• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 11:12:51    
Pasio al strateto ——Strateta vojaĝigo konstruis amikecan ponton

cri
Parolante pri la antikva urbo Pekino, la homoj spontane pensas pri la orde dislokitaj kortodomoj kaj araneaĵe kruciĝantaj stratetoj. La 2000-jara historio de Pekino senĉese perfektigis tian originalecan arkitekturan stilon, kio disportas apartan antikvecan odoron en la moderna urbego kun arbaro da altaj domegoj. Ĝis nun multaj ordinaraj pekinanoj vivas ĉi tie, ili montras al la tuta mondo viglajn pentraĵojn kaj historiajn kaj nunajn. En post la jaro 1999, la orienta-kvartala registaro kun stratetoj kaj kortodomoj plej densaj kaj plej bone konservataj sufiĉe utiligis la lokan geografian riĉfonton kaj kreis vojaĝan programon nomatan “strateta vojaĝigo en antikva Pekino”, ili fiksis sian rigardon en disvastigo kaj konigo de strateta kulturo de antikva Pekino por ke pli kaj pli multaj ĉinaj kaj fremdlandaj vojaĝantoj konu pasintecon de Pekino. Per triradaj cikloj, vojaĝantoj povas eniri kortodomon pli ol 700-jaran, gustumi pekinajn manĝojn, lipi pekinan teon kaj loĝi en pekina domo, ili persone spertas la vivon de ordinaraj pekinanoj kaj vivas kiel realaj pekinanoj. Ĝis nun la “strateta vojaĝigo” jam altiris pli ol 60 milojn da ĉinaj kaj fremdlandaj vojaĝantoj el diversaj lokoj en la mondo kaj senkonscie establis iujn amikecajn pontojn inter Ĉinio kaj la tuta mondo.

En unu ordinara kortodomo akceptanta vojaĝantojn, ni renkontiĝis kun ĝia mastrino, ordinara mezaĝa virino----s-ino Chen kaj ŝiaj najbaroj intime nomas ŝin onjo Chen. Laŭ ŝi, ŝia familio generacie vivas en tiu kortodomo, ŝi estas la sesageneracia kaj vivas ĉi tie je 40 jaroj. Parolante pri la historio de partopreno en la strateta vojaĝigo ŝi ŝajnas rakonti mirindan romanon.

En la jaro 1996, la kortodomo de onjo Chen komencis bonvenigi la unuan grupon de fremdlandaj vojaĝantoj. De post la oficiala kreado de strateta vojaĝigo en 1999, kiam eniri stratetojn kaj kortodomojn fariĝis kuranta moro, ankaŭ la ordinara popolana hejmo fariĝis unu el fiksaj pejzaĝoj de la strateta vojaĝigo.

Parolante pri sento pri akcepto de fremdlandanoj, onjo Chen tuj montris aspekton brilan, ŝi diris al raportisto:

“per la strateta vojaĝigo, ni establis amikecon kun multaj fremdlandanoj, nun mi havas multajn internaciajn amikojn, ĉefe estas japanoj, cetere usonanoj kaj francoj... la problemo plej zorgata de ili estas la nivelo de nia vivo kaj socia bonstatigo, ekzemple, kiel ni prenas emeritan pension, kiel ni ricevas kuracadon, ĉu ĉiuj personoj havas sufiĉan mono por viziti kuraciston, ktp...”

Kiam la sarso senbride atakis Pekinon, la internaciaj amikoj de onjo Chen esprimis saluton per diversaj vojoj al ŝi kaj zorge demandis ŝin pri regado de la sarsa epidemio en Pekino, tio multe stimulis kaj kortuŝis onjon Chen. Kvankam la veno de sarsa epidemio stagnigis la prosperan stratetan vojaĝigon en Pekino kaj la hejmo de onjo Chen ankaŭ montriĝis sengasta pro tio, tamen ŝi diris, ke tio ĝuste donis al ŝi tempon por pripensi. Ŝi diris, ke kiam la sarsa epidemio estis tre serioza, ŝi ordigis notojn pri akceptado de vojaĝantoj kaj iliajn leterojn kaj donacaĵojn, kaj ankaŭ skribis tagnoton pri sia sperto dum la lastaj kelkaj jaroj.

En ŝia taglibro, ni surprizite trovis, ke dun tiuj kelkaj jaroj, eĉ pli ol 6 miloj da vojaĝantoj el 35 landoj kaj regionoj venis la ordinaran kortodometon unuj post aliaj, eĉ el la plej malproksimaj Islando kaj Etiopio.

El tiaj grupoj da vizitantoj, la plej profunde impresinta onjon Chen estas japana altranga virina vizitantaro formita de la edzino de japana eksĉefministro Hashimoto Ryutaro kaj iuj diplomataj edzinoj, ili vizitis Ĉinion en la 15-a de aprilo, 2002. La dato estas ankoraŭ tre freŝa en la memoro de onjo Chen.

“kvankam ili estas edzinoj de altrangaj oficistoj, tamen nenio montriĝis burokrata sinteno. Ili multe ŝatis la ĝaŭzion faritan de mi kaj babilado kun ili estis tre sincera kaj natura kiel kun amikoj.” Por kontentigi la vizitantojn el diversaj lokoj, onjo Chen faris ĉion elpenseblan en stilo de pladoj, ŝi ne nur prenis siajn majstrajn pladojn, sed ankaŭ resumis gustojn kaj manĝakutimojn de gastoj el diversaj landoj kaj regionoj kaj faris noton.

Delonge, Japanio estas la plej granda fonto de vojaĝo al Ĉinio, la nombro de japanoj vojaĝantaj al Ĉinio okupas 22% de la totala nombro de fremdlandaj vojaĝantoj. De la 9-a dekjaro de la pasinta jarcento ĝis nun, tiu nombro kreskas per jarameznomba du-cifera mezuro. Tiamaniere, onjo Chen havas multajn japanajn amikojn. Multaj el ili multafoje vizitis sian malnovan amikinon. Onjo Chen fiere diris al ni:

“Iu japano laboranta el Pekina Kompanio de Shiseido 7-foje venis al mia hejmo en du jaroj, poste ni fariĝis intimaj geamikoj, lia filino speciale vojaĝis al Pekino kiam ŝi edziniĝis. Sekve, li kondukis siajn amikojn al mia hejmo kiam ili venis Ĉinion.”

La mastro de la kortodometo estas tipa varma kaj gastama “malnova pekinano”, li estas sperta en diversaj pekinaj tradiciaĵoj. Ĉiufoje li elmontris al turismaj vizitantoj siajn antikvaĵojn kolektitajn dum multe da jaroj kaj torente rakontis la historion kaj kulturon kaŝitajn en tiuj antikvaĵoj unu post alia. Li tre kontentis pro la belskribo pendanta en gastsalono de sia hejmo:

“ Vojaĝo en strateto de agrablo plenas, profunda kortokomo misteron entenas.” Tio ne nur estas reala priskribo de la strateta vojaĝigo, sed ankaŭ diras la plej altiran apartecon de pekina kortodomo.

Japana soldato militservinta en iu ŝiparo antaŭ 50 jaroj iam venis la kortodomon, portante en sia koro profundajn honton kaj bedaŭron, tamen onjo Chen opinias, ke la pasinta tragedio estas neretirebla, tamen la ordinara popolo sopiras pacon kaj trankvilecon. Nun, en la kortodomo estas produktata unu televida teatraĵo, priskribanta ke la japana registaro unuafoje konfesis invadan krimagadon al Ĉinio. Ni ŝajne vidis, ke la tempo rakontas al la homoj la historion nereturneblan kaj futuron plenan de espero.