• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:13:15    
Ekonomiaj informoj

cri
Eksteraj entreprenoj povos partopreni en la servado de ĉinaj urbaj projektoj

Laŭ koncernaj difinoj de ĉina Konstrua Ministerio kaj aliaj fakoj, eksteraj komercistoj povos partopreni en la servado de ĉinaj urbaj projektoj kaj projekti servajn entreprenojn en ĉinaj investaj urboj.

Laŭ konigo, urba projekta servado montras tion, ke entreprenoj okupiĝas pri ellabora kaj konsulta aktivado de urba projekto escepte de urba ĝenerala projekto.

Eksteraj komercistoj povos rekte fari investadon en Ĉinio

Laŭ difino pri fremdvaluta regado de ĉina Ŝtata Fremdvaluta Administracio, ekpraktikita en la 1-a de aprilo, estonte, eksterlandaj komercistoj povos rekte fari investadon en Ĉinio per speciala konto de fremda valuto, kaj ne necesos establi entreprenojn en iuj kampoj.

Oficisto de Ŝtata Fremdvaluta Administracio konigis, ke la nova difino liveros oportunon al investa aktivado de eksteraj komercistoj, kiuj ne establis entreprenojn en Ĉinio. Ekzemple, se komercistoj volas kunlabori kun ĉinaj entreprenoj por fari ekspluatadon de petrolo, prospektori mineralajn riĉfontojn kaj iujn riskajn investadojn, ne necesos por ili funkciigi entreprenon en Ĉinio.

Ĉinio investos grandan sumon por konstrui publikajn bibliotekojn

Ĉina vicministro pri kulturo Zhou Heping diris en iu kunsido antaŭ nelonge, ke en la estontaj kelkaj jaroj, Ĉinio daŭre grandsume investos por konstrui publikajn bibliotekojn.

Li konigis, ke Ĉinio investos pli ol 1,2 miliardon da juanoj de renminbi por la baza instalaĵa konstruado de la duaperioda inĝenieriaĵo de la ŝtata biblioteko, nome diĝita biblioteko. Por subteni la baznivelan kulturan konstruadon. Ekde 2002, Ĉinio ĉiujare investas 100 milionojn da juanoj por konstrui bibliotekojn kaj kulturejojn.

Li konfesis, ke la nuna stato de ĉinaj publikaj bibliotekoj estas relative postiĝintaj.

Ĉinio tre atentas pri la protektado de historiaj kulturaj ruinoj

Ĉina ministro pri konstruado esprimis en iu kunveno antaŭtage, ke Ĉinio tre atentas pri la protektado de historiaj kulturaj ruinoj, akcelante la urbiĝon.

La ministro diris, ke la orientilo por protekti la historiajn kaj kulturajn ruinojn estas ĉefe protekti la kulturan enhavon de la ruinoj kun historia valoro kaj konvene novigi la eksteraĵojn de la ruinoj.

Nun ĉina Konstrua Ministerio ellaboras programon pri la ĉinaj urbaj konstruadoj kaj faros detalajn difinojn pri kiel protekti ekologian medion, naturajn riĉfontojn kaj historiajn humanismajn ruinojn en la precezo de urbiĝo.