• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 11:02:12    
Nova geedziĝo-anonca sistemo pli enkorpigas humanisman zorgon

cri
Antaŭtage en Pekino, oficisto de la Ĉina Civiladministra Ministerio montris, ke la nove publikigita “Regularo de Geedziĝa Anonco” plifortigis la konscion pri servado kaj principon privilegii efikon. La nova regularo pri geedziĝa anonco ankaŭ ricevas bonvenigon de la ĉinaj popolamasoj, kiuj opinias, ke ĝi pli multe enkorpigas humanisman zorgon.

Antaŭ nelonge, la Ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la nove amenditan “Regularon de Geedziĝa Anonco”, kiu ekvalidos en la 1-a de oktobro ĉijare. Intervjuate, s-ro Zhang Mingliang, oficisto de la Ĉina Civiladministra Ministerio respondecanta pri la geedzeca administrado, montris:

“Difinoj de la nova regularo enkorpigis reformadon de registara koncepto en multaj flankoj, plifortigis la konscion pri servado, akcentis laŭleĝan administradon kaj faradon de bonaj kaj praktikaj aferoj por la popolamasoj.”

Laŭ la nova regularo, plenumante la geedziĝan anoncon, ĉinaj ĉefteraj loĝantoj bezonas kunporti al la koncerna institucio la loĝantaran registrilon, personan atestilon kaj aliajn dokumentojn por konfirmi, ke ambaŭ flankoj volontas geedziĝi, ne havante edzon aŭ edzinon, nek rektajn sangajn rilatojn reciproke ktp; ili ankaŭ ne bezonas, kiel antaŭe, peti konsenton de siaj propraj oficejoj aŭ de la loĝantara komitato, kaj fari la antaŭgeedziĝan korpan ekzamenon. Kiam oni faras divorcan anoncon, ili bezonas nur kunporti al la koncerna institucio la necesajn atestilojn kaj interkonsenton pri divorco subskribitan de ambaŭ flankoj, kaj la institucio povas tuj trakti la aferon por ili. Sed en la pasinteco, necesis trapasi multajn procedojn kaj atendi almenaŭ unu monaton, por ke aliaj faru interpacigon.

Specialistoj opinias, ke la nova “Regularo de Geedziĝa Anonco” reduktis la enhavon pri administrado fare de civilafera organo, akcentis la konscion pri servado, ege simpligis la antaŭan procedon de la geedziĝa anonco, ŝparigis konsumon kaj tempon por trakti la procedon, kaj pli bone garantias la geedzecan liberon.

La nova regularo ankaŭ plaĉas al popolanoj. S-ro Liu Hongtao el iu pekina institucio, informiĝinte pri la nova geedziĝo-anonca sistemo, tre ĝojas dirante:

“La nova regularo simpligis la procedon, do ne necesas por mi klopodi, kiel miaj antaŭuloj, por akiri diversajn aldonajn atestilojn kaj fari la korpan ekzamenon. Ŝparataj estas kaj tempo kaj energio. La nova regularo enkorpigas humanisman zorgon kaj manifestas, ke nia registaro prenas la homon kiel la bazon dum leĝdonado.”

Rilate al la nova geedziĝo-anonca sistemo, iuj zorgas pri tio, ke pro simpliĝo de la geedziĝo-anonca procedo, eble iuj homoj traktos la geedzecon kiel infanludon kaj eĉ kaŭzos bigamion. Pri tiu problemo s-ro Zhang Mingliang montris, ke estante administra organo, la Civiladministra Ministerio antaŭ ĉio insistas je la geedzeca leĝo. Se aperos kontraŭleĝa afero, ekzemple bigamio, la koncernatoj kompreneble estos punataj de la leĝo.

S-ro Zhang Mingliang informis, ke Ĉinio intensigas la informizan konstruadon de la geedziĝa anonco, tio enretigos la koncernajn materilojn de la geedziĝa anonco tra la tuta lando, tiel ke facile troveblos la bigamia problemo.

Favore al praktikado de la nova regularo, la Ĉina Civiladministra Ministerio unuflanke grandskale propagandos la regularon, por ke ĝi estu konata de ĉiuj loĝantoj; aliflanke faros trejnadon al laborantoj por altigi ilian administran kaj servan nivelon.