• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 15:29:27    
Spertu la tibetan kulturon en Tibeto

cri


Ni unue donu du rilatajn demandojn laŭkutime, bonvole aŭskultu atente: 1. Kiun religion kredas la plej multaj tibetanoj? 2. Kio estas la nomo de la plej fama epopeo de la tibeta nacieco?

Tiu, kiu vizitis Tibeton la unuan fojon, ofte estas kortuŝita de ĝia originala pejzaĝo. La pure blua ĉielo ravas lin, la blankaj nuboj tuj super lia kapo vekas lian deziron flustri kun ili. La neĝkovrita monto silentas kiel sanktulino, majesta kaj bela. La lago ĉe la montpiedo forlavas ĉiujn liajn egoismajn ideojn. Krom ĉio ĉi tio, pli allogaj estas la vivo de tibetanoj kaj la kulturo de Tibeto.

Frumatene, kun leviĝo de la suno, aŭdiĝas susuroj, jen proksimiĝantaj, jen malproksimiĝantaj, kvazaŭ zefiro el la firmamento. Atente aŭskultu, oni povas distingi la miksitan etan orelplaĉan sonon de metala frapado. Malferminte fenestron, vi povas vidi ke grupo kaj grupo da tibetanoj lante preterpasas litaniante, samtempe turniĝante preĝ-radon en la mano. Ili estas adeptoj de la tibeta budaismo.

En Tibeto plej multaj homoj kredas la tibetan budaismon. En la sepa jarcento, budaismo estis komunikita el interna landparto de Ĉinio, Nepalo kaj Hindio en Tibeton. Post kunfandiĝo kun la loka religio Bon ĝi iom post iom transformiĝis kiel la tibeta budaismo, la grava branĉo de budaismo kaj la plej grava religio de la tibetanoj.

Jen deklamo de La Reĝo Gesar, la plej fama epopeo de la tibeta nacieco kaj la plej longa epopeo en la mondo. Legendo diras ke Gesar estis la ĉiela dio kaj falis en la popolan mondon por helpi la homaron konkeri diablojn. Li estis brava kaj lerta en milito, havis senliman magian forton kaj starigis intimajn rilatojn kun la popolanoj. Plenuminte sian mision, la reĝo reflugis al la ĉielo. En la lastaj dekoj da jaroj, la ĉina registaro organizis multajn specialistojn kaj elspezis grandsuman monon por lingve kaj bilde registri la epopeon, tiel savis tiun mondan kulturan trezoron el pereo.

Tibetano Wandul, kiu de infanaĝo loĝas ĉe la Potala Palaco en Lasao, amas literaturon kaj ofte verkas versaĵojn kaj kanttekstojn. Parolante pri la ŝatata epopeo liaj vortoj elspruĉis.

“La epopeo La Reĝo Gesar estas enciklopedio de la tibeta nacieco. La plej multaj paragrafoj de la epopeo estas esprimitaj per la popolaj kantoj ŝatataj de ni tibetanoj. La epopeo manifestas religian ceremonion, militan aferon, socian moron, geedzecon, vivkutimon kaj similajn de la antikvaj tibetanoj. Ĝi ne nur estas ŝatata de ni tibetanoj, sed ankaŭ, laŭinforme, cirkulas ekster Ĉinio per tradukaĵoj en la lingvoj rusa, angla, franca, hindia, mongola kaj aliaj.”

La plej bona ŝanco por koncentre koni en mallonga tempo la buntan vivon de tibetanoj estas la festo Shoton. En la tibeta lingvo Sho signifas acidan lakton, do la festo Shoton estas la acidlakta festo. Ĝenerale la festo okazas en la komenco de la sepa monato laŭ la tibeta kalendaro, tio estas, en la fino de aŭgusto aŭ komenco de septembro laŭ la internacia kalendaro. Tiam prosperas stepo, la prezentado de la tibeta opero atingas altan tajdon.

Tibetano Pasang Norbu tre ŝatas la tibetan operon. En infaneco li ofte sin ŝovis en plenkreskulojn por spekti la operon. Nun li estas estro de la Nacieca Instituto sub la Tibeta Akademio de Sociaj Sciencoj. Li esploris pri la tibeta kulturo multajn jarojn. Pri tiu kulturo li tiel diris:

“La kulturo de la tibeta nacieco havas longan historion. Ĝi estas brila perlo en la kultura trezorejo de la ĉina nacio. Krom la kulturo de la indiĝena religio Bon kaj la kulturo de la poste enkondukita budaismo, tre abundas ankaŭ la folklora kulturo de la tibeta nacieco. La dramoj, popolaj kantoj kaj pentraĵoj de la tibeta nacieco estas unikaj. La interfluo inter la tibeta kulturo kaj aliaj kulturoj estas tre multa, kion reflektas multaj freskoj.”

En tiel mallonga programero ni ne povas komplete konigi la ĉarmon de Tibeto. Por pli profunda kono necesas via persona vojaĝo. La bela Tibeto kaj gastamaj tibetanoj bonvenigas vin.

Je la fino ni ripetu la demandojn: 1. Kiun religion kredas la plej multaj tibetanoj? 2. Kio estas la nomo de la plej fama epopeo de la tibeta nacieco?