• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:27:39    
Ĉinio estas loko meritanta investadon

cri
Lastatempe, prezidanto de la tutgloba konsilio de usona Amway Kompanio---monde fama komercisto por produkti ĉiutagaĵojn Van Andel diris, ke Ĉinio estas loko meritanta investadon de la mondaj komercistoj.

En la 26-a de junio, Van Andel speciale veturis al ĉina Kantono por portopreni en la subskriba ceremonio por pliigi investon al Ĉino fare de la Kompanio. La pliigita sumo estas 120 milionoj da usonaj dolaroj. Van Andel diris, ke post apero de sarso, la tuta mondo duoble atentas pri la ĉina situacio. La ĉina registaro estas pozitiva kaj respondeca en la kontraŭsarsa batalado. Tio profunde impresas la usonan komercan rondon. En tiu tempo, la kompanio Amway pliigis la investon al Ĉinio por esprimi sian fidon al la ĉina merkato.

Laŭ konigo, la totala sumo de la investo al Ĉinio fare de la kompanio Amway jam atingis 220 milionojn da usonaj dolaroj. Van Andel diris, ke la usona Amway Kompanio ĉiam tenas la fidon investi kaj disvolviĝi en Ĉinio. La ĉifoja pliigo de investo ankaŭ liveras garantion por la kompanio longtempe disvolviĝi en la ĉina merkato.

Li emfazis ankaŭ, ke Ĉinio ankoraŭ estas la plej granda merkato kun plej energia latenta forto. Li diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio havas gravan signifon por akceli la mondan ekonomion. Li konigis, ke pasintjare li gvidis usonan entreprenistan delegacion viziti Ĉinion. La entreprenoj rilatas al bionto, arkitekturo, reto, transportado kaj aliaj fakoj. Nun preskaŭ ĉiuj entreprenoj difinis la kunlaborajn programojn kun la ĉinaj, iuj jam subskribis la kunlaborajn interkonsentojn.

Van Andel diris, ke estas granda la latenta forto por la ekonomia kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio, la ekonomia kompletigeco inter la du landoj estas forta. Kun la senĉesa pliboniĝado de la ĉina investa medio, la usona Komerca Ĉambro pluapaŝe akcelos la kunlaborojn inter la dulandaj entreprenoj, precipe la mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.