• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-11 16:43:47    
Legendo de Xibaipo (1)

cri


Wang: Ĉina Radio Internacia, karaj aŭskultantoj, kiel sciate, la 1-a de oktobro estas la ĉina Nacia Tago. Memore al tiu granda festo, hodiaŭ kaj morgaŭ ni elsendos specialan programeron sub la titolo: Legendo de Xibaipo.

Zhao: S-ino Wang, mi aŭdis, ke antaŭ nelonge vi iris al la provinco Hebei, norda Ĉinio por intervjuo, certe vi multe rikoltis tie, ĉu ne? Bonvole iom rakontu al ni, mi petas.

Wang: Volonte. Kune kun kelkaj gekolegoj mi vizitis tieajn famajn vidindejojn, kiuj lasis al mi profundan impreson. Precipe en Xibaipo, la lasta kampara bazloko de la ĉina revolucio, mi aŭdis multajn legendajn rakontojn tre inspirajn kaj kortuŝajn.

Zhao: Legendaj rakontoj? Interese! Ĉu vi bonvolus rakonti nun?

Wang: Jes, bone.

Wang: Xibaipo origine estis ordinara montvilaĝeto situanta ĉe la orienta piedo de la montaro Taihang kaj la norda bordo de la rivero Hutuo en la provinco Hebei, norda Ĉinio. Jam en la Kontraŭjapana Rezistmilito (1937-1945), ĝi estis revolucia bazloko. En la jaro 1948, antaŭvespere de la tutlanda liberiĝo, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la stabo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo retiriĝis el la norda parto de la provinco Shanxi, okcidenta Ĉinio, kaj atingis Xibaipo en la 26-a de majo samjare, tiel ke Xibaipo fariĝis la gvida centro de la ĉina revolucio.

Zhao: Laŭ mia memoro, la gvida centro longe restis en Yan’an de la provinco Shanxi, kial ĝi translokiĝis al norda Ĉinio?

Wang: Jes, via memoro estas ĝusta. Post sia fondiĝo en 1921, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prenis la monton Jinggangshan de la provinco Jiangxi en suda Ĉinio kiel sian bazlokon, post la monde fama Longa Marŝo atingis Yan’an en 1935, kaj tie ĝi iom post iom maturiĝis ĉiuflanke. Nun ni aŭdigu klarigon de s-ro Zhao Guishi, estro de la Xibaipo-a Memorhalo. Li diris:

“Sed post la Kontraŭjapana Rezistmilito, kiu finiĝis per la triumfo de la ĉina popolo, la reakciularo de la Ĉina Nacia Partio (nome Kuomintango), perfidante la interkonsenton pri ĉesigo de la enlanda milito kaj paca konstruado de la lando subskribitan kun la Komunista Partio de Ĉinio, lanĉis grandskalan atakon konraŭ la centra revolucia bazloko, celante ekstermi la Komunistan Partion. Konsiderante, ke la malamiko estis pli potenca ol si, la Komunisa Partio decidis transloki sian centran gvidantaron al la norda Ĉinio, por pli oportune gvidi la popolan liberigan militon.”

Zhao: Karaj amikoj, por ke vi facile komprenu ŝian rakonton, mi lakone prezentu al vi la Komunistan Partion kaj la reakciularon de Kuomintango.

La Komunista Partio de Ĉinio reprezentas la interesojn de la plejparto de ĉinoj, kaj celas fondi en Ĉinio ŝtaton kun la popolo kiel la mastro. La reakciularo de Kuomintango reprezentas la interesojn de imperiismo, feŭdismo kaj burokrata kapitalismo, kaj ĝia regado faris Ĉinion duonkolonia kaj duonfeŭda lando malriĉa kaj postiĝinta.

Wang: Tial, la batalo inter tiuj du partioj estis decidonta la sorton de Ĉinio. Tiam la reakciularo de Kuomintango fanfaronis ekstermi la Komunistan Partion en tri monatoj aŭ duona jaro. Sed la rezulto estis: Post la milita kampanjo de 4 monatoj plus 19 tagoj, ĝia armea vitala forto estis frakasita de la Popola Liberiga Armeo gvidata de la Komunista Partio.

Zhao: Ĉu temas pri la famaj Tri Kampanjoj, nome la Liaoshen-a, Huaihai-a kaj Pingjin-a kampanjoj? Pro sia decidiga graveco, tiuj kampanjoj titoliĝas Decidiga Batalado, en kiu la Popola Liberiga Armeo likvidis pli ol milionon kaj 540 milojn da malamikaj armeanoj, kaj ege plirapidigis la procezon de la liberiga milito de la ĉina popolo.

Wang: En Xibaipo mi vizitis Memorhalon fonditan en la jaro 1955. Tie mi propraokule vidis la tiaman komandejon de la Popola Liberiga Armeo.

Zhao : La komandejo certe estas granda kaj impona, ĉu ne ?

Wang: Ne, tute ne! Fakte ĝi konsistas el 4 kamparaj kabanoj kun tre simplaj instalaĵoj, kaj nur la grandformata milita mapo sur ĝia muro indikas ĝian diferencon disde la kamparana loĝejo. Nia forpasinta ĉefministro Zhou Enlai siatempe diris:

“Ĉiutage, anstataŭ dissendi pafilon, grenon kaj soldaton, ni nur sendis multe da telegramoj al la batala fronto, kaj tiamaniere konkeris Kuomintangon.” Karaj amikoj, la voĉo aŭdita de vi estas tiu de la estro de la Xibaipo-a Memorhalo.

Zhao: La Komunista Partio kaj la Popola Liberiga Armeo estas vere mirindaj kaj eksterordinaraj!

Wang: Centprocente. En korto de la malnova loĝejo de Mao Zedong, mi vidis ankaŭ grandan muelilon de kamparanoj. Ĉiĉeronino prezentis ĝin al ni dirante:

“Oni diras, ke siatempe prezidanto Mao Zedong faris dispoziciadon de milionoj da bravaj armeanoj sur tiu ĉi muelilo.”

Zhao: La muelilo kredeble scias pli da legendaj rakontoj.

Wang: Jes, ĝuste. Ekzemple, la rakonto pri Artifiko de Senhoma Urbo.

Zhao: Ĉu temas pri tiu artifiko de Zhuge Liang?

Wang: Kompreneble ne, sed tiu de Mao Zedong.

Zhao: Kio tio estas? Bonvole rakontu al ni, mi petas.

Wang: Bone. Sed unue bonvolu iom konigi al niaj aŭskultantoj la antikvan Artifikon de Senhoma Urbo, ĉu bone?

Zhao: Volonte. Tio estas vaste konata rakonto en Ĉinio. Antaŭ pli ol 1 700 jaroj, en la tempo de Tri Regnoj, foje generalo Sima Yi el la regno Wei, komandante 400 milojn da armeanoj, proksimiĝis al la okcidenta urbo de la regno Shu, intencante okupi ĝin. Tiam la urbo ne havis en si potencan trupon nek helpan trupon ekstere. La situacio estis tre danĝera por la regno Shu. En tiu kriza momento, sagaca ĉefministro Zhuge Liang decidis artifike venki la malamikon. Laŭ lia ordono, oni larĝe malfermis la urban pordegon kaj balais rubon sur stratoj. Zhuge Liang mem, sidante sur la urba pordegturo, plezure ludis muzikilon, esprimante bonvenigon al Sima Yi, kiu estis konata suspektemulo. Timante fali en militan embuskon de la regno Shu, li ordonis retiriĝi kaj nuligis tiun operacion. La regno Shu tiamaniere sin liberigis de fatalo. Jen estas la antikva rakonto pri Artifiko de Senhoma Urbo.

Wang: Karaj aŭskultantoj, pro tempomanko, nun ni finu nian rakonton pri Legendo de Xibaipo. Morgaŭ, ni daŭrigu nian rakonton, bonvole aŭskultu ĝustatempe. Anticipan dankon!