• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:20:40    
Akvo-liverado, drenado kaj traktado de malpura akvo

cri
Akvo estas baza materia kondiĉo por ekzistado kaj disvolviĝo de la homaro, kaj ankaŭ neanstataŭigebla riĉfonto kaj grava garantio por realigi ekonomie kontinuigeblan disvolviĝon. Akvo ludas gravan rolon en urba disvolviĝo kaj la medioprotektado.

En la 9-a Ĉina-Franca Ekonomia Forumo, ĝenerala sekretario de Ĉina Akva Asocio sinjorino Liu Zhiqi konigis pri la ĉina klopodado en urbaj akvoliverado, drenado kaj traktado de malpura akvo. Ŝi diris:

“De la lastaj jaroj, la ĉina registaro alprenas pozitivan financan politikon, grandigas la konstruadon de urbaj bazaj instalaĵoj, inkluzive de urbaj akvoliverado, drenado kaj traktado de malpura akvo. Relative altiĝas la nivelo de urba akvoliverado kaj kapablo de traktado de malpura akvo. En la fino de 2001, la ĉiutaga produkta kapablo de tutlanda akvoliverado atingis 229 milionojn da kubaj metroj, la totala longo de akvokondukilo, 289 mil kilometrojn. La urba akvolivera kvanto superas 46,61 miliardojn da kubaj metroj ĉiujare. Fine de la jaro 2001, la tutlandaj urboj drenis 32,9 miliardojn da tunojper deukto totale longa je 158 mil kilometroj kaj traktis malpuran akvon je 36,4%. En la tuta lando estas 452 laborejoj pri traktado de malpura akvo povantaj trakti pli ol 31 milionojn da tunoj ĉiutage.”

La lastajn jarojn, la ĉina registaro senĉese grandigas investon por konstruado de urbaj akvoliverado kaj drenado. Sinjorino Liu Zhiqi konigis:

“De 1998 ĝis 2001, la tutlanda urba akvoliverado plenumiĝis investo de fiksa kapitalo je 61,94 miliardoj da juanoj de renminbi. Dum la periodo de la 9-a kvinjara plano plej rapide kreskis la investo por la instalaĵa konstruado de drenado kaj instalaĵa kapablo. En 2001, la ĉirilata investo de fiksa kapitalo atingis 22,45 miliardajn da juanoj de renminbi. Kompare kun la jaro 2000, la trakteco de malpura akvo altiĝis je 2,1%.

Samtempe kun tio, ke la ŝtato grandigas la investon kaj altigas la instalaĵan nivelon, diversnivelaj registaroj senĉese plifortigas regadon super entreprenoj de akvoliverado kaj drenado, ellaboras koncernajn leĝojn, regulojn, orientilojn, politikojn kaj kriteriojn. Qingdao estas urbo kun renomo de akvoŝparado. Kiel partnera urbo de Olimpikoj de 2008 por la surakvaj sportaj programoj, Qingdao elmetis sloganon: “Verdaj Olimpikoj, Surakvaj Olimpikoj”. En la forumo, estro de Qindao-a Magistrato Zhang Wen konigis pri la traktado de publika malpura akvo de la urbo. Li diris:

“La Qingdao-a registaro elmetis, ke en 2008, kiam okazos la Olimpikoj, la traktateco de malpura akvo atingu 85%. Tio postulas, ke la qingdao-a ĉirilata konstruado havu grandan progreson. Qingdao unue konstruos 180-mil-tunan akvopurigan fabrikon; due funkciigos inĝenieriaĵon konduki akvon de la Flava Rivero al Qingdao kaj inĝenieriaĵon konduki akvon de sudo norden, por altigi la kapablon de akvofonto, samtempe altigos la akvan kvaliton. Kurantjare Qingdao planis investi 9 milionojn da juanoj de renminbi en transformigo de nuna akva fabriko kun trakta kapablo de 360 mil tunoj. Nun Qingdao kunlaborante kun Francio rapidigas la konstruadon de laborejo por trakti malpuran akvon.

Kun la ekonomia disvolviĝo kaj pli kaj pli grandagrada malfermo, estos multaj famaj grandskalaj industriaj entreprenoj establotaj en Ĉinio. Tial kiel bazo de ekonomia disvolviĝo, pli kaj pli gravas la urbaj akvoliverado, drenado kaj traktado de malpura akvo. Ĉinio ne nur konstruos landon plej favora al ekonomia disvolviĝo, allogos ankoraŭ pli multajn eksterajn kapitalojn, samtempe senĉese plibonigos la naturan medion kaj vivmedion, altigos la popolan vivkvaliton por realigi la ekonomian kontinuigeblan disvolviĝon.