio, okazigita de la Ĉina Radio Internacia, sub la titolo: La Kultura Vojaĝo al la Okcidento de Ĉinio. Ni donis dek demandojn. Via partopreno estas tre bonvena. Bonvolu sendi viajn respondojn ĝustatempe, nepre antaŭ la 31-a de decembro, 2003, al Esperanto-Redakcio, ĈRI-36, Pekino, Ĉinio, 100040, aŭ al la retadreso: espradio@cri.com.cn. Plenan sukceson al vi.