• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 15:32:44    
Ĉina filmo GUASHA kaj la ĉina tradicia skrap-terapio (foto)

cri
GUASHA estas prononco de la skrap-terapio en la ĉina lingvo. La filmo GUASHA prenis tiun terapion kiel la ĉefan intrigon, elvolvis la malagrablajn travivaĵojn kaj damaĝon kaŭzitajn de la skrap-terapio al iu familio de elmigrintaj ĉinoj en Usono, por montri la konflikton de la ĉina kaj usona kulturoj kaj la soifon de homoj por la interfluo kaj kunfandiĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj kaj la interkompreno de la tuta homaro.

La afero okazis en la urbo Sankta-Luizo ĉe la rivero Misisipo, centra Usono. La heroo Xu Datong migris el Ĉinio kaj fiksloĝiĝis en Usono 8 jarojn. Li havas feliĉan familion. Li kaj lia edzino havas bonan profesion kaj kontentan salajron. Ilia kvinjara filo Danis estas saĝa kaj aminda. Por flegi la patron, solece vivantan en Ĉinio, Xu Datong venigis lin al Usono. Kiam ili sin trovis en ĝoja renkontiĝo, iu eksteratendita katastrofo falis.

Iutage Danis suferis de ventro-doloro kaj febris. La gepatroj estis en ofico. La avo ne sciis doni medikamenton al la nepo, ĉar li ne komprenis la anglan recepton. En la urĝa momento li ekhavis la ideon apliki al la infano la skrap-terapion, tre popularan inter ĉinaj popolanoj. La infano resaniĝis, ŝajne ĉio pasis. Sed en la sekvinta tago, Danis estis vundita je la kapo kaj enhospitaliĝis. Dum ekzameno kuracistoj trovis grandan pecon de purpura skrapa vundo sur lia dorso. Ili konkludis ke la infano estis turmentita kaj denuncis la gepatrojn. La infano estis forportita. Gesinjoroj Zhu faris longan kaj malfacilan proceson por reakiri la patronan rajton de la filo, tamen ne sukcesis. Ilia usona amiko kredis ilian honestecon kaj amon al la filo, kaj decidis malkovri la misteron de la skrap-terapio. Li venis al Ĉinio, vizitis multajn kuracistojn kaj pacientojn, kaj persone spertis tiun terapion. Reveninte, en la juĝejo li montris la registritajn atestaĵojn kaj rakontis siajn proprajn spertaĵojn. Li konvinkis la asesorojn. Gesinjoroj Zhu estis senkulpigitaj kaj reprenis sian filon. Laŭdire la filmo estas bazita sur veraj okazaĵoj en Usono, tial ĝi havas realan signifon.

La purpura skrap-vundo, kiu kaŭzis la proceson en la filmo, estas ne fremda por ĉinoj. En la arda somero oni ofte vidas tiun vundon, kompreneble tre malgrandan, sur frunto de tiuj, kiuj estas atakitaj de sunfrapo. En diversaj lokoj de Ĉinio oni ofte povas vidi la scenon, ke iu faras skrapadon al alia per kulero aŭ simple sia fingro. Sekve de la apero de purpura vundo sur la korpo, la skrapito resaniĝas au refresiĝas. Tiu homo ja faras la skrap-terapion. La kuracado estas simpla, efika kaj facile aplikebla, tial tre populara inter ĉinoj delonge.

Konraŭ kiuj malsanoj efikas la skarap-terapio? Profesoro Ye Yongren, vicdirektoro de la Pekina Hengxing-a Tumora Hospitalo kaj ĉefkuracisto de ĝia ĉina medicina fako, klarigis al mi:

"La skrap-terapio estas propra al Ĉinio. Ĝi prononciĝas kiel GUASHA en la ĉina lingvo. GUA estas skrapado, kaj SHA estas purpura vundo post skrapado, simila al peco de sableroj. Ĉinaj medicinistoj nomas tiun simptomon SHA-malsano. Tiu malsano estas diversa. En la filmo GUASHA la purpura skrap-vundo sur la dorso de Danis estas evidenta simptomo de SHA-malsano. La skrap-terapio estas efika kontraŭ multaj malsanoj, kiaj sun-frapo, insolacio, akuta enterito, nutra toksiĝo, serioza anoksio kaj toksiĝo kaŭzitaj de sufoko."

La direktoro Ye informis min, ke la skrap-terapio havas longan historion. Li diris:

" La skrap-terapio havas historion de mil jaroj. En la dinastioj Ming kaj Qing la kuracisto Guo Zhisui, elstara en esplorado pri SHA-malsano, verkis la libron SHA ZHANG YU HENG, specialan pri la terapio.... La terapio originis en paleolitiko. Malsaniĝinte niaj prauloj instinkte karesis aŭ frapis la doloran parton de la korpo mane aŭ per ŝtona peco, kio ofte povis mildigi la doloron. Jen la rudimento de skrap-terapio. Kvankam ni ne povas precize difini la aperan jaron kaj fondinton de la terapio, tamen la plej frua noto estas farita de la kuracisto Wei Yilin en la jaro 1337."

Pekino sin trovas en arda somero, oni facile suferas de sun-frapo, tial la skrap-terapio aperas ankaŭ en kosmetikejoj. Por sperti tiun antikvan popolan terapion, mi venis al iu kosmetika halo.

En iu speciala ĉambro, kosmetikistino petis min surventre kuŝi en lito. Ŝi unue purigis mian dorson per tualeta tuko, poste ŝmiris specialan oleon sur la dorso kaj facile masaĝis. Laŭdire la oleo servas kiel lubrikaĵo por mildigi la doloron de skrapado, kaj la masaĝo povas malstreĉi la korpon. Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, la kosmetikistino prenis nigran platon en korna formo. Ŝi diris al mi:

"Tiu plato estas skrapilo, farita el bova korno, aĉetebla en apoteko. Antaŭe multaj objektoj estis uzitaj kiel skrapiloj, ekzemple monero kaj kulero. Tamen tiuj ne atingis la higienan normon kaj estas malfacile seninfektigitaj, oni nun uzas nur tiun specialan skrapilon."

Tion dirante, la kosmetikistino trempis la skrapilon en la oleo kaj ekskrapis. De la skapoloj al la vertebraro, kaj de la vertebraro radie al cirkaŭaj lokoj, Ŝi skrapis foje kaj refoje, kaj ofte ripetadis en iuj partoj. Mi eksentis etan brulon, iam etan doloron en la dorso, sed ne tre. La kosmetikistino diris ke mia malsano estas relative serioza ĉar en la dorso aperis purpuraj sableraj vundoj tuj post la skrapado. Ŝi admonis min ne maltrankviliĝi, ĉar tiuj vundoj malaperos en semajno kaj lasos neniun cikatron. Post dekkvin minutoj la skrapado finiĝis. En spegulo mi vidis la vundojn, lokitajn laŭ la torakaj kaj lumbaj vertebroj. La koloro iom post iom paliĝis en la malsupra parto. La kosmetikistino klarigis ke ĉar la flamema elemento de homo koncentriĝas en la kapo kaj brusto, tial la vundoj reduktiĝas pli kaj pli malsupren.

Post skrapado mi sentis min malstreĉita kaj refreŝigita rimarkinde. La skrapado montris la efikon.

Ĉu oni faras skrapadon nur en la dorso? Ne. Multaj partoj taŭgas. La oftaj estas ĉirkaŭ la sepa nuka vertebro, ambaŭflanke de la tireoido, en brakaj faldoj, en kruraj faldoj, ambaŭflanke de la vertebraro, inter brustaj ripoj, inter dorsaj ripoj kaj tiel plu. Nun oni ĝenerale skrapas la dorson ĉar la parto estas kovrita kaj ne malhelpas la vivon. Cetere ege gravas la skrapa maniero. La skrapistoj devas koni la teorion de la homa korpa sistemo JING kaj LUO.

Kvankam la heroo Xu Datong de la filmo GUASHA renkontis multajn malagrablaĵojn pro la skrap-terapio, tamen en la longe ekzistanta medicina trezorejo de Ĉinio la skrap-terapio ja estas simpla kaj efika terapio. Nun kun la disvolvo de kulturaj interfluoj inter diverslandaj popoloj, la ĉina skrap-terapio iras al la mondo, multaj usonanoj kaj eŭropanoj pli kaj pli konas tiun terapion. Ni kredas ke la miskompreno al sinjoro Xu Datong ne ripetiĝos.