• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:23:09    
(foto)Laŭtempe aplikata tekniko: laserradia lavado

cri

En nia ĉiutaga vivo, ni ofte lavas malpurajn ilojn. Same, en industria produktado, iuj nemankigeblaj ĉeneroj bezonas lavadon.

Tradicie estas tri manieroj de industriaj lavadoj: meĥanika lavado, ĥemia lavado kaj ultrasona lavado. Meĥanika lavado estas iom danĝera por laborantoj; ĥemia lavado korodas purigataĵon kaj kaŭzas polucion; ultrasona lavado, kvankam tre pure efikas, tamen facile oksidigas la purigataĵojn.

Evidente, la senĉesa progresado de la moderna socio vokas novan lavan teknikon. La tekniko de laserradia lavado estas laŭtempe aplikata. Laŭ la principo de laserradio, tia lavado fokusigas la altenergian laserradion al la purigota parto, la radiita materio vibras, fandiĝas, vaporiĝas kaj brulas, kaj finfine realiĝis forigon de malpuraĵoj surface de la purigataĵo.

Kompare kun tradiciaj lavmanieroj, la laserradia lavado havas jenajn superecojn: 1. sen polucio; 2, malproksima manipulado; 3. sen damaĝo al la purigataĵo; 4. malmultekosta kaj longtempa uzado.

Unu el la tipaj aplikoj de laserradia lavado estas protekto kaj purigado de historiaj objektoj. Sciencistoj per tia lavado purigis la olepentraĵojn de Luvro de Parizo, por reklarigi la malklaran bildon de la olepentraĵoj. Germanoj eĉ per tekniko de laserradia lavado sukcese purigis grandaskalan historian konstruon: Kolona Preĝejo.

Laserradia lavado estas uzata same en industrio. Oni povas purigi surfacon de aviadilo per lasera radio. Sciencistoj per tia lavado ankaŭ purigis duktojn ene de reaktoro de atomenergia centralo.

De la lastaj du jaroj, laserradia lavada tekniko rapide disvolviĝas kaj la mondo akiris ĝojigan atingon. Tamen pro la relative alta kosto, la aplikado de la tekniko pri la lasera radio estas limigita en certaj terenoj. Nun la tekniko de laserradia lavado estas aplikata en protekto de historiaj objektoj kaj artaĵoj. Kun la sciencteknika disvolviĝo, se malleviĝos la produktokosto de lasero kaj ĝiaj hardvaroj, la teknika aplika tereno estos multe pli vasta. Eĉ en nia ĉiutaga vivo aplikiĝas la tekniko de laserradia lavado, ekzemple, por purigi dentojn.