• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-23 12:29:21    
(foto)Neregistara kapitalo subtenas la konstruadon de la transmara ponto

cri

La Hangzhou-a Golfa ponto estas la unua transmara ponto de Ĉinio. La ponto, finkonstruiĝonta en 2009, longas je 36 kilometroj kun la projektita hora rapideco de 100 kilometroj kaj la uzada tempodaŭro superanta 100 jarojn. Ĝia totala investo estas 11,8 miliardoj da juanoj de renminbi. Okulfrape estas, ke inter la investa sumo la neregistara kapitalo okupas pli ol 50%, sume 17 privataj entreprenoj de la provinco Zhejiang faris investon.

La grandmezura partopreno de neregistara kapitalo en grandskala konstrua programo pri baza instalaĵo aprobita de la Ŝtata Konsilantaro, donis signon: ke neregistara kapitalo kapablas kaj povas etendiĝi en ankoraŭ pli multajn kampojn.

Hangzhou-a Songcheng Grupo estas unu el tiaj investantoj. Oni prenas ĝin kiel la ĉinan plej grandan individuan turisman investan kompanion. Parolante pri motivo de la Songcheng Grupo por investi al la transmara ponto, ĝia direktoro Huang Qiaoling esprimis, ke la programo havas altan rekompencon por la investantoj. En la kosntrua programo de la ponto, oni projektis ankaŭ la surmaran platforman turisman vidindejon.

Laŭ konigo, la Hangzhou-golfa ponto estas pejzaĝa ponto. Ĝia projekto havas multan apartecon. En la suda parto de la ponto estos surmara platformo areanta je pli ol 10 mil kvadrataj metroj, sur kiu oni konstruos spektoturon, restoraciojn, amuzejojn, benzinstaciojn kaj aliajn instalaĵojn.

Specialistoj kalkulis, ke en la estontaj 10 jaroj la investantoj povas repreni la produktokoston. Ĝenerale kalkulate de 25-jara enkasigo, nur la kosto por transiri la ponton donos al investantoj tre altan rozan profiton. Krome, post kiam la finkonstruiĝo de la ponto efikos “ponta ekonomio”--- plenigo de benzinujoj, riparado de veturiloj, restoracioj kaj pliigo de la valoro de la tero, pliigo de enlaborigo, pliigo de komercaj ŝancoj donos al investantoj ankoraŭ pli longtempan kaj abundan rekompencon.

Iu aŭtoritata unuo partopreninta en esplorado kaj projektado de la transmara ponto malkaŝis, ke inter pli ol 200 pontoj de ili projektitaj en la lastaj 20 jaroj, Ningbo-Hangzhou transmara ponto meritas la investon pro ĝia plej bona ekonomia efiko.

Sinjoro Wang Yong, asistanto de la urboestro de Ningbo, ĝenerala direktoro de la komandejo de la inĝenieriaĵo pri la transmara ponto opinias, ke la programo faris interesigan esploron pri enirigo de kapitalo de individuaj entreprenoj en la ŝtatan grandskalan konstruadon pri bazaj instalaĵoj. Pasintece, en Ĉinio la konstruado de bazaj instalaĵoj ĉiam estis kampo malpermesanta neregistaran kapitalon. La kapitala konsistigo de la hangzhou-golfa transmara ponto estas pioniro ĉirilata. Ĝia elstara signifo estas, ke ĝi unuflanke grande malŝarĝas la premon de la ŝtata investado kaj aliflanke plej grande kuraĝigas kaj akcelas la disvolviĝon de privataj entreprenoj. Tio estas aferoj ambaŭflanke gajnigaj, favorantaj kaj al la ŝtato kaj al la popolanoj.

De la Lastaj jaroj en la provinco Zhejiang viglas individuaj entreprenoj. La anteno de la neregistara kapitalo jam penetriĝas en diversajn fakojn. Enirigi la kapitalon de privataj entreprenoj en la konstruadon de ŝtata grandskala programo grandege instigas la kreivan fidon kaj entuziasmon de privataj entreprenoj samtempe grande altigas la skalojn kaj tavolojn de tiuj entreprenoj kaj por ili malfermas ankoraŭ pli vastan disvolvan spacon. La transmara ponto donos ne nur la grandegan socian kaj ekonomian efikon al la popolanoj de Ŝanhajo, Hangzhou kaj Ningbo, sed ankaŭ al milionoj da individuaj entreprenoj de la tri urboj.