• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 16:41:34    
Legendo de Xibaipo (2)

cri


Wang: Ĉina Radio Internacia, karaj aŭskultantoj, memore al la ĉina Nacia Tago, ni aranĝis specialan programeron sub la titolo: Legendo de Xibaipo. Hieraŭ ni jam elsendis la unuan parton, kaj hodiaŭ ni daŭrigu nian rakonton pri la legendo de Xibaipo.

Zhao: S-ino Wang, hieraŭ mi jam konigis al aŭskultantoj pri la antikva Artifiko de Senhoma Urbo. Hodiaŭ bonvole rakontu al ni pri tia artifiko uzita de Mao Zedong laŭ via scio.

Wang: Bone. En aŭtuno de 1948, profitante la ŝancon, ke la ĉefa forto de la Liberiga Armeo estis batalanta en alia loko, la reakciularo de Kuomintango intencis surprizataki la sidejon de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj unue, okupi la najbaran urbon Shi’jiazhuang. Tiam Shi’jiazhuang fakte estis urbo sen defensiva povo. En la kriza momento, Mao Zedong, laŭ la aktuala situacio, publikigis sinsekve tri komentojn pere de Xinhua-novaĵagentejo, profunde malkaŝante fi-intencon de la malamiko kaj ĝian strategian likaĵon, tiel ke la malamika armeo ne aŭdacis agi senpense. Samtempe kun tio, Mao Zedong mobilizis la popolan milicion kaj popolanojn forte bati la malamikan armeon per gerila kaj termina batalo. Krome li ordonis la ĉefajn trupojn de la Liberiga Armeo sin movi al la malamika nesto – Beiping (nuna Pekino). Por gardi sian neston, la malamika armeo devigite retiriĝis haste. Jen estas la moderna Artifiko de Senhoma Urbo uzita de Mao Zedong.

Zhao: Ho! Mao Zedong vere estas genia kaj bravega!

Wang: Jes. En la ekspozicio de la Memorhalo, mi vidis foton de eksa generalo Huang Wei de Kuomintango. Li fariĝis militkaptito en la Huaihai-a Kampanjo. Nun aŭdigu rakonton de nia ĉiĉeronino pri li:

“Post amnestio, la unua deziro de s-ro Huang Wei estis viziti Xibaipo por scii, kial Mao Zedong kaj liaj kunbatalantoj povis venki milionojn da armeanoj de Kuomintango. Kiam li enpaŝis en la komandejon de la Liberiga Armeo, li ege konfuziĝis, gapante al la simplaj instalaĵoj de la kampara domo. Li ne povis sin deteni de la veo: Ho, vere eksterordinara estas la Komunista Partio, kaj antaŭ ĝi, la pereo de Kuomintango neeviteblas nature!”

Zhao: La Komunista Partio, havante tiel inĝeniajn gvidantojn, kia Mao Zedong, kaj ankaŭ subtenon de la tutlanda popolo, kompreneble povis gajni la finan venkon!

Wang: Menciante la subtenon de la popolo, mi ekmemoris alian foton en la ekspozicio prenitan de tiamaj filmistoj de la Liberiga Armeo. Temas pri la agrara reformado. Sur la foto maljuna kamparano akuzas tiranan bienulon. La indigna rigardo de la suferoplena kamparano estas korvibriga.

Zhao: Via rakonto memorigas al mi la historion de Blank-hara Knabino, ŝajne okazintan en la sama loko. Subpremate de malica bienulo Huang Shiren, senelireja kamparano Yang Bailao sin mortigis, kaj lia juna aminda filino Xi’er, ne-eltenante molestadon fare de la bienulo, fuĝis en la profundan montaron kun la densa arbaro, kie ŝi vivis kiel sovaĝulo, kaj nelonge poste ŝia nigra hararo tute blankiĝis.

Wang: Multaj sam-sortaj kamparanoj feliĉe eskapis el tia katastrofo dank’ al la granda agrara revolucio. Nun ni aŭdigu rakonton de la estro de la Xibaipo-a Memorhalo. Li diris:

“En 1947, la Komunista Partio kunvokis la Tutlandan Agraran Kunvenon, en kiu oni pasigis la “Programon pri Agrara Leĝo”, sekve de tio, leviĝis la grandskala agrara reformado, kiu forprenis la agraron de bienuloj kaj redonis ĝin al ĝia vera mastro – kamparanoj. Tio signifas, ke disfalis la ĉina feŭdisma sistemo daŭrinta milojn da jaroj.”

Zhao: Laŭ mia memoro, Mao Zedong siatempe diris, ke la centra problemo de la ĉina revolucio estas tiu de kamparanoj, kiuj okupas 95% de la totala loĝantaro. Kaj la kamparana problemo ja estas la agrara problemo. La agrara problemo estis solvita, la kamparanoj do konvinkiĝis, ke la Komunista Partio vere reprezentas iliajn interesojn, sekve ili firme subtenas la Komunistan Partion, kaj en la Liberiga Milito ili volonte dediĉis ĉion sian por protekti la frukton de la agrara revolucio.

Wang: Ĝuste. Tiutempe en Xibaipo cirkuladis kortuŝa balado kiel jene:

“La lasta bovlo da rizo estu uzata kiel armea provianto; la lasta peco da ŝtofo estu kudrata kiel armea uniformo; la lasta vatita vesto kovriĝu sur la brankardo; kaj la lastan karulon sendu al la batalejo.”

Karaj amikoj, la de vi aŭdata voĉo venis de iu dokumenta filmo fidele spegulanta la tiaman historion. Jen vi ankaŭ povas aŭdi gajan celebradon fare de kamparanoj, kiam ili ricevis agrojn.

Zhao: Mi tute povas imagi, kiel emocia estis la sceno. La agrara reformado kaj la Tri Kampanjoj metis bazon por la Komunista Partio gajni la tutlandan venkon, kaj la aŭroro de la nova Ĉinio jam estis vidiĝanta, ĉu ne?

Wang: Jes, jam estis la antaŭvespero de la lasta triumfo. Tamen tiumomente Mao Zedong estis ege sobra. En Xibaipo ni vizitis ankaŭ la kunvenejon de la 2-a Plena Sesio de la 7-a Centra Komitato de la Komunista Partio. Origine ĝi estis ordinara kampara domo siatempe servanta kiel kolektiva manĝejo. Sed ĝuste ĉi tie, en marto de 1949 okazis tiu partia kongreso kun la grava historia signifo.

Zhao: Mi memoras, ke en sia raporto farita al la kongreso, Mao Zedong elmetis tiujn vaste konatajn “du necesoj”.

Wang: Jes. Bonvolu aŭskulti laŭtlegon de parolisto el la menciita dokumenta filmo:

“Gajno de la tutlanda venko signifas, ke ni faris nur la unuan paŝon de la dekmil-lia longa marŝo. La ĉina revolucio estas granda, sed la post-revoluciaj vojo kaj laboro estos ankoraŭ pli grandaj kaj penigaj. Nepre necesas, ke la kamaradoj daŭre tenu la laborstilon modestan kaj prudentan, nefieran kaj ne malpaciencan; nepre necesas, ke la kamaradoj daŭre konservu la laborstilon de penema luktado kontraŭ malfaciloj.”

Zhao: Tio ja estas trafa averto. Mi memoras, ke dek tagojn post la fermiĝo de tiu partia kongreso, Mao Zedong kaj liaj kunbatalantoj venis al Pekino, kaj kelkajn monatojn poste, fondiĝis la nova Ĉinio, nome la Ĉina Popola Respubliko.

Wang: Jes, ĝuste. Nun ni kune aŭskultu la sonbendigan scenon de la grava historia momento, kiam Mao Zedong deklaris la fondiĝon de la Popola Respubliko.