• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 10:57:41    
(foto)Du Fu kaj Dufu-Caotang Muzeo

cri

Du Fu vivis en Tang-dinastio ( 618 p.k.---907 p.k.) . Li naskiĝis en la jaro 712 p.k. en la gubernio Gongxian de Henan. Estante nur 20 jarojn, li jam komencis sian vagadon tra la lando. Li atingis Taishan-montaron, kiu ĝuas la titolon “Orienta Montaro”. Tie Du Fu verkis sian frutempan poemon “ Rigardi Montaron”. “Kiam zeniton l'alpan mi atingos, mi etiĝantajn montojn ne distingos”, ĉi tiuj du lastaj versoj de la poemo fariĝis en- kaj ekster-lande konataj kaj esprimis altan aspiron de Du Fu. En la jaro 746, Du Fu veturis al ĉefurbo de Tang-dinastio Chang'an (nun la urbo Xi'an), por partopreni en la ŝtata ekzameno, kaj poste en pli ol dek jaroj li loĝis tie. Tiu periodo hardis lian volon, Du Fu pli kaj pli zorgis situacion de la ŝtato kaj vivon de la popolo. En decembro de la jaro 759, por eviti tumulton, Du Fu rifuĝis de la ĉefurbo Chang'an al Chengdu, sudokcidenta Ĉinio. En la sekvanta jaro, li konstruigis kabanon apud huanhua-rojo, Du Fu nomis la kabanon Caotang. Li vivis tie en la sekvantaj kvar jaroj kaj verkis pli ol ducent kvardek poemojn.

Du Fu trapasis la periodon, kiam la Tang-dinastio turniĝis de prospero al krepuskiĝo. Milit-tumultoj envolvis lin en la amason de rifuĝintoj, li reale kaj profunde kontaktis kaj komprenis sociajn fenomenojn. Du Fu zorgis la situacion kaj popolon kaj verkis poemojn por esprimi sian senton. Du Fu postlasis pli ol 1 450 poemojn kun alta artnivelo, kiuj donis profundan influon al disvolvo de la ĉina literaturo. Oni nomas liajn poemojn “Poezia Historio”. Du Fu estis majstro de la antikva poeta rondo kaj la plej granda realisma poeto, oni nomas lin “ Poezia Sanktulo”.

Pri la signifoj de “Poezia Sanktulo” kaj “ Poezia Historio”, ĉiĉeronino de la Dufu-Caotang Muzeo Chen Jing diris al nia raportisto:

“Oni nomas Du Fu Poezia Sanktulo. En la antikveco de Ĉinio, ĉiokonaj kaj altmoralaj personuloj ĝuis la titolon Sanktulo; Du Fu, majstro en la poezio, estis kaj ĉiokona kaj altmorala, li do tute meritis la titolon Poezia Sanktulo. Kaj pri la Poezia Historio, oni opinias, ke la poemoj de Du Fu, kiel historiaj verkoj, fidele kaj vivplene desegnis la historion de Tang-dinastio, kiu turniĝis de prospero al krepuskiĝo; tial en la historia scienco, troviĝas argumento, ke poemoj de Du Fu povas pruvi historion.”

Kiam Du Fu loĝis en la ĉefurbo Chang'an, li iam revenis al sia hejmloko. Preterpasante la monton Lishan, li vidis, ke imperiestro kaj lia dorlotata kromedzino diboĉadis tie. Tamen, reveninte al hejmo, li trovis, ke lia edzino ploris, ĉirkaŭbrakante ilian infanon, kiu ĵus mortis pro malsato. Du Fu tristiĝis pro sia mizera vivo, samtempe, li pensis, ke preskaŭ ĉiuj popolanoj vivas en la sama malfeliĉo, li do verkis longan poemon titolitan “500 Ideogramojn por Eterna Memoro pri la Vojaĝo de la Metropolo al la Gubernio Fengxian”. En la poemo legiĝas la du famaj versoj, kontrastigantaj la du ekstremojn, riĉegon kaj mizeregon, en la socio: “Viand' kaj vino riĉulhejme stinkas, ostoj de frostmortintoj vojojn vringas ”, kio penetre kondamnis la regantojn.

La putra regado kaŭzis tulmulton pli serioze detruantan la landon kaj ruinigantan la popolon. Dum rifuĝado, Du Fu verkis famajn versojn “Tri Pedeloj” kaj “ Tri Disiĝoj”.

Ĉiĉeronino Chen Jing diris al nia raportisto:

“Multe da poemoj de Du Fu reflektis kontraŭmilitan animostaton kaj esprimis pacan esperon. Du Fu devas esti konata tra la mondo, same kiel Homero de la antikva Grekio, Bajrono de Britio kaj Tagore de Hindio. En la jaro 1962, La Monda Paca Konsilio enlistigis Du Fu kiel unu el la mondaj kulturaj famuloj por vaste memori lin tra la mondo.”

Ĉina fama erudiciulo Feng Zhi skribis en la “Biografio de Du Fu”, ke parolante pri Du Fu, oni eble neglektus lian hejmlokon kaj mortejon, tamen neniam forgesas la kabanon en Chengdu, nome Dufu—Caotang.

Du Fu loĝis en Caotang tri jarojn kaj naŭ monatojn kaj verkis pli ol 240 poemojn. Plejparto de la poemoj prenis Caotang kiel la temon, Du Fu ankaŭ desegnis pejzaĝojn ĉirkaŭ Caotang. Interalie, la poemo “Pri Kabano Ruinigita de Aŭtuna Vento” fariĝis fama eterne.

“Dufu—Caotang estas en- kaj ekster-lande konata pro tiu poemo. Laŭ la poemo, kvankam ventego kaj pluvo detruis lian kabanon, tamen li sentis malĝojon unue ne por si mem. Li diris en la poemo, ke se ĉiuj homoj suferantaj de frosto povas loĝi en la grandaj domoj, tiam eĉ mortante de frosto, li ankoraŭ sentas kontenton.”

Dufu—Caotang kun areo de 15,3 hektaroj konsistas el templa ĝardeno, prapatra templo kaj privata ĝardeno, kaj ĝuas la famecon de sanktejo de la ĉina literatura historio. En la jaro 1952, Dufu—caotang ĉiuflanke ripariĝis kaj oficiale malfermiĝis al publiko. En 1955, fondiĝis Dufu—memorhalo, en la jaro 1961 la ĉina Ŝtata Konsilantaro difinis ĝin kiel unu el la Relikvoj Gravite Protektataj de la ŝtato kaj en 1984, Dufu—memorhalo estis titolita Dufu-Caotang Muzeo.

Dufu-caotang Muzeo estas kultura vidindaĵo en- kaj ekster-landa kaj ankaŭ patriotisma eduk-bazloko de la provinco Sichuan. Post stariĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la jaro 1949, la centra kaj la loka registaroj ĉiam tre atentas pri disvolvo de la Dufu-caotang Muzeo. En la lastaj jaroj, la administracio de la muzeo strebis por ripari la kabanon Caotang laŭ la principo “riparo laŭ vera vizaĝo”. La administracio ankaŭ alprenis serion da rimedoj, kiaj rekonstruo de akva sistemo, verdigo per herboj kaj arboj, riparo de relikvoj kaj plibonigo de ĝarden-vojoj.

Direktoro de la Oficejo de Dufu-caotang Muzeo Ren Ke diris al nia raportisto:

“Ni komencis praktiki la cel-administran sistemon en la jaro 1997, kaj la engaĝan sistemon en 1999. Laborantoj, post konkuro, enoficiĝis, tial aktiveco kaj entuziasmo plene vekiĝis. Nun ambaŭ hardvaro kaj softvaro de la Muzeo eniris en la plej bonan periodon.”

Lastjare en Pekino okazis la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Tiu kongreso elmetis disvolvi kulturajn entreprenon kaj industrion. La Dufu-caotang Muzeo prenas fosi kulturan esencon de la muzeo kiel principon, kaj ellaboris projekton pri la disvolvo de la muzeo.

Ĝenerala projektisto de la reformado kaj malfermo de Ĉinio Deng Xiaoping kvin-foje vizitis la muzeon. Li iam humure diris, ke la Dufu-caotang Muzeo estas bona loko, se oni atingis la urbon Chengdu sed ne vizitis la muzeon, do li vane iris al Chengdu. Multaj internaciaj politikistoj kaj famaj erudiciuloj ankaŭ vizitis la muzeon por rememori Du Fu. Usona eksa ŝtata sekretario Kissinger kaj prezidento de Korea Respubliko Kim Yong Sam respektive atingis la Dufu-caotang Muzeon en julio de 1998 kaj oktobro de 2000.

En la lastaj jaroj, averaĝe ĉiujare miliono da personoj vizitis la Dufu-caotang Muzeon. Plejparto de la turistoj venis de Japanio, Korea Respubliko kaj sudorientazaj landoj kaj regionoj, cetere pliiĝas turistoj el Eŭropo kaj Norda Ameriko.

Ĉina moderna konata erudiciulo Wen Yiduo tiel taksis Du Fu, ke Du Fu estas la plej solena, plej glora kaj plej eterna brilo en la ĉina historio de pli ol 4 000 jaroj. Do, ĉu ni povus diri, ke la Dufu-caotang Muzeo estas la fenestro por ni apreci tiun brilon!