• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 11:01:31    
(foto)Chuanjiang Haozi

cri

Ĉina Radio Internacia! karaj amikoj, nun estas programero Socia Vivo. Supra parto da la plej longa rivero de Ĉinio---la Yangzi-rivero titoliĝas la rivero Chuanjiang. Antaŭe, la rivero Chuangjiang estis kaj danĝera kaj mallarĝa, boatistoj devigite per siaj korpoj helpis boatojn trapasi la mallarĝajn kaj malprofundajn partojn de la rivero Chuanjiang: kiam boato iris en supran parton de la rivero, boatistoj devigite tiris la barĝon per ŝnuro; kiam boato veturis en la malsupran parton de la rivero, boatistoj devigite puŝis la barĝon per manoj. Por unuiga manipulado kaj atenta koncernigado, per vokado nomita Haozi, boatistoj tenis ritmon, alie boato povis sinkiĝi kaj boatistoj ankaŭ perdis vivon. De dek cent jaroj, boatistoj iuflanke altkriis Haozi, aliflanke tiris pezajn ŝnurojn kaj malfacile iris en rapidaj fluoj kaj danĝeraj strandoj.

Tiu sceno delonge malaperis de la homa vidkampo, la laŭta kaj sonora Haozi forlasis de memoro de la homoj. Nun, estas nemultaj homoj, kiuj povas kanti Haozi, sinjoro Chen Banggui vivanta en Chongqing, sudokcidenta Ĉinio estas unu el ili. Tiu 87-jara maljunulo ankoraŭ tenas freŝan memoron pri afero antaŭ pli ol 70 jaroj. Li diris:

“Kiam mi estis 13-jara, pro malriĉeco de mia familo kaj morto de miaj gepatroj, mi fariĝis boatisto. Mi ŝatis kanti Haozi, estis tre malpeza laboro de la boatistoj, tamen Haozi tenis ĉiujn animstatojn inkluzive de ĝojo, furiozo, tristo kaj ridego. Mi ŝatas Haozi.”

Ŝanĝiĝema estis fluo de la rivero Chuanjiang, laŭ malsamaj fluoj de la rivero, boatistaro povis kanti diferencajn Haozi. Post transdonado de generacio al generacio, Haozi multiĝis je 26 tipoj kaj samtempe kanttekstoj estas multaj kiel bovaj haroj, boatistoj senĉese ellaboris novajn kanttekstojn kaj kriis siajn ĝojon, furiozo, triston kaj ridegon.

Boatistoj baraktantaj en la rivero Chuanjiang vivis en la plej malalta nivelo de la socio, tamen en la malfacila vivo, se nur Chen Banggui aŭdis Haozi, li tuj vigligiĝis, li ankaŭ servis kiel gvidanto de la Haozi-kantantaro. Chen Banggui laboris kiel boatisto en sume 20 jaroj. Kiam li strebis por vivmaniero en vento kaj ondo de la rivero, lia edzino stimulis diligentecon kaj ŝparemon, kaj nutris siajn infanojn en la budo najbare al la rivero. Rememorante tiun paseon, Chen Banggui ofte emociiĝis. Li diris:

“Mi malfacile laboris kiel boatisto kaj ŝi prizorgis familion farante tre lacigajn laborojn kun volonto. Kial? Ĉar mi nur povis lukri malmultan monon. Ŝi sin strebis por subteni nian familion.”

Post stariĝo de la ĉina Popola Respubliko en la jaro 1949, Ĉinio investis monon por bonigi navigan vojon de la rivero Chuanjiang, malpezaj kaj danĝeraj laboroj kiaj tiri ŝnuron kaj puŝi barĝon ŝanĝis mekanisman aŭ elektronikan funkciojn, ankaŭ ŝanĝis boatista sorto. Chen Banggui fariĝis laboristo de la Chongqing-a Pramŝipa Kompanio, la vivo plisenzorgiĝis kaj komfortiĝis ol antaŭe, do boniĝis la vivo de la tuta familio.

Kvankam Chen Banggui forlasis malfacilan vivon, tamen li ne povis deiĝi de Haozi, kiu jam fariĝis parto de lia vivo. Chen Banggui ellernis skribadon, post ordigo de Haozi de la rivero Chuanjiang, li transdonis Haozi en teatron. En la 5-a kaj 6-a dekado de la 20-a jarcento, kiel folklora muzikisto Chen Banggui veturis al ĉina ĉefurbo Pekino por prezenti Chuanjiang Haozi, dume li intervidiĝis kun ŝtataj gvidantoj Mao Zedong kaj Zhou Enlai. En la jaro 1987, Chen Banggui ankaŭ kantis Haozi transmare.

“Karaj amikoj, nun vi aŭdas surbendigon de la kanto pri Haozi prezentate de Chen Banggui en la Folklora Muzika Koncerto pri Mondaj Grandaj Riveroj okazinta en Francio en la jaro 1987. Tiam Chen Banggui estis 71-jara, lia prezento faris sensacion.

Li ĉiam tenas tiun surbondigon. Kondiĉe se li aŭskultis ĝin, li sin dorlotas kaj rememoris paseon. Pro emociiĝo, kun neretenebla sento li altkantiĝis, ŝajnas, ke li ankaŭ revenus en la boatistan laboron.

Chen Banggui emeriĝis antaŭ multaj jaroj, nun li jam havas kvar-generacian familion, liaj gefiloj ĉiuj estas obeemaj. Chen Banggui ankoraŭ tenas profundan afekcion al Chuanjiang Haozi. Li diris, ke boatistoj de la nuna tago neniam bezonos batali kontraŭ torento kaj danĝeraj strandoj de la rivero Chuanjiang kiel li kaj lia partneroj faris, tamen oni ankaŭ neniam aŭdis Haozi en la rivero Chuangjiang, li sentas bedaŭron.

Nun Chuanjiang Haozi jam integriĝis kun la vivo de lia familio. Nun vi aŭdis surbendigon de lia familia koncerto.

“Familia kanto pri Haozi en la Printempa Festo, kantgvidanto Chen Banggui.” “Ekigu boaton!”

Karaj amikoj, la knabino kun delikata voĉo en la surbendigo estas nepino de sinjoro Chen Banggui, ŝia nomo estas Xiong Yan, tiam ŝi estis nur lernanto de elementa lernejo; nun ŝi jam estas 20-jara kaj studis en univestitato en Pekino. Ŝi diris, ke en ĉiuj festoj, pli ol 20 homoj de la granda familio koncerniĝas kaj ĝuas kanton, tre varme estas etoso! Babilante pri sia Haozi-mania avo kun nia raportisto, ŝi sentas iom bedaŭron.

“Mi sentas bedaŭron, ke neniu de nia familio povas heredi Chuanjiang Haozi de la avo, la ŝlosila kaŭzo estas, ke ni ne havas lian vivan trasperton. La originala Haozi estas malfacile heredita, eble poste oni nur povos konservi ĝin per surbendigo.”

Kvankam Chen Banggui esperas, ke Chuanjiang Haozi ne povas esti konservita en la originala stilo, tamen la viva ŝanĝo faris lin sciianta, ke malaperis tia vivo ankaŭ malaperis la originala Chuanjiang Haozi.

Antaŭ 10 jaroj, komenciĝis la Tri-gorĝa Konstruado. Kvankam Chen Banggui jam oldiĝis, li ankoraŭ fokusis procezon de la kontruado. En la lastaj jaroj, li senĉese verkas Haozi-ajn kanttekstojn pri la Tri-gorĝa Konstruado. Tiujare, la tri-gorĝa akvokonservejo komencis akvan akumulon, li ankaŭ speciale verkis kantteskton nomatan Lago sur Alta Valo. Nun ni kune ĝuu kanton de sinjoro Chen Banggui pri tiu kanto.

Karaj amikoj, nun ni finu programeron Popola Vivo!