|
|
(GMT+08:00)
2003-12-23 09:24:24
|
|
Tri-angula turisma regiono vigligas turisman aferon de Guangdong
cri
Dank' al mutjara klopodado fare de Guangdong, Hongkong kaj Aomen, la tri-angula turisma regiono en suda Ĉinio jam havas primaran skalon. La tri lokoj reciproke kompletigas unu alian per la propra supereco, montras fortan ĉarmon pro okulfrapa koaliciiĝo de la tri gigantoj, pro tio ili pli kaj pli altiras al si intereson kaj atenton de turistoj. Krome, “unu-taga ekskurso tra Kantono”, kiel konata fabrikmarko, tagoposttage vekas atenton tra la tuta lando, kaj allogas multe da trans-provincaj turistoj vojaĝi al la menciita regiono. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, oni jam elpensis la programon pri la turisma tri-angulo ampleksanta Kantonon, Hongkong kaj Aomen, poste en la jaro 1993, turismaj departementoj de la tri lokoj fondis koalician institucion por kune krei internacian turisman markon. Post dekkelk-jara evoluado, la turisma regiono de Kantono, Hongkong kaj Aomen jam fariĝis internacia turisma regiono kun la potenciala forto, kaj estas la unika sinteza turisma regiono kun la du malsamaj socisistemoj kaj malsamaj ekonomioj, kulturoj kaj vivmanieroj. Ĝi estas rekomendata de multaj internaciaj turismaj komercistoj.
|
|
|