• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:10:02    
(foto)Pekino liveras bonan investan medion al eksterinvestitaj entreprenoj

cri

En la lastaj jaroj, sekve de altiĝanta nivelo de urba konstruado, la investa medio de Pekino estas pli kaj pli perfekta, la tirado de eksterkapitala investado senĉese plifortiĝas. Laŭ statistiko, fine de la jaro 2002, Pekino jam havis dek mil entreprenojn eksterinvestitajn. Grandnombro da famaj translandaj kampanioj establis sian stabojn, produktejojn kaj esplorajn centrojn en Pekino. En hodiaŭa programero, ni vidu, kiel Pekino plibonigas la investan medion kaj servas al la eksterinvestitaj entreprenoj.

Pekino estas centro de ĉinaj politiko, ekonomio, kulturo kaj trafikado, samtempe estas grandega urbo kun altrapida disvolviĝado de sinteza ekonomio. Kun pli ol 13 milionoj da loĝantoj Pekino estas urbo havanta plej multajn kompetentulojn kaj potencan latentan forton por disvolviĝo.

Depost ekpraktikado de malfermo kaj reformado fine de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Pekino grande progresas en enkonduko de eksteraj kapitaloj. Estro de la Ekonomia kaj Komerca Komisiono de Pekino Jin Shengguan konigis, ke la produktovaloro de eksterinvestiataj entreprenoj jam okupas duonon de tiu en la industria produktovaloro de Pekino, tiaj entreprnoj ludas gravan rolon en la disvolviĝo de la pekina ekonomio.

Parolante pri la estontaj laboroj, Jin Shengguan esprimis, ke Pekina magistrato pluapaŝe faros servadon al eksterinvestitaj entreprenoj kaj plibonigos la investan medion. Li diris,

“Pekina magistrato pluapaŝe turnos siajn funkciojn por liveri bonan eksteran medion al la disvolvo de entreprenoj, starigos malferman kaj justan merkatan ekonomian ordon, konstruos altefikan servan sistemon por akceli la investadon. Establiĝos koncepto de reciprokaj utiligoj kaj ambaŭflankaj gajnoj kaj estiĝos medio favora al la disvolviĝo de investantoj.

Por krei oportunajn kondiĉojn al eksteraj komercistoj, Pekina magistrato funkciigas “unustacian” laboran sistemon, nome kunigas funkciantajn fakojn en unu oficejon, en kiu investantoj povas fari ĉiujn procedurojn rilatajn al investado. Cetere, la magistrato simpligas porinvestan sankciadon kaj altigas la efikon.

Por protekti la laŭleĝajn interesojn kaj rajtojn de eksteraj komercistoj, Pekino sinsekve fondis servan centron por eksterinvestitaj entreprenoj, akcelan buroon kaj aliajn instituciojn kaj funkciigas reton de investa instigo. Primare fondiĝis informadika konsulta serva sistemo.

Senĉesa plibonigado de investa medio portas novajn ŝancojn al eksterinvestitaj entreprenoj. Multaj eksteraj komercistoj esprimis kontenton pri la ĉirilataj laboroj. Sinjoro Chen Dasheng estas altranga vicdirektoro de ABB-korporacio en la ĉina regiono, li diris,

“La pekina registaro ellaboris disvolvan direkton en ĉefurba ekonomia modernigo, socia modernigo kaj urba modernigo, aktive esploras pri la disvolva vojo de modernigo, liveras disvolvan spacon por translandaj kampanioj kaj eksterinvestitaj entreprenoj kaj kreis bonan investan kaj entreprenadan medion.” La korporacio ABB translokis sian stabon el Hongkong al Pekino en 1994. Nun la korporacio ABB, monde fama elektronika produktisto, havas 7 branĉojn en Pekino kun 1500 laborantoj. Sinjoro Chen diris, ke tio montras, ke Pekino okupas ekstreme gravan pozicion en la korporacia strategio rialte al Ĉinio.

Kun la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la malferma kampo de Pekino estos ankoraŭ plivasta. Vicestro de Pekina Kominsiono pri Eksteraj Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro sinjoro Zhou He konigis, ke Pekino devas rapidigi la paŝadon de eksterkapitala utiligo en kampoj kasista, revizorada, konstru-projekta, eduka, mediprotekta, turisma kaj aliaj. Samtempe, en registara agado, Pekino sin konektos kun la mondo por krei ankoraŭ pli bonan investan medion al eksterinvestitaj entreprenoj. Li diris,

“Ni daŭre prenos la celon krei unuaklasan investan kaj komercan medion, forte plibonigos de la servan sistemon, plivastigos en merkatigon eniro, kulturos ndustrian bazon kaj konstruos de loĝan medion por konstrui Pekinon internacia metropolo kun unuaklasa servado, vasta merkato, bona medio kaj ĉio oportuma al la vivo kaj disvolvo de internaciaj investantoj”.