• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 16:39:20    
Legendo de Xibaipo (3)

cri


Wang: Ĉina Radio Internacia, karaj aŭskultantoj, okaze de la ĉina Nacia Tago, la l-a de oktobro, ni aranĝis la specialan programeron sub la titolo: Legendo de Xibaipo. Ni jam elsendis la unuan kaj duan partojn de la speciala programero, kaj hodiaŭ bonvole aŭskultu la lastan parton.

Wang: Karaj amikoj, en la lasta semajno, ni aŭdigis la sonbendigan scenon, kiam ĉina veterana prezidanto Mao Zedong proklamis la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko en la l-a de oktobro, 1949 sur la Tian’anmen-pordegturo de Pekino.

Zhao: Tio vere estas emocia momento! Finfine sukcesis la revolucia milito daŭrinta 28 jarojn, la ĉina popolo ekmastris la ŝtatan regpotencon, kaj suriris la feliĉan vojon.

Wang: Sed, ni ne forgesos la averton de Mao Zedong. En la jaro 1991, tiama ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj ĉina ŝtata prezidanto Jiang Zemin vizitis Xibaipo kaj skribis epigrafon kiel jene: “Firme memoru la du ‘necesojn’, konstruu socialismon kun ĉinaj trajtoj.” En decembro de la jaro 2002, nuna ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio Hu Jintao vizitis Xibaipo. Por pli bone konservi revoluciajn relikvojn kaj malnovajn sidejojn, li sankciis asigni grandan sumon da mono al Xibaipo, kaj nun intense iras la koncerna inĝenierado.

Zhao: Mi scias, ke nun pli ol 200 altgradaj kaj mezgradaj lernejoj tenas konstantajn rilatojn kun Xibaipo, ankaŭ la Eduka Ministerio kaj aliaj ŝtataj institucioj establis tie la edukan bazlokon, tiom pli, eĉ alilandaj translandaj korporacioj, kia MOTOROLA, starigis tie trejnan centron de junaj kadroj. Ĉu vere?

Wang: Jes, vere. Mi informiĝis ankaŭ, ke 9 eŭropaj landoj esprimis, ke ili deziras montri la ekspozicion de Xibaipo en siaj propraj landoj. Xibaipo estas unu el la ĉinaj bazlokoj de patriotisma edukado, kaj ĉiujare la nombro de vizitantoj superas 500 mil.

Zhao: Tia legenda loko vere indas je vizito.

Wang: En ĉifoja vizito al Xibaipo, krom vizitantojn el diversaj landpartoj, mi vidis ankaŭ kelkajn vizitantojn el aliaj landoj. Nun mi aŭdigu voĉon de s-ino Telma Rodriguez el Kubo. Ŝi diris:

“Estas granda honoro kaj ĝojo por mi viziti Xibaipo, kiu lasis al mi neforgeseblan impreson. En la pasinteco la Komunista Partio ĉi tie faris multe da gravaj decidigaj aferoj, kiuj ŝanĝis la malnovan fizionomion de Ĉinio. Nuntempe la partio gvidas la ĉinan popolon konstrui la bonhavan socion, ankaŭ tiu celo realiĝos certe.”

Zhao: Xibaipo vere estas memorinda loko!

Wang: Jes. Krom la Memorhalo, tie troviĝas ankaŭ eksterordinara Elementa Lernejo Espero.

Zhao: Eksterordinara? Kial?

Wang: Unue, tiu elementa lernejo estis fondita pere de la poŝmono dediĉita de la tutlandaj geknaboj en la jaro 1993 memore al la cent-jariĝo de forpasinta prezidanto Mao Zedong; due, la titolo de tiu elementa lernejo estis skribita de tiama ŝtata prezidanto Yang Shangkun; trie, la kvinstela ruĝa nacia flago estis hisita de la flago-hisa gvardio de la pekina Tian’anmen-placo.

Zhao: Ho! Ĝi vere estas eksterordinara! Tieaj lernantoj estas tre bonŝancaj, ĉu ne?

Wang: Jes, ili estas tre fieraj pro tio, kaj havas altan aspiron. Nun mi aŭdigu iliajn vortojn. Ili diris:

“Ni nun devas diligente lerni, kaj post kiam ni plenkreskiĝos, ni estu talentuloj por la socialisma konstruado de la patrolando.”

Zhao: Ili meritas la nomon de Xibaipo-aj infanoj, kaj la Elementa Lernejo Espero ja estas lulilo de espero, ĉu ne?

Wang: Vi pravas. La vortoj de 30-jara rektoro de tiu elementa lernejo s-ro Huo Yanliang forte impresis nin. Li diris:

“De la infanaĝo mi jam scias pri Xibaipo. Prezidanto Mao iam loĝis ĉi tie kaj komandis la Liberigan Militon, la popolanoj de tiu ĉi loko faris grandan kontribuon al la ĉina revolucio. Mi tre ŝatas ĉitieajn infanojn, kiuj havas multe da sentivaj scioj, kaj la patriotisma edukado estas pli facile profundigata. Mi sentas mian devon tre grava, kaj mi estas plenfida por bone fari mian laboron.”

Zhao: Sendube li estas bona rektoro.

Wang: Intervjuante ni scias, ke lia avo aliĝis al la revolucio en la juneco, kaj lia onklo estis soldato de la Liberiga Armeo.

Zhao: La revolucia torĉo estas stafete transdonata de generacio al generacio, tial neniam estingiĝas.

S-ino Wang, via rakonto pri la vojaĝo al Xibaipo estas inform-riĉa kaj ankaŭ edifa por mi. Por realigi la sonĝon potencigi la landon kaj feliĉigi la popolon, la Komunista Partio de Ĉinio gvidas la tutlandan popolon marŝi antaŭen al la idealo. La historio pruvis, ke neniu forto povas bari al ni realigi tiun grandan ĉinan sonĝon. Kvankam Mao Zedong kaj liaj kunbatalantoj forpasis, tamen iliaj idealo, heroaĵo kaj spirito eterne ekzistas. Xibaipo ja similas al sankta fajro, kiu ĉiam lumas en la koro de la ĉina popolo.

Wang: Mi kunsentas kun vi kaj tre ĝojas, ke mia rakonto interesas vin, kaj mi esperas, ke ankaŭ niaj aŭskultantoj kunsentos kun ni. Je la fino de nia programero, bonvole aŭskultu kanton tre popularan en Ĉinio. La kanto titoliĝas: Suno, la plej ruĝa, kaj prezidanto Mao, la plej kara.