• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:19:50    
Bona Funkciado de la Ĉina Ekonomio Kaptas la Mondan Atenton

cri
En la pasintaj du jaroj, la ĉina enlanda produktovaloro pliiĝis al 10 000 miliardoj da juanoj de renmibi. La totala sumo de ĉina ekstera komerco pliiĝis al 620 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj per tio, Ĉinio okupas la 5-an lokon en la monda komercado. Eksteraj komercistoj establis pli ol 60 mil entreprenojn en Ĉinio kun realigita investa sumo de 100 miliardoj da usonaj dolaroj en tiuj du jaroj. Nun, en Ĉinio sume estas 430 mil eksterinvestitaj entreprenoj, la realigita ekstera kapitalo superis 450 miliardojn da usonaj dolaroj.

En la 9-a Ĉina-Franca Ekonomia Forumo okazinta antaŭnelonge en Pekino, ĉina vicĉefministro Wu Yi faris parolon. Ŝi diris:

“Antaŭ du jaroj, ni ĵus komencis praktiki la 10-an kvinjaran planon. Nun, ni difinis konstruon de ĉiuflanka bonhava socio en la unuaj 20 jaroj de la kuranta jarcento. En la jaro 2020, la ĉina enlanda produktovaloro kvaroble pliiĝos surbaze de tiu en 2000, nome, nia GDP atingu 4 000 miliardojn da usonaj dolaroj. Ni povas antaŭvidi la prosperon de la ĉina ekonomio el la ciferoj. La ĉina ekonomia disvolviĝo estas kontribuo por la monda ekonomia disvolviĝo.”

La ĉina ekonomia disvolviĝo estas bona kaj rapida. Tio estas senduba. En la Ĉina-Franca Ekonomia Forumo, prezidanto de Franca-Ĉina Komitato sinjoro Denis Kessler en la nomo de francaj entreprenoj esprimis la aprobon al la rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio. Li diris:

“Francaj entreprenoj estas optimistaj kaj fidoplenaj al la ĉina perspektivo. Ni kredas, ke la pliigo de la ĉina ekonomio daŭros, kaj la ekonomia kreskeco de Ĉinio grande superos alies ekonomian disvolviĝon. Ni ĝojas pri tio.”

Sinjoro Denis Kessler diris, ke tion li diras el kvar flankoj: unue, Ĉinio havas ekstreme grandan enlandan merkaton kun rapide kreskanta bezonado; due, Ĉinio havas pli kaj pli altan konkurencpovon. Tio favoras al Ĉinio ankoraŭ pli bone utiligi la tendencon de internaciigo. Trie, Ĉinio jam multe akumulas en investado, ekipaĵoj kaj bazaj instalaĵoj. La proporcio de deponaĵoj estas alta kaj la ekstera investo al Ĉinio estas multa. Kvare, tre rapidas la ĉina adaptiĝo al la internacia merkato kaj mastrumado de teknikoj.

Ĝuste pro tio, ke la bona disvolviĝo de la ĉina ekonomio donas plenan fidon al eksteraj komercistoj, prezidanto de franca kampanio Civipol Conseil sinjoro Ylves de France fidoplenas al la kunlaboro kun ĉinaj amikoj. Laŭ li:

“Nia kunlaborado estas efika. La ekonomia kunlaboro inter Francio kaj Ĉinio devas havi ankoraŭ pli rapidan disvolviĝon. En ĉifoja forumo ni atingis multajn kunlaborajn programojn, ambaŭ flankoj esprimis la deziron pli vastigi la kunlaborojn kaj altigi la investan kapablon. ”

Li malkaŝis sian eltrovon, ke la kunlabora tavolo inter Francio kaj Ĉinio jam altiĝas

Bona disvolviĝo de la ĉina ekonomio, la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la sukcesoj en peticiadoj de Olimpikoj de 2008 kaj la Monda Foiro de 2010, ĉio montras, ke la ĉina merkato gravedas grandegan komercan ŝancon. Nun Ĉinio profunde kaptas la mondan atenton kaj bonvenigas amikojn el diversaj landoj aliĝi al la disvolviĝo por kune kontribui al la mondo.