• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:18:33    
Ĉinio aktive preparas por la Olimpikoj de 2008

cri
Ekde la momento, ke Ĉinio sukcese akiris la gastigantecon de la Olimpikoj de 2008, okazigo de elstaraj Olimpikoj estas solena promeso de Ĉinio kaj Pekino al la mondo kaj ankaŭ la celo de Pekino por bone fari ĉiujn laborojn. En la pasinta jaro, subtenate de la ĉinaj registaro kaj la popolo, kaj varme atentata de la internacia socio, la preparado de Pekino por la Olimpikoj de 2008 havas bonan komencon.

En la 9-a Ĉina-Franca Ekonomia Forumo okazinta en Pekino antaŭnelonge, konstanta vic-urbestro de Pekino, konstanta vicprezidanto de la organiza komitato de la Olimpikoj de 2008, sinjoro Liu Jingmin konigis pri la ĉina preparado por la Olimpikoj de 2008. Li diris:

“Por realigi la celon okazigi elstarajn Olimpikojn, praktiki la koncepton de Verdaj Olimpikoj, Sciencteknikaj Olimpikoj kaj Humanismaj Olimpikoj, la pekina registaro kaj pekina olimpika organiza komitato ellaboris agadan projekton, kiu planis 9-flankajn konstruojn.”

Laŭ la projekto, en la estontaj kelkaj jaroj, Pekino nove konstruos 19 stadionojn kaj halojn, reformigos 13 sportejojn, riparos kaj transformos 59 trejnejojn, kaj konstruos olimpikan parkon, olimpikan vilaĝon, novaĵ-centron kaj aliajn instalaĵojn, gravite elvolvos regadon de media polucio kaj konstruadon de ekologia medio, preventadon kaj regadon de aera polucio, pliigos bonkvalitan puran energion kaj rapidigos la procezon de urbaj verdigo kaj beligo, ĉiuflanke akcelos la pekinajn trafikan konstruadon kaj administradan modernigon por liveri unuaklasan urban trafikan medion. Sinjoro Liu Jingmin konigis ankaŭ;

“La kuranta jaro estas grava jaro por la pekina preparo por Olimpikoj de 2008. En majo, funkcios la merkata ekspluata plano, kiu liveros laborajn kondiĉojn por entreprenoj en- kaj eksterlandaj ĉiuflanke partopreni en la preparado por la Olimpikoj de 2008. Ni publikigos la simbolon de la Olimpikoj de 2008, okazigos la Unuan Olimpikan Kulturan Festivalon, ekkonstruos 4 olimpikajn stadionojn kaj sportejojn, samtempe, sinsekve startos grandnombro da inĝenieriaĵoj difinitaj de la Pekina Olimpika Agada Projekto.”

La diskuta temo de la forumo estas: la Olimpikoj de 2008 kaj ĝia influo al la ĉinaj urboj kaj la kontinuigebla disvolviĝo de la ekonomio. La preparado kaj okazigo de Olimpikoj ne estas mallonga agado. Ĝi estas grandega inĝenieriajo rilata al interesoj de posteuloj. Ĉinio alte taksas la Olimpikojn kaj medioprotektadon. Dum la tempodaŭro de unu jaro kaj duono de sia fondiĝo, la olimpika prepara komitato elvolvas medioprotektadon el tri flankoj. En la simpozio, vicestro de pekina medioprotekta buroo, vicestro pri media agado de la organiza komitato de la 29-aj Olimpikoj sinjoro Yu Xiaoxuan konigis :

“Unue, ni kunlaboras kun la pekina registaro por elvolvi ĉiuflankan median regadon. Dum la peticiado por la Olimpikoj, ni faris promeson al la internacia olimpika komitato, ke en 2008, Pekino estu pura kaj bela, kaj la Olimpikoj glate iru. Nun Pekino jam enmetis medioprotektadon en sian 10-an kvinjaran planon, ni kredas, ke dank`al kelkjara klopodado, la pekina medio kvalite boniĝos.”

Due, ni devas bone fari la medioprotektadon de la Olimpikoj mem. Por tio, ni elmetis orientilan dokumenton kun relative rigoraj difinoj; cetere, ni speciale bone faros kelkajn demonstrajn inĝenieriaĵojn pri medioprotektado. La inĝenieriaĵoj de Olimpikoj devas redukti polucion kaj damaĝon al siaj periferaj medioj kaj samtempe akceli la scienctenikan disvolviĝon de medioprotektado per plenuamdo de tiuj inĝenieriaĵoj.

Trie, Olimpikoj estas bona ŝanco konigi medioprotektadon. Profitante la okazon prepari kaj okazigi Olimpikojn, ni propagandas la koncepton de medioprotektado por ke la popolanoj grande altigu sian konscion pri medioprotektado.