• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 15:34:58    
Ĉina fama kantistino Na Ying

cri


Na Ying estas ĉina fama kantistino. Ĝuste pro sia unika individueco kaj speciala kant-stilo ŝi akiras longedaŭran plaĉon de ĉinaj muzikfanatikuloj. Hodiaŭ ni konigas al vi kantistinon Na Ying.

Na Ying ŝatas muzikon ekde infanaĝe. Spite al malpermeso de patro antaŭ 15 jaroj Na Ying 21-jara forlasis sian hejmlokon Shenyang por realigi sonĝon en Pekino.

Karaj aŭskultantoj, jen vi aŭdas ĉefan kanton de televida teatraĵo . Tio estas la unua origine kreita kanto, ankaŭ estas la unua reprezenta kanto de Na Ying. Tuj poste Na Ying senĉese faris kontentigan esprimon en serio da kantoj de televidaj teatraĵoj. Sin liberigante de simpla imito Na Ying laŭpaŝe formis sian senĝenan, liberalan kaj duran kant-stilon. Vastaj muzikfanatikuloj iom post iom akceptis ŝin.

Frue de la 90-a jaroj de la pasinta jarcento, iu taiwan-a diska kompanio preferante Na Ying pro ŝia aparta stilo kaj giganta latenta forto subskribis kontrakton kun ŝi. Refoje projektita kaj pakita Na Ying fariĝis delikata kaj gracia kantistino. Tamen la surprizan figurŝanĝiĝon muzikfanatikuloj ne povas akcepti. Na Ying renkontis malfacilon. Ŝi diris:

“Mi ne estas delikata kaj gracia kiel pakite. Tiam ne sciante mian pozicion mi ofte konfuziĝis.

Poste de la 90-a jaroj de la pasinta jarcento kvin monda grandaj diskaj kompanioj provis eniri en ĉinan internan merkaton. En 1997 Na Ying aliĝis al unu el la plej grandaj diskaj kompanioj EMI. Tio estas refoja salto de kariero de Na Ying. Pro la aliĝo diskoj de Na Ying rajtas esti emisiataj en ĉina interna loko, Hongkong kaj Taiwan en la sama tempo. La kant-amantoj evidente trovis ŝian progreson guto post guto. Samtempe kun tio Na Ying komencis kreadon de tekstoj. La tekstoj rektaj kaj simplaj forte portas individuan senton.

En la jaro 2001 Na Ying sin turnis al alia diska kompanio Warner plenumante kontrakton kun EMI. Subtenate de Warner Na Ying ne nur emisiis novan diskon sed ankaŭ finfine okazigis sian koncerton en Hongkong. Por Na Ying ŝia kariero preskaŭ atingis pinton. Ne nur ŝiaj kantaroj havas stabilan vend-kvanton, sed ankaŭ ŝiaj koncertoj en Hongkong, Ŝanhajo kaj ŝia hejmloko Shenyang akiris gigantan sukceson.

Muzikfanatikuloj taksis, ke Na Ying maturiĝis kaj fariĝis urba virino. Retrorigardante sian luktan travivaĵon Na Ying havas multan senton. Ŝi diris:

“Laŭ mi tono ne varias. Mia progreso kuŝas en akumulo de vivsperto. Tio estas la plej valora posedaĵo.

Posedante senĝenecon de ĉinaj nordorientanoj Na Ying ankaŭ estas sentimentala. Famiĝinte ŝi vizaĝas al multaj konfuzaj aferoj. Malgraŭ tio Na Ying ne forgesis trovi sian ĝojon. Ŝi diris:

“Neniu volas pasigi malĝojan vivon, ankaŭ mi. Tial en ekrano de mia mantelefono okulfrape troviĝas jenaj vortoj: Sanon kaj ĝojon!”