• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 11:12:03    
Ĉina nacimalplimulta literatura verkado enkorpigas senprecedencan disvolvan tendencon

cri

En la lastaj jaroj, la ĉina nacimalplimulta literatura verkado enkorpigas senprecedencan disvolvan tendencon. Nuntempe, ne nur 55 nacimalplimultoj havas proprajn skribajn verkistojn, sed ankaŭ verkaĵoj de multaj nacimalplimultoj agnoskiĝis de vastaj legantoj.
Poeto Akuwuwu verkis yi-lingvan poemaron nomatan Tigra Signo. Ĝia apero ŝanĝis historion, ke ne troviĝis yi-lingvaj prozo kaj poemaro. Krom Akuwuwu, verkistoj de mongol-nacieco, tibeta-nacieco, ujgura-nacieco, kazaĥa-nacieco, dai-nacieco, hani-nacieco, xibo-nacieco kaj aliaj nacimalplimultoj verkis grandkvanton da poemoj, prozoj, romanoj kaj komentoj.
Gaja Jinsha-rivero de yi-nacieca verkisto Li Qiao kaj Stepo en Densa Nepulo ĉiuj estas bonvenigitaj de la legantoj. Eldonado, komento, esploro kaj instruo de la nacimalplimulta literaturo ankaŭ formis relative kompletan kaj ordan skalon kaj sistemon, sume 33 nacimalplimultoj publikigis propran literaturan historion; ankaŭ pluapaŝe disvolvas verkadon kaj tradukadon en la nacimalplimultaj lingvoj.
Sekretario de patria komitato de la Ĉina Verkista Asocio kaj vicprezidanto de la Asocio sinjoro Jin Binghua konigis, ke pro historia fono, natur-geografia kondiĉo, nivelo de la socia disvolvo, spirita kultura tradicio, limigeco de la uza amplekso de la nacimalplimultaj lingvo kaj aliaj kaŭzoj, en la komenco de starigo de la Ĉina Popola Respubliko, troviĝis multaj nesufiĉoj kaj mankoj, kaj kvante kaj kvalite, en verkado de la ĉina nacimalplimulta literaturo, la nacimalplimultaj verkistoj ankoraŭ estis en la prova periodo de la propra-lingva verkado. Tamen, nuntempe la stato grande pliboniĝis.
Hani-nacieca verkisto Ge Bu diris, ke kiam li komencis kontakti literaturon, pro malmulteco de legantoj por la propra-lingvaj eldonaĵoj kaj malbona venda stato, li malmult-foje verkis per hani-lingvo. Poste, li trovis, ke multaj hani-naciecaj legantoj tre soifas hani-lingvajn literaturaĵojn kaj esperas siajn kulturajn impreson kaj sperton, tial li provis verki per hani-lingvo, kaj la efiko estas tre bona, liaj multaj poemoj flugas de lango al lango inter la homoj.
Vicprezidanto de la Ĉina Verkista Asocio sinjoro Jin Binghua diris, ke nun ni kuraĝigas nacimalplimultajn verkistojn per propraj lingvoj fari verkadon. Li opiniis, ke multaj nacimalplimultaj verkistoj, uzante proprajn lingvojn, reale registras disvolvan historion de ĉiuj naciecoj, vivplene desegnas elstaran scenon en sia viv-procezo; profunde prezentas kulturan kvaliton kaj spiritan aspekton de la propraj naciecoj; akurate enkorpigas ĉiujn aspektojn de la reala vivo kaj faras klopodon por riĉeco de la ĉina kulturo.