• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 15:30:43    
Islama Kultura Vojaĝo al la Okcidento de Ĉinio

cri


Kiel kutime, ni unue donu du rilatajn demandojn: 1. Kiom da naciecoj kredas islamon en la okcidento de Ĉinio? 2. Kio estas la nomo de la plej granda moskeo en Ĉinio? La solvoj kuŝas en la sekva disaŭdigo, bonvole aŭskultu.

En Ĉinio dek naciecoj kredas islamon. Ili ĉefe loĝas en la okcidento de Ĉinio. El ili huia kaj ujgura naciecoj havas pli multajn membrojn.

Huioj loĝas ĉefe en la Ningxia-Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono, la provincoj Qinghai kaj Gansu. Ujguroj koncentre loĝas en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Cetere islamon kredas ankaŭ la kazaĥa, kirgiza, uzbeka, taĝika kaj aliaj kvar naciecoj. Ili havas saman religian kredon, tamen malsamajn kulturajn tradiciojn kaj vivkutimojn.

Sinjoro Huang Tinghui de la Naciologia Instituto sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sin okupas pri esplorado de ismala kulturo. Laŭ li, se amikoj volas sperti islaman kulturon en Ĉinio, pli bone estas unue viziti Ningxia kaj Gansu, kaj poste Xinjiang. Li diris:

“Pro malsama situo, la islama kulturo de Ĉinio havas du sistemojn. Unu el ili estas reprezentata de la ujgura kulturo, la alia, de la huia kulturo. La huia kulturo estas kunfandaĵo de la islama kulturo kaj hana kulturo, kaj la xinjiang-a kulturo estas kunfandaĵo de la islama kulturo kaj tujue-a kulturo.”

Ni unue venu al Yinchuan, la ĉefurbo de la Ningxia-Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono.

En la urbo Yinchuan staras fama moskeo nomata Moskeo Nanguan. Ĝi posedas tipan araban stilon. Okulfrapas la majesta verda volbo, ĉirkaŭata de kvar malgrandaj volboj en kvar anguloj. Sur la volbo novluna ornamaĵo silente kaj forte sin direktas al la blua firmamento.

La Moskeo Nanguan konstruiĝis en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ene estas nemultaj skulptaĵoj kaj freskoj, kaj kompletaj instalaĵoj, kiaj banĉambroj por viroj kaj por virinoj, malgranda halo por preĝado, ripoza ĉambro de imamoj kaj salono, interligitaj per galerioj. Kiam ne estas preĝado, la moskeo malfermiĝas al turistoj.

Same kiel aliaj moskeoj en ĉinaj muzulmanaj loĝkvartaloj, la Moskeo Nanguan havas plurajn funkciojn. Ĝi servas kiel centra loko de religia aktivado de ĉirkaŭaj muzulmanoj, kaj ankaŭ centra loko de iliaj aliaj sociaj aktivadoj. Kompare kun moskeoj de arabaj landoj sole por preĝado, ĉinaj moskeoj karakteriziĝas per diversaj sociaj funkcioj. Tiu karaktero estas ankaŭ karaktero de la ĉina islama kulturo.

Jen vi aŭdas xinjiang-an kanton. Se vi vojaĝos al la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, vi ofte aŭdos tiajn gajajn kantojn. El la 56 naciecoj de Ĉinio, la ujgura estas konata kiel la nacieco kantema kaj dancema, kaj tre lerta en tio.

Jen vi aŭdas pecon el la muziko-kompleto “12-MUKAM”. Tiu muziko-kompleto estas la reprezentanto de ujgura kant-danca arto. Ĝi konsistas el 12 grandaj muzikgrupoj, kiuj ampleksas muzikaĵojn kaj adaptitajn dancojn. Ĝi formiĝis frue, almenaŭ en la 12a jarcento, kaj enkondukiĝis en Mezan Azion kaj Iranan Altebenaĵon en la 13a jarcento. La araba vorto MUKAM fariĝis la titolo. Ankaŭ la titoloj de ĉiuj movimentoj de la muziko-kompleto estas nomitaj arabe aŭ perse.

En Xinjiang estas muzulmanoj, kompreneble estas moskeoj. La plej granda kaj plej fama moskeo estas la Moskeo Ld Kah, situanta en la urbo Kashi, suda Xinjiang. Tiu moskeo konstruiĝis antaŭ pli ol 500 jaroj. Ĝi estas la plej granda moskeo en Ĉinio kaj tre fama en la meza kaj suda Azio. Laŭinforme irana prezidento Khamenei kaj turka prezidento Sezer siatempe faris preĝon en la moskeo.

En la suda kaj norda flankoj de la Moskeo Ld Kah troviĝas 36 ĉambroj, kie imamoj faras religian lecionon. En ordinaraj tagoj dumil aŭ trimil muzulmanoj faras preĝon tie, kaj en vendredo, la sankta tago de muzulmanoj, sesmil aŭ sepmil. Post solena preĝado, ili, junaj kaj maljunaj, viraj kaj virinaj, ĝoje kantas kaj dancas en la placo antaŭ la moskeo.

Karaj geamikoj, baldaŭ ni finos la hodiaŭan programeron. Kiel kutime ni ripetu hodiaŭajn du demandojn: 1. Kiom da naciecoj en la okcidento de Ĉinio kredas islamon? 2. Kio estas la nomo de la plej granda moskeo de Ĉinio?