• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:12:29    
Reprezentantoj parolas pri urba disvolviĝo

cri
Jam sukcese fermiĝis la 1-a sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Multaj partoprenintoj en la kongreso estas lokaj oficistoj. Ili estas junaj kaj kapablaj, kaj elvolvas pozitivan rolon en sia propra kampo.

Eduko estas Bazo

Wu Xianguo, estro de la urbo Langfang, havas pompan celon, ke Langfang estu urbo de sciencteknika edukado. Ĉinio elmetis strategion prosperigi la ŝtaton per scienctekniko kaj edukado. Eduko estas bazo. Necesas por la ŝtato pene altigi la sciencteknikan kulturan kvaliton de la tuta nacio kaj plenforte kulturi kapablulojn de diversaj flankoj por realigi la kontinuigeblan disvolvon kaj trapasan disvolviĝon. Pri tio, Wu Xianguo havas propran senton. Li diris al ĵurnalisto,

“En ĵus fermiĝinta 4-a Popola Kongreso de la urbo Langfang, la unua afero menciita en la labora raporto de la urba registaro estas eduko. La unua farinda afero de la urbo Langfang en la jaro 2003 estas bone meti la bazon de eduko.”

La distingoj inter Ĉinio kaj evoluintaj landoj enkorpiĝas en pluraj flankoj, kiuj finfine montriĝas en distingoj de la homa sinteza kvalito, kies distingoj montriĝas en niveloj kaj aĝoj de edukitoj. Wu Xianguo diris, ke nun en Langfang la meznombra edukiteco ne superas 8,5 jarojn, sed en okcidentaj evoluintaj landoj jam 13 jarojn. La 5-jara diferenco evidente montriĝis en internacia konkurenco. Ĉu nacio, ĉu regiono, ĉu urbo, volas vere prosperi kaj evolui, necesas plenforte disvolvi edukon.

En Langfang estas Orienta Universitata Kvartalo areanta je 2 milionoj da kvadrataj kilometroj kun investo de 3, 6 miliardoj da juanoj de renminbi. Ĝi kreis la novan edukan sistemon kun la politika subteno de la registaro, investado de entreprenoj, industriiga administrado kaj sociiga servado. Wu Xianguo diris al la raportistino, ke eduka industriigo estas tajdo de la nuna mondo kaj havas grandegan latentan forton en funkciigado de enlanda bezonado, plivastigo de enlaborigo kaj movigo de la socia forto por funkciigi lernejojn por kompletigi la mankon de malsufiĉa kapitalo. La plej ĉefa kaj la plej avangarda koncepto de la Orienta Universitata Kvartalo estas:

“Ni kreis la mondelon, ke ankoraŭ plimultaj junuloj vizitu universitaton sen la registara investo”.

Tamen, Wu Xianguo diris, ke la urba registaro daŭre plifortigas la investon al baza eduko, kaj investos en la estontaj 5 jaroj 3 miliardojn da juanoj por popularigi la edukadon en la periodo de supera mezlernejo, kaj ekspluati kanalojn por kulturi plurtavolajn kapablulojn, senĉese perfektigi la profesian edukan sistemon kaj aktive disvolvi la superan edukadon.

Necesas alte taksi kapablulojn por ĉiuflanke konstrui bonhavan socion kaj rapidigi la konstruadon de socialisma modernigo. Por altigi la kvaliton de la tuta nacio kaj kulturi elstarajn talentulojn, necesas elvolvi la gravan rolon de edukado en kulturado de kapabluloj. Wu Xianguo esprimis, ke la proverbo pri dekjara plantado de arboj kaj centjara kulturado de homoj diras al mi, ke por bone fari la edukadon oni devas pacience agi dum longa tempo. Wu Xianguo havas faman frazon:

“ Videbla kaj kaptebla afero estas malgranda sed granda estas tio, kio nevideblas kaj nekapteblas. Edukado ja estas senforma granda afero kompakte rilata al la vivo de popolanoj.”

Aparta Turismo

Reprezentanto, urbestro de Guilin sinjoro Wang Yuefei pli atentas pri la disvolviĝo de turismo. Li diris al la raportistino, “Nia celo ests konstrui la urbo Guili moderna internacia turisma urbo.

Por atingi la celon, la urbo Guilin invitis la ŝtata projekta institucio fari la ĝeneralan projekton, kaj laŭ la projekto fari ekspluatojn kaj plane disvolviĝi. Nun en la urbo la media kvalito jam antaŭeniras en la tuta lando, kaj en sinsekvaj 4 jaroj akiris la unuan premion pri media sinteza regado inter 46 gravitaj urboj de Ĉinio Reprezentanto Wu Yuefei rakontis al la raportistino, ke bona ekologia medio jam fariĝis turisme fama kaj alloga. Al Guilin, la plej grava estas konvene trakti la rilatoj inter ekspluato kaj utiligo de riĉfontoj kaj protekto de ekologia protekto, klopodi por realigi akorda disvolvo de turismo, medio kaj ekonomio.

Parolante pri la disvolviĝo de Guilin turismo, Wang Yuefei, ke la turisma disvolviĝo de Guilin havas grandan latentan forton, la urba registaro faros rearanĝon al turimsa riĉfonto de Guilin, por formi turisman sistemon kun pejzaĝo kaj kultura enhavo, samtempe, plenforte elvolvi edukan turismon por ke turistoj konu la brilajn kaj abundajn kulturojn hereditajn de miloj da jaroj, aliflanke gravite disvolvi kunvenan kaj ekspozican turismon.

Wang Yuefei fidoplenas, ke la rubo Guilin elmetis koncepton en la urba turisma pozicio,

“ Guilin estu la ĉina, sed ankaŭ la monda. Ni kreu kondiĉojn por ke la monda popolo ĝuu la belajn vidindejojn kaj kune perceptu la urbon Guilin.”