• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:21:35    
"Ĉinio estas unu el la plej bona cellando por fari investadon.”

cri
La ĉina ekonomia kresko kaptas la mondan atenton. Respondeculo de itala Jada Asocio sinjorino Rossela intervjuate diris, ke post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la investa medio de Ĉinio estas pli kaj pli bona. Ŝi diris, “Ĉinio estas unu el la plej bona cellando por fari investadon.”

Kvankam ĉijare Ĉinio trafis la sars-epidemion, tamen ĝia tirforto por ke eksteraj komercistoj faru investon neniel reduktiĝas. Prezidanto de germana industria kaj komerca asocio diris, “Ni ne konsideris nuligi la planon fari investadon al Ĉinio”. Ĝenerala direktoro de Sanyo-Pekina Energia Limigita Kompanio diris, ke nun Pekino tre bone faras kontraŭsarsan preventadon. Ili havas fidon kune kun Ĉinio trapasi la sars-periodon.

Pli ol 400 inter mondaj 500 potencaj translandaj kompanioj faris investon en Ĉinio, ili neniel ĉesigas siajn paŝojn al la ĉina merkato. La Motorola Kompanio ne pro sarso engrundis sian planon investi 500 milionojn da usonaj dolaroj en Pekino por establi sian ekspluatan centron, Germana Wolkswagen, Ericcson, Simenz, Toyata Aŭto kaj aliaj multaj kompanioj daŭre plenumas sian investan planon.

La unua ekonomikistino de Morgan Stanley Kompanio diris, ke elekti Ĉinion kiel investan celon ĉefe pri tio, ke malfermiĝanta ĉina merkato havas grandegan latentan forton. Precipe la liverado de granda nombro da malmulte kostaj laborfortoj. Tiuj faktoroj neniel ŝanĝiĝas pro sars-epidemio. Ĉinio neniel perdis sian ĉarmecon allogi investadon de eksteraj komercistoj.

En la ĉina plej granda entrepreno por produkti silico-pecon –la kompanio Veritas, neniu el 860 eksteraj specialistoj de pli ol 20 landoj kaj regionoj forlasis Ŝanhajon pro sars-epidemio, dum pli ol 20 sciencteknikistoj el Usono kaj aliaj landoj atingis Ŝanhajon por aliĝi al la kompanio Veritas ekde marto. Respondeculo de la kompanio diris, ke ĉijare la kompanio aldone investis al Ŝanhajo 400 milionojn da usonaj dolaroj kaj plus 50% produkta kapablo.

“Investantoj opinias, ke seneniro en la ĉinan merkaton estas perdo ne toleremebla” komentas la artikolo de ekonomia revuo Malproksimorienta Ekonomia Komentario. Laŭ la revuo, kruda materialo kaj malmultekostaj teknikaj laborantoj pli longe ol sarso influas diverslandajn kompaniojn.

Proparolanto de la kompanio Volkswagen diris, ke la kampanio reduktis sian produktan kapablon en aliaj landoj, sed investos en Ĉinio por establi novan fabrikon. Toyota Aŭto-Kompnio havas ankoraŭ pli klaran celon---ĝi ŝanĝos la historion sole vendi sed ne produkti aŭtojn en Ĉinio, iom post iom multigos la investon en Ĉinio kaj klopodos por okupi kvinonon de la porcio de la ĉina aŭta merkato en estontaj kelkaj jaroj.

“Nun la ĉina merkata skalo jam okupas la antaŭan lokon en la mondo. En la estontaj 3 jaroj, la ĉina importado kaj eksportado atingos

1 000 miliardojn da usonaj dolaroj.” diris ministro de la ĉina Komerca Ministerio Lu Fuyuan en Ĉina Altranga Forumo okazinta en Pekino antaŭ nelonge. Li montris, ke la antaŭa 20-o da jaroj de la kuranta jarcento, estas ne nur grava strategia ŝancon de Ĉinio por la ĉiuflanke konstrui bonhavan socion, sed ankaŭ historia ŝanco por eksteraj entreprenoj ankoraŭ pli multe profiti el la granda tero –Ĉinio.