• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 15:28:10    
La bela okcidento de Ĉinio bonvenigas vin

cri


Kompare kun la oriento de Ĉinio, la okcidento estas iom postiĝinta je ekonomia disvolvo kaj loĝata maldense, tamen tiu vasta tero posedas ekstreme riĉan turisman fonton. Hodiaŭ ni disaŭdigu la unuan artikolon, konigantan la ĝeneralan staton de la turisma riĉfonto de la regiono. Ni donu du rilatajn demandojn, bonvole atente aŭskultu: La unua, kiom da pejzaĝoj en la okcidento de Ĉinio sin trovas en la katalogo de la naturaj kaj kulturaj heredaĵoj de la mondo? La dua, bonvole diru du nomojn el la famaj pejzaĝoj en la okcidento de Ĉinio.

Karaj geamikoj, el la 34 provinc-nivelaj administraj regionoj de Ĉinio, 12 estas en la sfero de la okcidenta landparto. Ili kovras du trionojn de la totala ĉina teritorio. Sur la vasta tero lokiĝas diversaj naturaj pejzaĝoj kaj sennombraj historiaj restaĵoj, postlasitaj de la kelkmiljara historio de la ĉina civilizacio. El la pli ol 50 naciminoritatoj de Ĉinio pli multaj loĝas tie. Iliaj naciecaj moroj estas buntaj, tre ĉarmaj. Kun tiuj faktoroj la turisma fonto de la regiono estas neimageble riĉa. Nun dek pejzaĝoj en la okcidento de Ĉinio sin trovas en la katalogo de la mondaj heredaĵoj de UNESKO.

Aŭtoritata turismologo sinjoro Wang Hongbin, kiu vojaĝis al multaj multaj lokoj, tiel konigis la karakterojn de la turisma fonto de la ĉina okcidento:

“La unua estas natureco, alivorte primitiveco. En la okcidento estas riĉa turisma fonto, kiel ekzemple monto, rivero, kaverno, stepo, arbaro, templo, antikva restaĵo, nacieca moro kaj tiel plu. Preskaŭ ĉiu el ili tenas sian primitivan staton. Tial ili estas tre allogaj kaj neanstataŭigeblaj. La dua estas aparteco, alivorte specialeco, monopoleco. Ĉiu loko de la okcidento havas sian originalecon, neniel ripeteblan, absolute monopolan, ne anstataŭigeblan. La tria estas diverseco. Oni povas trovi la turisman fonton kaj pejzaĝon kiun ajn vi deziras en la okcidento.”

Sinjorino Wang Yongchen, kiu preferas vojaĝi kun dorsosako kaj atingis multajn lokojn de Ĉinio, havas pli senteman impreson pri la turisma riĉfonto de la okcidento. Ŝi diris:

“La plej neforgesebla por mi pri la okcidento de Ĉinio estas la fonto de Yangzi-rivero, la plej longa rivero de Ĉinio. Tie oni povas aŭdi originalajn kantojn de knabinoj sur altebenaĵoj kaj tiujn de paŝtistoj, laŭtajn kaj sonorajn, ne kompareblajn de ordinaraj kantistoj. Ankaŭ la provinco Qinghai estas neforgesebla. Tie estas bela Qinghai-lago, en kiu kuŝas birda insulo. Tie dislokiĝas ankaŭ famaj temploj. Menciindas ankaŭ la Interna Mongolio. Ĉu sur stepo, ĉu sur dezerto, nokte oni povas vidi brilajn stelojn en la firmamento, kvazaŭ parolantajn al li. En aŭgusto turistoj povas partopreni en Nadamu, la plej solena sportkunveno de la lokanoj. Oni drinkas ĉeval-laktan vinon, manĝas ŝafaĵon per mano, akompanate de kantoj de mongolaj knabinoj. La sento estas priskribebla nur per la vorto: ebria.”

Karaj geamikoj, nun vi aŭdas naxi-an antikvan muzikaĵon. En la Naxi-nacieca Aŭtonoma Gubernio Lijiang, sudokcidenta Ĉinio, estas orkestro el naxi-aj maljunuloj, kiuj ludas muzikaĵojn antaŭ centoj da jaroj, jam malaperintaj en aliaj lokoj, per antikvaj instrumentoj, jam ne trovitaj en aliaj lokoj. Tiu antikva muziko jam fariĝis fama turisma programo de la loko.

Kun la senĉesa pliboniĝo de la trafiko kaj komunikada instalaĵo de la okcidento de Ĉinio, pli kaj pli multaj turismaj fontoj de la regiono estas konataj kaj admirataj de pli kaj pli multaj homoj, ekzemple la maŭzoleo de la unua imperiestro de Qin-dinastio kaj la kavoj kun terakotaj militistoj kaj ĉevaloj en la provinco Shaanxi, la antikva urbo Lijiang en la provinco Yunnan, la kavernaro Mogao en la provinco Gansu, la palaco Potala en Tibeto, la pejzaĝo Jiuzhaigou en la provinco Sichuan kaj tiel plu. Multaj belaj lokoj atendas vin. Ankaŭ la lokaj turismaj oficejoj ekspluatas diversajn turismajn programojn, kiaj ekologia, kultura, folklora kaj religia. Kompreneble oni atentas ankaŭ eviti kaj redukti la damaĝon de la turisma ardo al la ekologio kaj medio de la loko.

Karaj geamikoj, ĉe la fino de la hodiaŭa programero ni ripetu la du demandojn, kiujn ni elmetis en la komenco de la disaŭdigo: La unua, kiom da pejzaĝoj en la okcidento de Ĉinio sin trovas en la katalogo de la naturaj kaj kulturaj heredaĵoj de la mondo? La dua, diru du nomojn el la famaj pejzaĝoj de la okcidento.