• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 11:09:23    
Pekina longdistanca piedirado

cri
En ĉi-foja programero, unue vi aŭdos raporton pri pekina longdistanca piedirado; due estas surbendigita raporto titolita “Pluapaŝa altiĝo de la vivkvalito de ĉinaj handikapuloj”. Fine, vi konos higienajn sciojn.

La 14-an de septembro en Pekina Ekonomia kaj Teknika Ekspluatejo, okazis la 1-a Pekina Internacia Mitingo pri Longdistanca Piedirado titolita---“Al la Jaro 2008”. Ĝojoplene ĉeestis al la mitingo pli ol dek mil personoj, inkluzive de pekinaj studentoj, mezlernantoj, fremdlandaj studentoj en Ĉinio, delegitoj de diversaj entreprenoj, ordinaraj civitanoj kaj fremdlandaj diplomatiaj senditoj en Pekino.

Je la 8-a horo kaj 30 minutoj antaŭtagmeze de tiu tago, komenciĝis la piedirado de 21 kilometroj. Pli ol dek mil irantoj estis vestitaj per kvinkoloraj ĉemizoj, kiuj simpolas la kvin ringojn de Olimpikoj. Ili faris iradon laŭ ekstera ringo de Pekina Ekonomia kaj Teknika Ekspluatejo. La vojo dekoriĝis per koloraj flagoj, balonoj, kaj ĉiun sepcent-milon da metroj instaliĝis ekspozicia tabulo de ĉiu el urboj gastigintaj Olimpikojn, oni starigis tiujn tabulojn celante konigi sciojn pri emblemoj kaj okazigintaj urboj de la 1-aj ĝis la 29-aj Olimpikoj okazontaj en Pekino, tiel ĉiu piediranto povu praktike senti, ke la 2008a-jaraj Olimpikoj renkonte proksimiĝas.

La organizantoj ankaŭ starigis “kvin instigajn staciojn” laŭ la vojo, tio estis ensembloj de la junpioniroj kaj civitanaj tamburaj trupoj, kiuj celis kuraĝigi la piedirantojn. Inter ĝojoplenaj irantoj, troviĝis 87-jara oldulo kaj 4-jara knabo, multaj familioj ĉiumembre partoprenis la piediradon. En la piedirantaro troviĝis ankaŭ radseĝa teamo de kripluloj de Pekina Handikapula Federacio.

Laŭ konigo, la longdistanca piedirado devenis de Japanio kaj furoras en Eŭropo kaj Ameriko. Ĝi estas la plej simpla kaj efika praktika sporto, ĉar ĝi ne limiĝas de aĝo, sekso, loko, ekipaĵo kaj aliaj kondiĉoj. La sporto longdistanca piedirado signifas, ke dum la longdistanca piedirado, la irantoj ne kuras, nek trinkas nek manĝas, ili akceptas provadon de laciĝo, soifo kaj malsato. Estas tro severa la limiga kondiĉo de la longdistanca piedirado, tamen dum la piedirado la sportistoj sin tenas pli memkonscie ol esti kontrolataj de la juĝistoj.

En Pekino, la sporto longdistanca piedirado havas historion de pli ol 20 jaroj. De la jaro 1981 ĝis la jaro 2000, ĉina Tutlanda Junulara Federacio kune kun japana Junulara Amikiga Asocio komune okazigis 20 fojajn da longdistancaj piediradoj, kiuj logis grandamason da amatoroj.